Tekst'ar'o de Esperant'o

Unu tekst'o el kolekt'o de Esperant'a'j tekst'o'j

La revizor'o

Komedi'o en kvin akt'o'j

La baz'a'n tekst'o'n origin'e en'komput'il'ig'is Sergio Pokrovskij

Proksim'um'a traduk'o'jar'o: 1907

Kre'is la Esperant'a'n tekst'o'n: Zamenhof

Person'o'j

La Revizor'o

Akt'o Unu'a

Ĉambr'o en la dom'o de la urb'estr'o.

Scen'o I.

La Urb'estr'o, Kurator'o De Kaduk'ul'ej'o'j, Inspektor'o De Lern'ej'o'j, Juĝ'ist'o, Kvartal'estr'o, Kurac'ist'o, du Polic'an'o'j.

Urb'estr'o. —

Mi invit'is vi'n, sinjor'o'j, al mi, por komunik'i al vi tre mal'agrabl'a'n nov'aĵ'o'n: al ni ven'as revizor'o.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Kiel, revizor'o?

Artemij Filippoviĉ. —

Kiel, revizor'o?

Urb'estr'o. —

Revizor'o el Peterburgo, inkognit'e; kaj ankoraŭ kun sekret'a ordon'o.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Jen vi hav'as!

Artemij Filippoviĉ. —

Jen zorg'o'j mank'is — nun ricev'u!

Luka Lukiĉ. —

Ho, mi'a Di'o! ankoraŭ kun sekret'a ordon'o!

Urb'estr'o. —

Mi kvazaŭ antaŭ'sent'is: hodiaŭ la tut'a'n nokt'o'n mi sonĝ'is pri i'a'j du ekster'ordinar'a'j rat'o'j. Kred'u al mi, tiel'a'j'n mi neniam vid'is: nigr'a'j, de ne'natur'a grand'ec'o! Ili ven'is, ek'flar'is — kaj ir'is for. Jen mi tra'leg'os al vi leter'o'n, kiu'n mi ricev'is de Andrej Ivanoviĉ Ĉmiĥov, kiu'n vi, Artemij Filippoviĉ, kon'as. Jen, kio'n li skrib'as: “Kar'a amik'o, bapt'an'o kaj bon'far'ant'o! (Murmur'as du'on'voĉ'e, tra'kur'ant'e rapid'e per la okul'o'j)... kaj sci'ig'i vi'n...” Ha, jen: “mi rapid'as, inter'ali'e, sci'ig'i vi'n, ke al'vetur'is ofic'ist'o kun la ordon'o reviz'i la tut'a'n guberni'o'n kaj precip'e ni'a'n distrikt'o'n. (Signif'e lev'as la fingr'o'n supr'e'n.) Mi sci'iĝ'is pri tio de hom'o'j plej kred'ind'a'j, kvankam li prezent'as si'n kiel privat'a'n person'o'n. Ĉar mi sci'as, ke vi, kiel ĉiu, est'as ne tut'e sen pek'et'o'j, ĉar vi est'as hom'o saĝ'a kaj vi ne am'as preter'las'i tio'n, kio naĝ'as al la man'o'j...” (Halt'ant'e.) Nu, ni est'as inter ni... “tial mi konsil'as al vi aranĝ'i si'n'gard'ec'o'n: ĉar li pov'as al'vetur'i en ĉiu hor'o, se nur li jam ne al'vetur'is kaj ne loĝ'as ie inkognit'e... Hieraŭ mi...” Nu, tie ĉi jam ven'as afer'o'j famili'a'j: “la frat'in'o Anna Kirillovna al'vetur'is al mi kun si'a edz'o; Ivan Kirilloviĉ tre dik'iĝ'is kaj ĉiam lud'as violon'o'n...” kaj tiel plu, kaj tiel plu... Sekv'e jen vid'u, kia cirkonstanc'o!

Ammos Fjodoroviĉ. —

Jes cirkonstanc'o ekster'ordinar'a, tut'e ekster'ordinar'a. Cert'e ĝi est'as ne sen kaŭz'o.

Luka Lukiĉ. —

Kial do, Anton Antonoviĉ, por kio? Kial oni send'as al ni revizor'o'n?

Urb'estr'o. —

Kial! Cert'e jam tia est'as ni'a sort'o! (Ek'ĝem'int'e.) Ĝis nun, dank’ al Di'o, oni atak'ad'is ali'a'j'n urb'o'j'n; nun ven'is la vic'o al ni'a urb'o.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Mi opini'as, Anton Antonoviĉ, ke tie ĉi est'as kaŭz'o delikat'a kaj pli politik'a. Ĝi signif'as jen'o'n: Rus'uj'o... jes... vol'as far'i milit'o'n, kaj la ministr'ar'o tial, jen vid'u, send'is sekret'e ofic'ist'o'n, por sci'iĝ'i, ĉu ne ekzist'as ie perfid'o.

Urb'estr'o. —

Eh kie'n vi en'salt'is! Kaj ankoraŭ saĝ'a hom'o! En mal'grand'a urb'o, perfid'o! Ĉu ĝi est'as urb'o apud'lim'a, he? De ĉi tie vi ja pov'as eĉ tri jar'o'j'n rajd'i, vi al neni'a regn'o al'rajd'os.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Ne, por dir'i al vi, vi ne tio'n... vi ne... La estr'ar'o hav'as konsider'o'j'n subtil'a'j'n: malgraŭ ke est'as mal'proksim'e, ĝi tamen not'as al si en la cerb'o.

Urb'estr'o. —

Not'as aŭ ne not'as, sed mi vi'n, sinjor'o'j, avert'is, — rigard'u. En mi'a part'o mi kelk'a'j'n dispon'o'j'n jam far'is, mi konsil'as ankaŭ al vi. Precip'e al vi, Artemij Filippoviĉ! Sen'dub'e la tra'vetur'ant'a ofic'ist'o vol'os antaŭ ĉio ĉirkaŭ'rigard'i la kaduk'ul'ej'o'j'n, kiu'j est'as sub vi'a estr'ec'o, kaj tial far'u tia'manier'e, ke ĉio est'u konven'a: ke la nokt'a'j ĉap'o'j est'u pur'a'j kaj la mal'san'ul'o'j ne simil'u forĝ'ist'o'j'n en la sen'ĝen'a'j ĉiu'tag'a'j vest'o'j.

Artemij Filippoviĉ. —

Nu, ĉi tio ne est'as ankoraŭ grav'aĵ'o. Ĉap'o'j'n, se est'as neces'e, oni pov'as don'i al ili eĉ pur'a'j'n.

Urb'estr'o. —

Jes. Kaj ankaŭ super ĉiu lit'o super'skrib'i latin'e aŭ en ia ali'a lingv'o... ĉi tio jam aparten'as al vi, Ĥristian Ivanoviĉ, — ĉiu'n mal'san'o'n: kiam ĉiu mal'san'iĝ'is, kiu'n tag'o'n kaj dat'o'n... Ne bon'e est'as, ke ĉe vi la mal'san'ul'o'j fum'as tia'n fort'a'n tabak'o'n, ke oni ĉiam ek'tern'as, kiam oni en'ir'as. Kaj ceter'e est'us pli bon'e, se ili'a nombr'o est'us mal'pli grand'a: tuj oni pov'as kulp'ig'i mal'bon'a'n zorg'ad'o'n aŭ ne'lert'ec'o'n de la kurac'ist'o.

Artemij Filippoviĉ. —

Ho, pri la kurac'ad'o, mi kaj Ĥristian Ivanoviĉ far'is dec'a'n aranĝ'o'n: ju pli proksim'e al la natur'o, des pli bon'e, — kar'a'j'n medikament'o'j'n ni ne uz'as. Simpl'a hom'o, se li mort'os, li ankaŭ sen tio mort'os, — se li san'iĝ'os, li ankaŭ sen tio san'iĝ'os. Ceter'e por Ĥristian Ivanoviĉ eĉ est'us mal'facil'e kompren'iĝ'ad'i kun ili: li ne sci'as rus'e eĉ unu vort'o'n.

Ĥristian Ivanoviĉ, el'las'as son'o'n, part'e simil'a'n je la liter'o “i”, part'e je “e”.

Urb'estr'o. —

Al vi ankaŭ mi konsil'us, Ammos Fjodoroviĉ, met'i atent'o'n al la ofic'a'j lok'o'j. Ĉe vi tie en la antaŭ'ĉambr'o, kie'n ordinar'e ven'as la pet'ant'o'j, la gard'ist'o'j en'nest'ig'is ordinar'a'j'n anser'o'j'n kun mal'grand'a'j anser'id'o'j, kiu'j konstant'e kur'ad'as sub la pied'o'j. Cert'e, aranĝ'i al si dom'a'n mastr'aĵ'o'n, por ĉiu est'as afer'o laŭd'ind'a, kaj kial la gard'ist'o ĝi'n ne dev'us aranĝ'i? Nur, vi sci'as, en tia lok'o est'as ne'konven'e ... Mi jam antaŭ'e vol'is rimark'ig'i vi'n pri tio, sed mi ĉiam iel forges'ad'is.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Nu, mi tuj hodiaŭ ordon'os pren'i ili'n en la kuir'ej'o'n. Se vi vol'as, ven'u tag'manĝ'i.

Urb'estr'o. —

Krom tio est'as mal'bon'e, ke ĉe vi ĝust'e en la juĝ'a ĉambr'o sek'iĝ'as divers'a'j abomen'aĵ'o'j, kaj ĝust'e super la ŝrank'o kun la dokument'o'j pend'as ĉas'a vip'o. Mi sci'as, vi am'as ĉas'o'n, tamen est'as bon'e por kelk'a temp'o i'e'n for'ig'i la vip'o'n, — post'e, kiam la revizor'o for'vetur'os, vi pov'os, se vi vol'as, de'nov'e ĝi'n pend'ig'i. Ankaŭ vi'a asesor'o... Li sen'dub'e est'as hom'o instru'it'a, sed de li ir'as tia odor'o, kvazaŭ li ĵus el'ir'is el brand'far'ej'o, — tio ĉi ankaŭ est'as ne'bon'a. Mi vol'is antaŭ long'e tio'n ĉi dir'i al vi, sed mi ne memor'as jam, kio de'turn'is mi'a'n atent'o'n. Ekzist'as kontraŭ tio ĉi rimed'o, se ĉi tio efektiv'e, kiel li dir'as, est'as ĉe li odor'o natur'a; oni pov'as konsil'i al li manĝ'i bulb'o'n, aŭ ajl'o'n aŭ i'o'n simil'a'n. En tiu ĉi okaz'o pov'as help'i per divers'a'j medikament'o'j Ĥristian Ivanoviĉ.

Ĥristian Ivanoviĉ, el'las'as supr'e dir'it'a'n son'o'n.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Ne, tio'n ĉi oni jam ne pov'as el'pel'i: li dir'as, ke en la infan'ec'o la nutr'ist'in'o li'n kontuz'is, kaj de tiu temp'o de li ĉiam ir'as iom la odor'o de brand'o.

Urb'estr'o. —

Nu, mi nur simpl'e rimark'ig'is al vi. Sed rilat'e la intern'a'n dispon'ad'o'n kaj tio'n, kio'n Andrej Ivanoviĉ en la leter'o nom'as pek'et'o'j, mi neni'o'n pov'as dir'i. Kaj est'as eĉ strang'e parol'i: ne ekzist'as hom'o, kiu ne hav'us i'a'j'n pek'o'j'n. Tiel aranĝ'is jam Di'o mem, kaj la volter'an'o'j van'e kontraŭ tio ĉi parol'as.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Kio'n do vi nom'as pek'et'o'j, Anton Antonoviĉ? Inter pek'et'o'j kaj pek'et'o'j est'as diferenc'o. Mi dir'as al ĉiu'j mal'kaŝ'e, ke mi pren'as sub'aĉet'o'j'n, sed en kia form'o mi ili'n pren'as? En form'o de ĉas'a'j hund'id'o'j. Tio ĉi est'as tut'e ali'a afer'o.

Urb'estr'o. —

Nu, en form'o de hund'id'o'j aŭ de io ali'a, — ĝi ĉiam est'as sub'aĉet'o'j.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Nu, ne, Anton Antonoviĉ. Sed jen ekzempl'e, se iu hav'as pelt'o'n por kvin'cent rubl'o'j kaj la edz'in'o ŝal'o'n...

Urb'estr'o. —

Nu, kaj kio'n oni hav'as de tio, ke vi pren'as la sub'aĉet'o'j'n en form'o de ĉas'a'j hund'id'o'j? Se de ali'a flank'o vi ne kred'as je Di'o; vi neniam ir'as en la preĝ'ej'o'n: kaj mi, almenaŭ, est'as fortik'a en la religi'o kaj ĉiu'n dimanĉ'o'n mi est'as en la preĝ'ej'o. Kaj vi ... Ho, mi vi'n kon'as: Kiam vi komenc'as parol'i pri la kre'o de la mond'o, simpl'e la har'o'j star'iĝ'as.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Sed mi ja mem ven'is al tiu'j ide'o'j, per mi'a propr'a saĝ'o.

Urb'estr'o. —

Nu, en cert'a'j okaz'o'j mult'e da saĝ'o est'as pli mal'bon'a, ol se oni ĝi'n tut'e ne hav'us. Ceter'e, mi nur pro okaz'o ek'tuŝ'is la distrikt'a'n juĝ'ej'o'n; kaj por dir'i la ver'o'n, mi dub'as, ĉu iu tie'n en'rigard'os; ĝi est'as jam tia envi'ind'a lok'o, Di'o mem ĝi'n favor'as. Sed jen vi, Luka Lukiĉ, vi, kiel inspektor'o de lern'ej'o'j, dev'us ek'zorg'i precip'e rilat'e la instru'ist'o'j'n. Ili, sen'dub'e, est'as hom'o'j instru'it'a'j kaj ricev'is eduk'o'n en divers'a'j kolegi'o'j, sed ili hav'as tre strang'a'j'n manier'o'j'n, kiu'j kompren'ebl'e est'as ne'dis'ig'ebl'a'j de scienc'a rang'o. Unu el ili, ekzempl'e, tiu person'o, kiu hav'as dik'a'n vizaĝ'o'n ... mi ne memor'as li'a'n nom'o'n, neniel pov'as si'n de'ten'i de tio, ke, sur'ir'int'e sur la katedr'o'n, li ne far'u grimac'o'n jen tiel (Far'as grimac'o'n), kaj post'e li komenc'as el sub la kravat'o glad'i si'a'n barb'o'n. Kompren'ebl'e, se li al lern'ant'o far'os tia'n fizionomi'o'n, ĝi ne est'as ankoraŭ io grav'a: ebl'e oni tiel eĉ dev'as far'i, pri tio mi ne pov'as juĝ'i; sed vi konsider'u mem, se li far'os tio'n ĉi al la vizit'ant'o, — ĝi pov'as est'i tre mal'bon'a: sinjor'o la revizor'o aŭ iu ali'a pov'as rilat'ig'i tio'n ĉi al si. El tio pov'as el'ven'i, la diabl'o sci'as, kio.

Luka Lukiĉ. —

Kio'n do, konsil'u, mi pov'as far'i kun li? Mi jam kelk'a'j'n foj'o'j'n dir'is al li. Jen ankoraŭ antaŭ kelk'a'j tag'o'j, kiam en'ir'is en la klas'o'n ni'a distrikt'a nobel'estr'o, li aranĝ'is tia'n fizionomi'o'n, kia'n mi neniam ankoraŭ vid'is. Li cert'e far'is tio'n ĉi kun plej bon'kor'a intenc'o, sed mi ricev'is mal'laŭd'o'n: kial liber'pens'a'j ide'o'j est'as inspir'at'a'j al la jun'ul'ar'o.

Urb'estr'o. —

Ankaŭ mi dev'as rimark'ig'i vi'n pri la instru'ist'o en la part'o histori'a. Li est'as instru'it'a kap'o — tio'n ĉi oni vid'as, kaj da scienc'o'j li en'kapt'is sen'mezur'a'n amas'eg'o'n, sed li el'met'as instru'o'j'n kun tia flam'ec'o, ke li perd'as la kap'o'n. Unu foj'o'n mi li'n aŭskult'is: nu, dum li parol'is pri la Asiroj kaj Babilon'an'o'j, est'is ankoraŭ en ord'o; sed, kiam li ating'is Aleksandron la Macedon'a'n, mi jam ne pov'as dir'i al vi, kio kun li far'iĝ'is. Mi pens'is, ke brul'as, mi ĵur'as al vi. Li dekur'is de la katedr'o kaj per si'a'j tut'a'j fort'o'j li ĵet'eg'is la seĝ'o'n sur la plank'o'n! Sen'dub'e, Aleksandro la Macedon'a est'is hero'o, sed por kio romp'i seĝ'o'j'n? Ĝi est'as mal'profit'o por la regn'a kas'o.

Luka Lukiĉ. —

Jes, li est'as flam'iĝ'em'a! Mi jam kelk'a'j'n foj'o'j'n rimark'ig'is tio'n ĉi al li... Li dir'as: kiel vi vol'as, por la scienc'o mi la viv'o'n ne rifuz'os ofer'i.

Urb'estr'o. —

Jes, tia est'as jam la ne'klar'ig'ebl'a leĝ'o de la sort'o: hom'o saĝ'a est'as aŭ drink'em'ul'o, aŭ li far'as tia'j'n fizionomi'o'j'n, ke oni dev'as el'port'i la sankt'ul'o'j'n el la dom'o.

Luka Lukiĉ. —

Liber'ig'u ni'n Di'o de serv'ad'o en la fak'o scienc'a! Ĉio'n vi dev'as tim'i: ĉiu si'n en'miks'as, ĉiu vol'as montr'i, ke li ankaŭ est'as saĝ'a hom'o.

Urb'estr'o. —

Tio ĉi ne est'us ankoraŭ grav'a, — sed la mal'ben'it'a inkognit'o! Subit'e li en'rigard'os: “Ha, jen vi est'as, mi'a'j kar'a'j! Kaj kiu — li dir'os — est'as tie ĉi juĝ'ist'o?” — Ljapkin Tjapkin. — “Ĉi tie'n kun Ljapkin Tjapkin! Kaj kiu est'as kurator'o de kaduk'ul'ej'o'j?” — Zemlanika. — “Ĉi tie'n kun Zemlanika!” Jen kio est'as mal'bon'a!

Scen'o II.

La Sam'a'j kaj la Poŝt'estr'o.

Poŝt'estr'o. —

Klar'ig'u, sinjor'o'j. Kio est'as, kia ofic'ist'o vetur'as?

Urb'estr'o. —

Ĉu vi tut'e ne aŭd'is?

Poŝt'estr'o. —

Mi aŭd'is de Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij. Li ĵus est'is ĉe mi en la poŝt'a ofic'ej'o.

Urb'estr'o. —

Nu, kio? Kiel vi pens'as pri ĉi tio?

Poŝt'estr'o. —

Kio'n mi pens'as? Est'os milit'o kun la turk'o'j.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Tut'e mi'a'j vort'o'j! Mi mem ankaŭ tio'n pens'is.

Urb'estr'o. —

Jes, ambaŭ traf'is per la fingr'o en la ĉiel'o'n.

Poŝt'estr'o. —

Kred'u al mi, milit'o kun la turk'o'j. Ĝi'n ĉio'n la franc'o artifik'as.

Urb'estr'o. —

Kia milit'o kun la turk'o'j! Simpl'e al ni est'os mal'bon'e, ne al la turk'o'j. Tio jam est'as cert'a: mi hav'as leter'o'n.

Poŝt'estr'o. —

Ha, se tiel, tiam ne est'os milit'o kun la turk'o'j.

Urb'estr'o. —

Nu, kio, kiel vi pens'as, Ivan Kuzmiĉ?

Poŝt'estr'o. —

He, kio'n mi? Kiel vi pens'as, Anton Antonoviĉ?

Urb'estr'o. —

Ha, kiel mi? Tim'o'n mi ne hav'as, sed nur tiel, iom ... La komerc'ist'ar'o kaj privat'ul'ar'o mi'n iom mal'trankvil'ig'as. Ili dir'as, ke ili pez'e mi'n sent'as; kaj mi tamen, per Di'o, se mi eĉ pren'is de iu, mi tio'n ĉi far'is, kred'u al mi, tut'e sen ia mal'am'o. Mi eĉ pens'as ... (Pren'as li'n sub la brak'o kaj for'konduk'as flank'e'n.) Mi eĉ pens'as, ĉu ne est'is ia denunc'o kontraŭ mi. Kial do efektiv'e, al ni ven'as revizor'o? Aŭskult'u, Ivan Kuzmiĉ, ĉu vi ne pov'us, pro ni'a komun'a bon'o, ĉiu'n leter'o'n, kiu ven'as al vi en la poŝt'a'n ofic'ej'o'n, ĉiu'n leter'o'n en'ir'ant'a'n aŭ el'ir'ant'a'n, vi sci'as, nu, iom mal'ferm'i kaj tra'leg'i: ĉu ĝi ne en'hav'as i'a'n denunc'o'n aŭ simpl'e korespond'o'n. Se neni'o trov'iĝ'os, oni pov'as de'nov'e sigel'ferm'i; ceter'e, oni pov'as eĉ tiel trans'don'i la leter'o'n, dis'sigel'it'a'n.

Poŝt'estr'o. —

Mi sci'as, mi sci'as ... Tio'n ĉi al mi ne instru'u, tio'n mi far'as, mi ne dir'as, ke pro si'n'gard'ec'o, sed pli pro sci'vol'ec'o: mi terur'e am'as sci'iĝ'i, kio nov'a est'as en la mond'o. Mi dir'as al vi, ke tio ĉi est'as tre'eg'e interes'a leg'ad'o. Tiu'n aŭ ali'a'n leter'o'n oni oft'e leg'as kun efektiv'a ĝu'o — tie est'as pri'skrib'at'a'j divers'a'j pipr'aĵ'o'j ... Kaj kia edif'ec'o ... pli bon'e ol en la “Moskvaj Sci'ig'o'j!”

Urb'estr'o. —

Nu, kio do, dir'u, vi neni'o'n el'leg'is pri ia ofic'ist'o el Peterburgo?

Poŝt'estr'o. —

Ne, pri Peterburga mi trov'is neni'o'n, sed pri Kostromaj kaj Saratovaj mult'e est'as parol'at'e. Est'as tamen domaĝ'e, ke vi ne leg'as leter'o'j'n: trov'iĝ'as bel'a'j lok'o'j. Jen ekzempl'e antaŭ ne'long'e: iu leŭtenant'o skrib'as al amik'o, kaj li pri'skrib'is bal'o'n en la plej tikl'a ... tre, tre bon'e: “Mi'a viv'o, kar'a amik'o, flu'as — li dir'as — en ĉiel'a'j fenomen'aĵ'o'j: mult'e da fraŭl'in'o'j, muzik'o lud'as, standard'o salt'as...” Kun grand'a, grand'a sent'o li pri'skrib'is. Mi intenc'e las'is ĝi'n ĉe mi. Se vi vol'as, mi tra'leg'os al vi?

Urb'estr'o. —

Nu, nun ni hav'as pli grav'a'j'n afer'o'j'n. Sekv'e far'u al mi komplez'o'n, Ivan Kuzmiĉ: se ebl'e traf'iĝ'os ia plend'o aŭ denunc'o, tiam vi sen ia medit'ad'o re'ten'u.

Poŝt'estr'o. —

Kun grand'a plezur'o.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Memor'u, vi iam ricev'os por ĉi tio!

Poŝt'estr'o. —

Ha, mi'a Di'o!

Urb'estr'o. —

Neni'o, neni'o. Est'us ali'a afer'o, se vi el tio ĉi far'us i'o'n publik'a'n, sed ĝi ja est'as afer'o famili'a.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Jes, ne'bon'a afer'o en'pot'iĝ'is! Kaj mi, por dir'i al vi la ver'o'n, ir'is al vi, Anton Antonoviĉ, por regal'i vi'n per hund'et'o. Ĝi est'as sam'ge'patr'a frat'in'o de tiu hund'o'vir'o, kiu'n vi kon'as. Vi ja aŭd'is, ke Ceptoviĉ kaj Varĥovinskij komenc'is inter si proces'o'n, kaj nun mi hav'as grand'a'n ĝu'ad'o'n: mi ĉas'as lepor'o'j'n sur la ter'o kiel de unu, tiel de la du'a.

Urb'estr'o. —

Patr'o mi'a, ne log'as mi'n nun vi'a'j lepor'o'j: la mal'ben'it'a inkognit'o nun sid'as ĉe mi en la kap'o. Mi konstant'e atend'as, ke jen mal'ferm'iĝ'os la pord'o kaj fal’ ...

Scen'o III.

La Sam'a'j, DOBĈINSKIJ kaj BOBĈINSKIJ, ambaŭ en'ir'as mal'facil'e spirant'e.

Bobĉinskij. —

Ekster'ordinar'a far'iĝ'o!

Dobĉinskij. —

Ne'atend'it'a nov'aĵ'o!

Ĉiu'j. —

Kio, kio far'iĝ'is?

Dobĉinskij. —

Ne'antaŭ'vid'it'a afer'o: ni ven'as en la hotel'o'n...

Bobĉinskij,

inter'romp'ant'e.

Ni ven'as kun Pjotr Ivanoviĉ en la hotel'o'n...

Dobĉinskij. —

He. permes'u, Pjotr Ivanoviĉ, mi rakont'os.

Bobĉinskij. —

He, ne, permes'u, jam mi... permes'u, permes'u... vi eĉ tia'n stil'o'n ne posed'as...

Dobĉinskij. —

Kaj vi far'os erar'o'j'n kaj ne ĉio'n bon'e memor'os.

Bobĉinskij. —

Mi memor'os, mi ĵur'as, ke mi memor'os. Vi jam ne mal'help'u, las'u mi'n rakont'i, ne mal'help'u. Dir'u, sinjor'o'j, mi vi'n kor'e pet'as, ke Pjotr Ivanoviĉ ne mal'help'u.

Urb'estr'o. —

Sed dir'u, pro Di'o, kio est'as? La kor'o si'n ĵet'as en mi. Sid'iĝ'u, sinjor'o'j! Pren'u seĝ'o'j'n! Pjotr Ivanoviĉ, jen pren'u seĝ'o'n. (Ĉiu'j sid'iĝ'as ĉirkaŭ la ambaŭ Pjotroj Ivanoviĉoj.) Nu, kio, kio okaz'is?

Bobĉinskij. —

Permes'u, permes'u; mi rakont'os ĉio'n laŭ ord'o. Tuj kiam mi hav'is la plezur'o'n el'ir'i el vi'a dom'o post tio, kiam vi hav'is la afabl'ec'o'n konfuz'iĝ'i de la ricev'it'a leter'o, jes — nu, mi tiam tuj kur'is ... mi kor'e vi'n pet'as, ne inter'romp'u, Pjotr Ivanoviĉ! Mi jam ĉio'n, ĉio'n, ĉio'n sci'as! ... Sekv'e jen mi, kar'a'j sinjor'o'j, kur'is al Korobkin. Kaj ne trov'int'e Korobkinon en dom'o, mi direkt'is mi'n al Rastakovskij, kaj ne trov'int'e Rastakovskij’n, mi en'ir'is jen al Ivan Kuzmiĉ, por komunik'i al li la sci'ig'o'n, kiu'n vi ricev'is, kaj ir'ant'e de tie, mi renkont'iĝ'is kun Pjotr Ivanoviĉ...

Dobĉinskij. —

Apud la bud'o, kie oni vend'as kuk'o'j'n...

Bobĉinskij. —

Apud la bud'o, kie oni vend'as kuk'o'j'n. Kaj renkont'iĝ'int'e kun Pjotr Ivanoviĉ, mi dir'as al li: ĉu vi aŭd'is la nov'aĵ'o'n, kiu'n ricev'is Anton Antonoviĉ el kred'ind'a leter'o? Kaj Pjotr Ivanoviĉ jam afabl'e aŭd'is tio'n de vi'a dom'ist'in'o Avdotja, kiu, mi ne sci'as pro kio, est'is send'it'a al Filipp Antonoviĉ Poĉeĉujev...

Dobĉinskij,

inter'romp'ant'e.

Pro barel'et'o por franc'a brand'o.

Bobĉinskij,

for'met'ant'e li'a'j'n man'o'j'n.

Pro barel'et'o por franc'a brand'o. Jen ni ir'is kun'e kun Pjotr Ivanoviĉ al Poĉeĉujev ... Nu, jam vi, Pjotr Ivanoviĉ ... tio'n ... ne inter'romp'u, mi pet'as vi'n, ne inter'romp'u. Ni ir'is al Poĉeĉujev, kaj en la voj'o Pjotr Ivanoviĉ dir'as: “Ni en'ir'u, — li dir'as, — en la restoraci'o'n. En la stomak'o ĉe mi ... de la maten'o mi neni'o'n manĝ'is, tia stomak'a sku'iĝ'ad'o...” jes, en la stomak'o ĉe Pjotr Ivanoviĉ ... “Kaj en la restoraci'o'n, — li dir'as, — oni al'vetur'ig'is nun freŝ'a'n salm'o'n, nu, ni manĝ'et'os”. Apenaŭ ni en'ir'is en la hotel'o'n, jen subit'e jun'a hom'o...

Dobĉinskij,

inter'romp'ant'e.

De ne mal'bel'a ekster'aĵ'o, en civil'a'j vest'o'j...

Bobĉinskij. —

De ne mal'bel'a ekster'aĵ'o, en civil'a'j vest'o'j, paŝ'ad'as tiel en la ĉambr'o, kaj en li'a vizaĝ'o tia'spec'a konsider'ad'o ... fizionomi'o ... ag'o'j, kaj tie ĉi (Turn'as la man'o'n ĉirkaŭ la frunt'o) mult'e, mult'e da ĉio. Mi kvazaŭ antaŭ'sent'is, kaj mi dir'as al Pjotr Ivanoviĉ: “Tie ĉi la afer'o ne est'as simpl'a.” Jes. Kaj ni'a Pjotr Ivanoviĉ jam far'is sign'o'n per la fingr'o kaj al'vok'is la restoraci'ist'o'n, — la restoraci'ist'o'n Vlas: li'a edz'in'o antaŭ tri semajn'o'j nask'is, kaj tia vigl'eg'a knab'o, li cert'e, kiel la patr'o, ankaŭ ten'ad'os restoraci'o'n. Al'vok'int'e Vlason mem, Pjotr Ivanoviĉ demand'as li'n tre mal'laŭt'e: “Kiu, — li dir'as, — est'as tiu ĉi jun'a hom'o?” Kaj Vlas, vid'u, respond'as al tio: “Tio ĉi est'as”, — li dir'as ... He, ne inter'romp'u, Pjotr Ivanoviĉ, mi pet'as vi'n, ne inter'romp'u, vi ne pov'os rakont'i, mi ĵur'as, vi ne pov'os rakont'i: vi iom sibl'as, vi hav'as, mi sci'as, en la buŝ'o unu dent'o'n, kiu fajf'as ... “Tio ĉi, — li dir'as, — est'as jun'a hom'o, ofic'ist'o”, jes, jes, “kiu vetur'as el Peterburgo, kaj li'a nom'o est'as, — li dir'as, — Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov, kaj li vetur'as, — li dir'as, — en la Saratovan guberni'o'n kaj, — li dir'as, — tre strang'e si'n montr'as: jam la du'a'n semajn'o'n li loĝ'as, el la hotel'o li ne for'vetur'as, pren'as ĉio'n je kalkul'o kaj eĉ unu kopek'o'n ne vol'as pag'i”. Apenaŭ li tio'n ĉi dir'is al mi, tuj mi'n io el supr'e inspir'is: “He!” mi dir'as al Pjotr Ivanoviĉ...

Dobĉinskij. —

Ne, Pjotr Ivanoviĉ, est'is mi, kiu dir'is “He!”

Bobĉinskij. —

Antaŭ'e vi dir'is, kaj post'e ankaŭ mi dir'is: “He!” — Ni dir'is kun Pjotr Ivanoviĉ. — “Kaj kial li dev'us sid'i ĉi tie, se li'a vojaĝ'o est'as al la Saratova guberni'o?” — Jes. Nu, li ja ĝust'e est'as tiu ofic'ist'o.

Urb'estr'o. —

Kiu, kia ofic'ist'o?

Dobĉinskij. —

Nu, tiu ofic'ist'o, pri kiu vi afabl'e ricev'is sci'ig'et'o'n, — la revizor'o.

Urb'estr'o,

kun tim'eg'o.

Kio'n vi dir'as, pro Di'o! Ĝi ne est'as li.

Dobĉinskij. —

Li, li! nek mon'o'n pag'as, nek for'vetur'as. Kiu do li pov'us est'i, se ne tiu? Kaj li'a vojaĝ'a kart'o est'as not'it'a por Saratovo.

Bobĉinskij. —

Li, li, mi ĵur'as, ke li ... Tia observ'em'a: ĉio'n li ĉirkaŭ'rigard'is. Li ek'vid'is, ke ni kun Pjotr Ivanoviĉ manĝ'as salm'o'n, — pli tial, ke Pjotr Ivanoviĉ rilat'e si'a'n stomak'o'n ... jes, nu, li eĉ en ni'a'j'n teler'o'j'n en'rigard'is. Mi'n ver'e terur'o tra'penetr'is.

Urb'estr'o. —

Di'o, kompat'u ni'n, pek'ul'o'j'n! Kie do li tie loĝ'as?

Dobĉinskij. —

En la kvin'a numer'o, sub la ŝtup'ar'o.

Bobĉinskij. —

En tiu sam'a numer'o, en kiu la pas'int'a'n somer'o'n inter'bat'is si'n la tra'vetur'int'a'j oficir'o'j.

Urb'estr'o. —

Kaj jam de long'e li est'as ĉi tie?

Dobĉinskij. —

Nu, jam ĉirkaŭ du semajn'o'j. Li al'vetur'is en la tag'o de Bazilo Egipt'an'o.

Urb'estr'o. —

Du semajn'o'j'n! (Flank'e'n.) Pra'patr'o'j, favor'ant'o'j! Help'u, ĉiu'j sankt'ul'o'j! En tiu'j ĉi du semajn'o'j est'as el'verg'it'a la edz'in'o de sub'oficir'o! Al la arest'it'o'j oni ne don'is manĝ'aĵ'o'n! En la strat'o'j est'as kvazaŭ drink'ej'o, mal'pur'ec'o! Hont'o! mal'honor'o! (Kapt'as si'a'n kap'o'n.)

Artemij Filippoviĉ. —

Nu, kiel nun, Anton Antonoviĉ? Vetur'i en plen'a parad'o al la hotel'o.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Ne, ne! Antaŭ'e send'i la urb'a'n konsil'estr'o'n, la pastr'ar'o'n, la komerc'ist'ar'o'n; jen eĉ en la libr'o “Ag'o'j de Johano Mason'o...”.

Urb'estr'o. —

Ne, ne; permes'u jam al mi mem. Est'is mal'facil'a'j okaz'o'j en la viv'o, ili tamen fin'iĝ'is bon'e, mi eĉ dank'o'n ricev'is. Ebl'e Di'o ankaŭ nun help'os. (Turn'ant'e si'n al Bobĉinskij.) Vi dir'as, ke li est'as jun'a hom'o?

Bobĉinskij. —

Jun'a, li hav'as la aĝ'o'n de du'dek tri aŭ du'dek kvar jar'o'j kun io.

Urb'estr'o. —

Des pli bon'e! Jun'a'n est'as pli facil'e tra'penetr'i. Mal'bon'e est'as, se mal'jun'a diabl'o; sed jun'a — tut'a est'as supr'e. Vi, sinjor'o'j, pret'iĝ'u ĉiu laŭ si'a part'o, kaj mi ir'os sol'a aŭ ebl'e jen kun Pjotr Ivanoviĉ, privat'e, kvazaŭ promen'e, en'rigard'i, ĉu la tra'vetur'ant'o'j ne sufer'as i'a'j'n mal'agrabl'aĵ'o'j'n. He, Svistunov!

Svistunov. —

Kio'n vi ordon'as?

Urb'estr'o. —

Ven'ig'u tuj la kvartal'estr'o'n; aŭ ne, mi vi'n bezon'as. Dir'u tie al iu, ke oni ven'ig'u al mi kiel ebl'e plej rapid'e la kvartal'estr'o'n, kaj ven'u ĉi tie'n. (La polic'an'o kur'as rapid'e.)

Artemij Filippoviĉ. —

Ni ir'u, ni ir'u, Ammos Fjodoroviĉ! Efektiv'e pov'as okaz'i mal'feliĉ'o.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Sed vi kio'n tim'as? Pur'a'j'n nokt'o'ĉap'o'j'n met'i sur la mal'san'ul'o'j'n, kaj ĉio est'as en ord'o.

Artemij Filippoviĉ. —

Kio'n, nokt'o'ĉap'o'j! Est'as ordon'it'e don'i al la mal'san'ul'o'j aven'a'n sup'o'n, kaj ĉe mi en ĉiu'j koridor'o'j est'as tia odor'o de brasik'o, ke oni dev'as gard'i si'a'n naz'o'n.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Kaj mi en tiu ĉi rilat'o est'as trankvil'a. Efektiv'e, kiu ir'os en distrikt'a'n juĝ'ej'o'n? Kaj se iu eĉ en'rigard'os en i'a'n paper'o'n, li si'n mem mal'ben'os. Jen mi jam dek'kvin jar'o'j'n sid'as sur la juĝ'ist'a seĝ'o, kaj kiam mi iam en'rigard'as en raport'o'n, ha, mi nur ek'sving'as la man'o'n. Salomono mem ne solv'os, kio en ĝi est'as ver'a kaj kio mal'ver'a.

(La juĝ'ist'o, kurator'o de kaduk'ul'ej'o'j, inspektor'o de lern'ej'o'j kaj poŝt'estr'o for'ir'as, kaj en la pord'o ili kun'puŝ'iĝ'as kun la re'ven'ant'a polic'an'o.)

Scen'o Iv.

Urb'estr'o, BOBĈINSKIJ, DOBĈINSKIJ kaj Polic'an'o.

Urb'estr'o. —

He, kaleŝ'o tie star'as?

Polic'an'o. —

Star'as.

Urb'estr'o. —

Ir'u en la strat'o'n ... Aŭ ne, atend'u! Ir'u, al'port'u ... Sed la ali'a'j, kie ili est'as? Ĉu do vi est'as nur sol'a? Mi ja ordon'is, ke ankaŭ Proĥorov tie ĉi est'u. Kie est'as Proĥorov?

Polic'an'o. —

Proĥorov est'as en la polic'ej'o, sed al afer'o li ne pov'as est'i uz'at'a.

Urb'estr'o. —

Kial do?

Polic'an'o. —

Jen tiel: en la maten'o oni al'vetur'ig'is li'n mort'e ebri'a'n. Jam du sitel'o'j'n da akv'o oni el'verŝ'is sur li'n, sed ĝis nun li ne mal'ebri'iĝ'is.

Urb'estr'o,

kapt'ant'e si'a'n kap'o'n.

Ha, mi'a Di'o, mi'a Di'o! Ir'u rapid'e en la strat'o'n, aŭ ne — kur'u antaŭ'e en la ĉambr'o'n, vi aŭd'as? Kaj al'port'u el tie la spad'o'n kaj la nov'a'n ĉapel'o'n. Nu, Pjotr Ivanoviĉ, ni vetur'u!

Bobĉinskij. —

Mi ankaŭ, mi ankaŭ ... Permes'u ankaŭ al mi, Anton Antonoviĉ.

Urb'estr'o. —

Ne, ne Pjotr Ivanoviĉ, ne ebl'e, ne ebl'e! Est'us ne'konven'e, kaj eĉ en la kaleŝ'o ni ne pov'os en'lok'iĝ'i.

Bobĉinskij. —

Ne grav'e, ne grav'e, mi nur tiel ... pied'et'e, pied'et'e mi kur'os post la kaleŝ'o. Por mi sufiĉ'os, se mi nur iom tra fend'et'o, tra la pord'o iom en'rigard'os, kia'j est'as ĉe li tiu'j manier'o'j...

Urb'estr'o,

akcept'ant'e la spad'o'n, al la polic'an'o.

Kur'u tuj, pren'u polic'an'o'j'n, kaj ĉiu el ili pren'u ... Ha, kiel la spad'o el'grat'iĝ'is! La mal'ben'it'a fi'komerc'ist'o Abdulin: li vid'as, ke la urb'estr'o hav'as mal'nov'a'n spad'o'n, li tamen ne send'is nov'a'n. Ho, malic'a kanajl'ar'o! Mi pens'as, la fripon'o'j tie sub la bask'o pret'ig'as jam pet'o'skrib'o'j'n ... Nu, ĉiu pren'u en la man'o'n unu strat'o'n ... diabl'o pren'u, “unu strat'o'n” — unu bala'il'o'n! kaj ili el'bala'u la tut'a'n strat'o'n, kiu ir'as al la hotel'o, kaj el'bala'i pur'e ... Vi aŭd'as? Kaj rigard'u: Vi! Vi! Mi vi'n kon'as! Vi tie amik'iĝ'as kaj ŝtel'as en la bot'o'j'n arĝent'a'j'n kuler'et'o'j'n, — rigard'u, gard'u vi'n bon'e! ... Kio'n vi far'is kun la komerc'ist'o Ĉernjajevha? Li don'is al vi por uniform'o du arŝin'o'j'n da drap'o, kaj vi for'ŝtel'is la tut'a'n pec'o'n. Rigard'u! Ne laŭ'rang'e vi pren'as! Ir'u!

Scen'o V.

La Sam'a'j kaj Kvartal'estr'o.

Urb'estr'o. —

Ha, Stepan Iljiĉ! Dir'u, pro Di'o, kie'n vi for'perd'iĝ'is! Kiu tiel far'as?

Kvartal'estr'o. —

Mi est'is tie ĉi proksim'e tuj post la pord'eg'o.

Urb'estr'o. —

Nu, aŭskult'u do, Stepan Iljiĉ! Tiu ofic'ist'o el Peterburgo al'vetur'is. Kiel vi tie dispon'is?

Kvartal'estr'o. —

Tiel, kiel vi ordon'is. La super'polic'an'o'n Pugovicin mi send'is kun polic'a'j soldat'o'j pur'ig'i la trotuar'o'n.

Urb'estr'o. —

Kaj Derĵimorda, kie li est'as?

Kvartal'estr'o. —

Derĵimorda el'vetur'is kun fajr'esting'a tub'o.

Urb'estr'o. —

Kaj Proĥorov est'as ebri'a?

Kvartal'estr'o. —

Ebri'a.

Urb'estr'o. —

Kiel do vi tio'n ĉi permes'is?

Kvartal'estr'o. —

Di'o tio'n sci'as. Hieraŭ ekster la urb'o est'is inter'bat'iĝ'o. — Li tie'n vetur'is, por far'i ord'o'n, kaj li re'ven'is ebri'a.

Urb'estr'o. —

Nu, aŭd'u do, vi far'u jen'o'n: la super'polic'an'o Pugovicin ... Li est'as de grand'a kresk'o, tial li star'u, pro ord'o, sur la pont'o. Kaj oni dis'ĵet'u rapid'e la mal'nov'a'n bar'il'o'n, kiu est'as apud la bot'ist'o, kaj oni star'ig'u pajl'a'n sign'o'stang'o'n, ke ĝi signif'u kvazaŭ eben'ig'ad'o'n. Ju pli da romp'ad'o, des pli ĝi signif'as ag'em'ec'o'n de la urb'reg'ant'o. Ha, mi'a Di'o! Mi tut'e forges'is, ke apud tiu bar'il'o amas'iĝ'is kvar'dek vetur'il'o'j da divers'a mal'pur'aĵ'o. Kia abomen'a urb'o! Apenaŭ vi ie star'ig'is iu'n monument'o'n aŭ simpl'e bar'il'o'n — tuj la diabl'o sci'as de kie oni al'port'as amas'o'j'n da divers'a abomen'aĵ'o! (Ek'ĝem'as.) Kaj se la tra'vetur'ant'a ofic'ist'o demand'os la serv'ist'ar'o'n, ĉu ili est'as kontent'a'j, ili dir'u: “Ni pri ĉio est'as kontent'a'j, vi'a moŝt'o”, kaj se iu est'os ne'kontent'a, mi don'os al li post'e tia'n ne'kontent'ec'o'n ... Ho, ho, ho! mi pek'is, mi mult'e pek'is! (Pren'as la ĉapel'uj'o'n anstataŭ la ĉapel'o.) Far'u nur Di'o, ke ĝi bon'e fin'iĝ'u pli rapid'e, tiam mi don'os al la preĝ'ej'o tia'n kandel'o'n, kia'n neni'u ankoraŭ don'is: ĉiu'n kanajl'o'n komerc'ist'o'n mi impost'e dev'ig'os, ke li liver'u po tri pud'o'j da vaks'o. Ho, mi'a Di'o, mi'a Di'o! Ni vetur'u, Pjotr Ivanoviĉ! (Anstataŭ la ĉapel'o li vol'as met'i sur la kap'o'n karton'a'n ĉapel'uj'o'n.)

Kvartal'estr'o. —

Anton Antonoviĉ, tio ĉi est'as skatol'o, ne ĉapel'o.

Urb'estr'o,

for'ĵet'ant'e la skatol'o'n.

Skatol'o, nu ĝi est'u skatol'o. Diabl'o ĝi'n pren'u! Kaj se oni demand'os, kial ĉe la kaduk'ul'ej'o ne est'as konstru'it'a preĝ'ej'o, por kiu antaŭ kvin jar'o'j est'is asign'it'a sum'o da mon'o, tiam oni ne forges'u dir'i, ke oni komenc'is ĝi'n konstru'i, sed ĝi for'brul'is. Pri tio ĉi mi ankaŭ raport'o'n prezent'is. Ali'e pov'as est'i, ke iu, forges'int'e si'a'n dev'o'n, mal'saĝ'e dir'os, ke oni ĝi'n eĉ ne komenc'is konstru'i. Kaj oni dir'u al Derĵimorda, ke li ne tro don'u liber'ec'o'n al si'a'j pugn'o'j; li, pro ord'o, al ĉiu bat'as blu'aĵ'o'j'n sub la okul'o'j, — al kulp'a'j kaj sen'kulp'a'j. Ni vetur'u, ni vetur'u, Pjotr Ivanoviĉ! (For'ir'as kaj re'ven'as.) Kaj ne el'las'i la soldat'o'j'n en la strat'o'n sen vest'o'j: tiu ĉi abomen'a garnizon'aĵ'o met'as sur si'n super la ĉemiz'o nur uniform'o'n, kaj sub'e est'as neni'o. (Ĉiu'j for'ir'as.)

Scen'o Vi.

ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA, en'kur'as sur la scen'ej'o'n.

Anna Andrejevna. —

Kie do, kie do ili est'as? Ha, mi'a Di'o! ... (Mal'ferm'ant'e la pord'o'n.) Edz'o! Antoĉjo! Anton'o! (Parol'as rapid'e.) Kaj ĉiam vi, ĉio pro vi. Ŝi komenc'is ja amas'fos'ad'i: “Mi pingl'et'o'n ŝov'os, mi tuk'et'o'n met'os.” (Al'kur'as al la fenestr'o kaj kri'as.) Anton'o, kie'n, kie'n? Nu, al'vetur'is? Revizor'o? Kun lip'har'o'j? Kun kia'j lip'har'o'j?

Voĉ'o de la Urb'estr'o. —

Post'e, post'e, mi'a kar'a!

Anna Andrejevna. —

Post'e? Jen nov'aĵ'o, post'e! Mi ne vol'as post'e ... Nur unu vort'o'n: ĉu li est'as kolonel'o? Ha? (Kun mal'estim'o.) For'vetur'is! Mi re'memor'ig'os al vi ĉi tio'n! Kaj ĉio pro ŝi: “Pa'nj'o, pa'nj'o, atend'u, mi al'pingl'os mal'antaŭ'e la tuk'et'o'n; mi tuj.” Jen vi hav'as tuj! Jen vi tiel neni'o'n sci'iĝ'is! Kaj ĉio pro la mal'ben'it'a koket'ec'o: ŝi aŭd'is, ke la poŝt'estr'o est'as ĉi tie, kaj jen ŝi komenc'as afekt'ad'i antaŭ la spegul'o: de unu flank'o al'ir'as, de ali'a flank'o. Ŝi imag'as, ke li ŝi'n am'ind'um'as, kaj li simpl'e far'as al vi grimac'o'n, kiam vi de'turn'iĝ'as.

Marja Antonovna. —

Kio'n do far'i, pa'nj'o? Tut'e egal'e, post du hor'o'j ni ĉio'n sci'iĝ'os.

Anna Andrejevna. —

Post du hor'o'j! Mi dank'as vi'n. Jen plezur'ig'a respond'o. Kiel ne ven'is al vi en la kap'o'n dir'i, ke post monat'o oni pov'as sci'iĝ'i ankoraŭ pli bon'e. (El'ŝov'iĝ'as tra la fenestr'o.) He, Avdotja! Ha? Kio, Avdotja, vi aŭd'is, iu tie al'vetur'is? Ne aŭd'is? Kia mal'saĝ'a! Sving'as la man'o'j'n? Li sving'u, kaj vi tamen dev'us li'n el'demand'i. Ne pov'is tio'n ĉi sci'iĝ'i! En la kap'o mank'as senc'o, nur fianĉ'o'j ne sid'as. Ha? rapid'e for'vetur'is! Vi dev'us kur'i post la kaleŝ'o! Ir'u, ir'u tuj! Vi aŭd'as? Kur'u, el'demand'u, kie'n ili for'vetur'is; kaj el'demand'u bon'e: kiu al'vetur'is, kia li est'as, — vi aŭd'as? Ek'rigard'u tra fend'et'o kaj sci'iĝ'u ĉio'n, kaj kia'j'n okul'o'j'n li hav'as, nigr'a'j'n aŭ ne, kaj tuj rapid'e ven'u re'turn'e, vi aŭd'as? Rapid'e, rapid'e, rapid'e! (Kri'as tiel long'e, ĝis la kurten'o fal'as. Tia'manier'e la kurten'o kovr'as ili'n ambaŭ, star'ant'a'j'n apud la fenestr'o.)

Akt'o Du'a

Mal'grand'a ĉambr'o en hotel'o. Lit'o, tabl'o, valiz'o, mal'plen'a botel'o, bot'o'j, bros'o por vest'o'j, k.t.p.

Scen'o I.

OSIP, sol'a.

Osip,

kuŝ'as sur la lit'o de la sinjor'o.

Diabl'o pren'u, mi tiel vol'as manĝ'i, kaj en la ventr'o est'as tia krak'ad'o, kvazaŭ tut'a regiment'o ek'blov'us trumpet'o'j'n. Nu, ni ne ating'os la hejm'o'n, tio'n mi vid'as! Kio'n vi konsil'os far'i? Est'as jam la du'a monat'o de kiam ni el'vetur'is el Peterburgo! Li tra'dand'is en la voj'o la mon'o'n, mi'a kar'a; nun li sid'as kaj sub'tir'is la vost'o'n kaj ne flam'iĝ'as. Kaj est'us sufiĉ'e, tut'e sufiĉ'e da mon'o por la vojaĝ'o; sed ne, vi vid'as, oni dev'as en ĉiu urb'o si'n montr'i! (Imit'ant'e.)He, Osip, ir'u serĉ'i ĉambr'o'n pli bon'a'n, kaj tag'manĝ'o'n mend'u la plej bon'a'n: mi ne pov'as manĝ'i mal'bon'a'n tag'manĝ'o'n, mi bezon'as pli bon'a'n tag'manĝ'o'n.” Nu, se li almenaŭ est'us io valor'a, sed li ja est'as simpl'a “registr'et'o”! Far'as kon'at'ec'o'n kun tra'vetur'ant'o, post'e tuj ven'as kart'et'o'j. — Nu, jen li ating'is! Ha, ted'is tia viv'o! Mi cert'ig'as vi'n, en la vilaĝ'o est'as pli bon'e: almenaŭ publik'aĵ'o ne ekzist'as, kaj ankaŭ da zorg'aĵ'o ne tiom mult'e: pren'u al vi vir'in'o'n kaj kuŝ'u la tut'a'n viv'o'n apud la forn'o kaj manĝ'u kuk'o'j'n. Nu, kiu disput'os, kompren'ebl'e, se pren'i la ver'o'n, la viv'o en Peterburgo est'as la plej bon'a. Se nur est'us mon'o, la viv'o tie est'as delikat'a kaj politik'a: teatr'o'j, hund'o'j por vi danc'as, kaj ĉio, kio'n vi vol'as. Ĉiu parol'as en artifik'a delikat'ec'o, preskaŭ tut'e kiel nobel'o'j; vi ir'as al la bazar'o — la komerc'ist'o'j al vi kri'as: “estim'at'a”; vi bezon'as trans'vetur'i per ŝip'et'o — vi sid'iĝ'as apud'e de ofic'ist'o; vi vol'as kompani'o'n — ir'u en la butik'et'o'n: tie kavalir'o rakont'os al vi pri tend'ar'o'j kaj raport'os al vi, kio'n ĉiu stel'o signif'as en la ĉiel'o; nu, vi ĉio'n vid'as, kiel sur la man'plat'o. Mal'jun'ul'in'o-oficir'edz'in'o en'traf'as, ia'foj'e ĉambr'ist'in'o en'montr'iĝ'as tia... fu, fu, fu! (Rid'et'as kaj sku'as la kap'o'n.) Galanteri'a kondut'ad'o, diabl'o pren'u! Ne'ĝentil'a'n vort'o'n vi neniam aŭd'as: neni'u dir'as al vi “ci”. Se ted'is al vi ir'i — vi pren'as vetur'il'o'n, kaj vi sid'as kiel sinjor'o, kaj se vi ne vol'as pag'i — bon'e: ĉiu dom'o hav'as tra'pas'a'n pord'eg'o'n, kaj vi tiel en'flug'as, ke neni'a diabl'o vi'n trov'os. Nur unu afer'o est'as mal'bon'a: unu foj'o'n vi manĝ'as en plej bril'ant'a manier'o, kaj ali'a'n foj'o'n vi pov'as preskaŭ krev'i de mal'sat'o, kiel ekzempl'e nun. Kaj en ĉio nur li est'as kulp'a. Kio'n vi far'os kun li? La patr'et'o al'send'as mon'o'n, li anstataŭ ĝi'n ten'i iom pli fort'e — li, atend'u, li komenc'as tuj diboĉ'i: vetur'as en kaleŝ'o'j, ĉiu'n tag'o'n aĉet'as al si bilet'o'n por la teatr'o, kaj post'e — apenaŭ pas'is semajn'o, — jen li jam send'as al la bazar'o de mal'nov'aĵ'o'j vend'i nov'a'n frak'o'n. Ia'foj'e li tra'diboĉ'as ĉio'n, ĝis la last'a ĉemiz'o, tiel ke sur li rest'as nur surtut'et'o kaj palt'et'o... Ver'e, mi ĵur'as al vi! Kaj la drap'o est'as tiel grav'a, angl'a! ĉirkaŭ cent-kvin'dek rubl'o'j'n la sol'a frak'o kost'as, kaj en la bazar'o li ĝi'n for'blov'as por du'dek'o da rubl'o'j; kaj pri la pantalon'o'j eĉ ne parol'u — ili ir'as por neni'o. Kaj kial? ĉar per afer'o li si'n ne okup'as. Anstataŭ ir'i al ofic'o, li — ho ve! li promen'ad'as sur la bulvard'o'j, lud'as kart'o'j'n. Ha, se tio'n ĉi ek'sci'us la mal'jun'a sinjor'o! Li ne atent'us, ke vi est'as ofic'ist'o, sed, lev'int'e la ĉemiz'et'o'n, li tiel en'ŝut'us al vi, ke vi kvar tag'o'j'n grat'us la haŭt'o'n. Se vi vol'as serv'i, tiam serv'u. Jen nun la hotel'ist'o dir'is: “Mi ne don'os al vi manĝ'i, ĝis vi pag'os por la antaŭ'a”. Nu, kaj se ni ne pag'os? (Kun ĝem'o.) Ha, mi'a Di'o, almenaŭ i'a'n simpl'a'n brasik'aĵ'o'n! Ŝajn'as al mi, ke mi nun for'manĝ'us la tut'a'n mond'o'n! Oni frap'as; cert'e ĝi est'as li. (Rapid'e de'salt'as de la lit'o.)

Scen'o II.

OSIP kaj ĤLESTAKOV.

Ĥlestakov. —

Jen, pren'u ĝi'n. (For'don'as la ĉap'o'n kaj kan'o'n.) Ha, vi de'nov'e rul'iĝ'ad'is sur la lit'o?

Osip. —

Kial do mi rul'iĝ'ad'us? Ĉu mi neniam vid'is lit'o'n, efektiv'e?

Ĥlestakov. —

Vi mensog'as, vi rul'iĝ'ad'is; vi vid'as, ĝi tut'a est'as mal'ord'ig'it'a!

Osip. —

Sed por kio mi ĝi'n bezon'as? Ĉu mi ne sci'as, kio est'as lit'o? Mi hav'as pied'o'j'n: mi pov'as star'i. Por kio mi bezon'as vi'a'n lit'o'n?

Ĥlestakov,

paŝ'ad'as en la ĉambr'o.

Rigard'u, ĉu tie en la sak'et'o ne trov'iĝ'as iom da tabak'o?

Osip. —

Nu, de kie do pov'us trov'iĝ'i tabak'o? Antaŭ tri tag'o'j vi la last'a'n el'fum'is.

Ĥlestakov,

paŝ'ad'as kaj divers'manier'e prem'ad'as si'a'j'n lip'o'j'n; fin'e li dir'as per laŭt'a kaj decid'a voĉ'o.

Aŭskult'u... he, Osip!

Osip. —

Kio'n vi ordon'as?

Ĥlestakov,

per laŭt'a, sed ne tiel decid'a voĉ'o.

Vi ir'u tie'n.

Osip. —

Kie'n?

Ĥlestakov,

per voĉ'o tut'e ne decid'a kaj ne laŭt'a, tre proksim'a al pet'ad'o.

Mal'supr'e'n, en la manĝ'ej'o'n... tie dir'u... ke oni don'u al mi tag'manĝ'i.

Osip. —

Nu, ne, mi eĉ ir'i ne vol'as.

Ĥlestakov. —

Kiel vi kuraĝ'as, mal'saĝ'ul'o?

Osip. —

Nu tiel; tut'e egal'e, se mi eĉ ir'os, neni'o el tio ĉi est'os. La mastr'o dir'is, ke li plu ne don'os tag'manĝ'i.

Ĥlestakov. —

Kiel li pov'as permes'i al si ne don'i? Jen ankaŭ sen'senc'aĵ'o!

Osip. —

Li ankoraŭ dir'as, mi ir'os al la urb'estr'o; jam la tri'a'n semajn'o'n vi'a sinjor'o mon'o'n ne pag'as. Vi, li dir'as, kun vi'a sinjor'o, est'as fripon'o'j, kaj vi'a sinjor'o est'as tromp'ist'o. Ni, li dir'as, ni vid'is tia'j'n vag'ist'o'j'n kaj mal'nobl'ul'o'j'n.

Ĥlestakov. —

Kaj vi, brut'o, jam ĝoj'as, ke vi pov'as ĉio'n tio'n ĉi ripet'i al mi.

Osip. —

Li dir'as: “Tia'manier'e ĉiu al'vetur'os, loĝ'os, far'os ŝuld'o'j'n, kaj post'e vi li'n eĉ el'pel'i ne pov'os? Mi, — li dir'as, — ŝerc'o'j'n ne far'os, mi rekt'e ir'os kun plend'o, por ke oni pren'u li'n en la polic'ej'o'n kaj tuj en la mal'liber'ej'o'n.”

Ĥlestakov. —

Nu, nu mal'saĝ'ul'o, ĉes'u! Ir'u, ir'u, dir'u al li. Tia krud'a best'o!

Osip. —

Jam pli bon'e mi vok'os al vi la mastr'o'n mem.

Ĥlestakov. —

Por kio do la mastr'o'n? Vi ir'u, mem dir'u.

Osip. —

Sed kred'u al mi, sinjor'o...

Ĥlestakov. —

Nu, ir'u, diabl'o vi'n pren'u! vok'u la mastr'o'n. (Osip for'ir'as.)

Scen'o III.

ĤLESTAKOV, sol'a.

Ĥlestakov. —

Terur'e kiel mi vol'as manĝ'i! Mi far'is mal'grand'a'n promen'ad'o'n, mi pens'is: ebl'e pas'os la apetit'o; — ne, la diabl'o pren'u, ĝi ne pas'as. Jes, se en Penzo mi ne est'us diboĉ'int'a, est'us sufiĉ'e da mon'o por al'vetur'i ĝis la hejm'o. La infanteri'a kapitan'o fort'e mi'n fork'is: mir'ind'e lert'e li, kanajl'o, manovr'as la kart'o'j'n. Ne pli ol kvar'on'o'n da hor'o li sid'is — kaj li far'is mi'n tut'e nud'a. Kaj tamen mi terur'e dezir'us ek'batal'i kun li ankoraŭ unu foj'o'n. Sed mi ne hav'is okaz'o'n. Kia abomen'a urb'et'o! En la frukt'a'j butik'o'j oni neni'o'n don'as kredit'e. Tio ĉi jam est'as simpl'e mal'nobl'a. (Li fajf'as antaŭ'e el Roberto-Diabl'o, post'e “Ne kudr'u, patr'in'o, al mi”, kaj fin'e — i'a'n sen'ord'a'n miks'aĵ'o'n.) Neni'u vol'as ven'i.

Scen'o Iv.

ĤLESTAKOV, OSIP kaj restoraci'a Serv'ant'o.

Serv'ant'o. —

La mastr'o ordon'is demand'i, kio'n vi dezir'as.

Ĥlestakov. —

Bon'a'n lag'o'n, mi'a kar'a! Nu kiel, ĉu vi est'as san'a?

Serv'ant'o. —

Dank’ al Di'o.

Ĥlestakov. —

Nu, kio, kiel est'as ĉe vi en la hotel'o, ĉu ĉio bon'e ir'as?

Serv'ant'o. —

Jes, dank’ al Di'o, ĉio ir'as bon'e,

Ĥlestakov. —

Est'as mult'e da tra'vetur'ant'o'j?

Serv'ant'o. —

Jes, sufiĉ'e.

Ĥlestakov. —

Aŭd'u, mi'a kar'a, oni tie ĝis nun ne al'port'as al mi la tag'manĝ'o'n, — mi pet'as, rapid'ig'u, ke ili iom pli vigl'u, ĉar vid'u, mi tuj post la tag'manĝ'o dev'as mi'n okup'i per io.

Serv'ant'o. —

Sed la mastr'o dir'is, ke li plu ne don'os. Eĉ jes, li hodiaŭ vol'is ir'i plend'i al la urb'estr'o.

Ĥlestakov. —

Nu, kial jam plend'i? Juĝ'u mem, mi'a kar'a, kiel do? Mi ja bezon'as manĝ'i. Ali'e mi pov'as tut'e mal'dik'iĝ'i. Mi tre vol'as manĝ'i: mi dir'as tio'n ĉi sen ŝerc'o.

Serv'ant'o. —

Jes. Li dir'is: “Mi ne don'os al li tag'manĝ'i, ĝis li pag'os al mi por la antaŭ'a.” Simpl'e tia est'is li'a respond'o.

Ĥlestakov. —

Sed vi prudent'ig'u li'n, konvink'u li'n.

Serv'ant'o. —

Sed kio'n do dir'i al li?

Ĥlestakov. —

Vi klar'ig'u al li serioz'e, ke mi bezon'as manĝ'i. La mon'o est'as ali'a afer'o... Li pens'as, ke se por li, mal'kler'ul'o, ne est'as mal'feliĉ'o, se li unu tag'o'n ne manĝ'os, tial ankaŭ por ali'a'j tio sam'a. Jen interes'e!

Serv'ant'o. —

Se vi vol'as, mi dir'os.

Scen'o V.

Ĥlestakov, sol'a.

Ĥlestakov. —

Est'as tamen mal'bon'e, se li absolut'e neni'o'n don'os manĝ'i. Mi tiel vol'as manĝ'i, kiel mi ankoraŭ neniam vol'is. Ebl'e el la vest'o'j i'o'n for'komerc'i? Vend'i ekzempl'e la pantalon'o'n? Ne, jam pli bon'e est'as iom mal'sat'i, sed ven'i hejm'e'n en Peterburga kostum'o. Est'as domaĝ'e, ke Joĥim ne don'is lu'e kaleŝ'o'n; est'us bon'e, diabl'o ĝi'n pren'u, ven'i hejm'e'n en kaleŝ'o, al'rul'iĝ'i tiel en diabl'a manier'o al ia najbar'o-bien'hav'ant'o rekt'e al la peron'o, kun lantern'o'j, kaj Osipon hav'i mal'antaŭ'e vest'it'a'n per livre'o. Nu, mi prezent'as al mi, kiel ĉiu'j ek'tumult'us! “Kiu li est'as, kio ĝi est'as?” Kaj la lake'o en'ir'as (Si'n rekt'ig'ant'e kaj prezent'ant'e lake'o'n):Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov el Peterburgo, vi ordon'as akcept'i?” Ili, kamp'a'j simpl'ul'o'j, eĉ ne sci'as, kio'n signif'as “vi ordon'as akcept'i”. Ĉe ili, se al'vetur'as ia dik'a bien'hav'ant'o, li simpl'e si'n puŝ'as, la urs'o, rekt'e en la salon'o'n... Al ia bel'et'a fil'in'et'o mi al'ir'us: “Fraŭl'in'o, kiel mi...” (Frot'as la man'o'j'n kaj salut'strek'as per la pied'o.) Fi! (Kraĉ'as.) Eĉ naŭz'as, tiel fort'e mi vol'as manĝ'i.

Scen'o Vi.

ĤLESTAKOV, OSIP, post'e la Serv'ant'o

Ĥlestakov. —

Nu, kio?

Osip. —

Oni al'port'as la tag'manĝ'o'n.

Ĥlestakov,

aplaŭd'as kaj salt'et'as sur la seĝ'o.

Oni port'as! oni port'as! oni port'as!

Serv'ant'o,

kun teler'o'j kaj teler'tuk'o.

La mastr'o don'as jam la last'a'n foj'o'n.

Ĥlestakov. —

Nu, la mastr'o, la mastr'o... Mi rid'as pri vi'a mastr'o! Kio tie est'as?

Serv'ant'o. —

Sup'o kaj rost'aĵ'o.

Ĥlestakov. —

Kiel, nur du manĝ'o'j?

Serv'ant'o. —

Nur du.

Ĥlestakov. —

Jen kia absurd'o! Mi tio'n ĉi ne akcept'as. Vi dir'u al li: kio tio ĉi efektiv'e est'as! ... Est'as tro mal'mult'e.

Serv'ant'o. —

Ne, la mastr'o dir'as, ke est'as ankoraŭ tro mult'e.

Ĥlestakov. —

Kaj saŭc'o, kial ne est'as?

Serv'ant'o. —

Saŭc'o'n ni ne hav'as.

Ĥlestakov. —

Kial do vi ne hav'as? Mi mem vid'is, pas'ant'e preter la kuir'ej'o, tie mult'e est'is kuir'at'a. Kaj en la manĝ'o'ĉambr'o hodiaŭ maten'e du i'a'j mal'long'a'j hom'o'j manĝ'is salm'o'n kaj ankoraŭ mult'e da ali'a.

Serv'ant'o. —

Nu, ceter'e, ni hav'as kaj tamen ne hav'as.

Ĥlestakov. —

Kiel vi ne hav'as?

Serv'ant'o. —

Nu, simpl'e, ni ne hav'as.

Ĥlestakov. —

Kaj salm'o, kaj fiŝ'o, kaj kotlet'o'j?

Serv'ant'o. —

Nu, ili est'as por person'o'j pli grav'a'j.

Ĥlestakov. —

Ha vi, mal'saĝ'ul'o!

Serv'ant'o. —

Jes.

Ĥlestakov. —

Vi, pork'id'o abomen'a ... Kial do ili manĝ'as kaj mi ne manĝ'as? Kial do, diabl'o vi'n pren'u, mi ne pov'as ankaŭ? Ĉu ili ne est'as tia'j sam'a'j vojaĝ'ant'o'j kiel mi?

Serv'ant'o. —

Kompren'ebl'e, ne tia'j.

Ĥlestakov. —

Kia'j do?

Serv'ant'o. —

Ordinar'a'j, kiel oni dev'as! Ili — kon'at'a afer'o — ili pag'as mon'o'n.

Ĥlestakov. —

Mi kun vi, mal'saĝ'ul'o, ne vol'as, parol'i, (En'verŝ'as la sup'o'n kaj manĝ'as.) Kia sup'o ĝi est'as? Vi simpl'e akv'o'n en'verŝ'is en la tas'o'n: neni'a'n gust'o'n ĝi hav'as, ĝi nur mal'bon'odor'as. Mi ne vol'as tiu'n ĉi sup'o'n, don'u al mi ali'a'n.

Serv'ant'o. —

Ni pren'os. La mastr'o dir'is: “Se vi ne vol'as, oni ne bezon'as.”

Ĥlestakov,

defend'ant'e la manĝ'o'n per la man'o.

Nu, nu, nu ... las'u, mal'saĝ'ul'o! Vi kutim'is hav'i afer'o'n kun ali'a'j: mi, mi'a kar'a, ne est'as tia'spec'a! Kun mi, mi ne konsil'as... (Manĝ'as.) Mi'a Di'o, kia sup'o! (Manĝ'as plu'e.) Mi pens'as, ke ankoraŭ neni'u hom'o en la mond'o iam manĝ'is tia'n sup'o'n: i'a'j plum'o'j naĝ'as anstataŭ gras'o. (Li tranĉ'as la kok'in'o'n.) Aj, aj, aj, kia kok'in'o! Don'u la rost'aĵ'o'n! Tie rest'is iom da sup'o, Osip, pren'u al vi. (Li tranĉ'as la rost'aĵ'o'n.) Kia rost'aĵ'o ĝi est'as? Tio ĉi ne est'as rost'aĵ'o.

Serv'ant'o. —

Kio do ĝi est'as?

Ĥlestakov. —

La diabl'o ĝi'n sci'as, kio ĝi est'as, nur ne rost'aĵ'o. Ĝi est'as hak'il'o, rost'it'a anstataŭ viand'o. (Li manĝ'as.) Fripon'o'j, kanajl'o'j! per kio ili nutr'as? Eĉ la makzel'o'j ek'dolor'os, kiam vi manĝ'os unu tia'n pec'o'n. (Fos'as per la fingr'o en la dent'o'j.) Mal'nobl'ul'o'j! Tut'e kiel lign'a ŝel'o — per neni'o oni ĝi'n pov'as el'tir'i; eĉ la dent'o'j nigr'iĝ'os post tiu'j ĉi manĝ'o'j. Fripon'o'j! (Viŝ'as la buŝ'o'n per la teler'tuk'o.) Plu neni'o est'as?

Serv'ant'o. —

Ne.

Ĥlestakov. —

Kanajl'o'j! Mal'nobl'ul'o'j! Kaj eĉ neni'a saŭc'o aŭ kuk'aĵ'o! Sen'taŭg'ul'o'j! Ili nur pri'rab'as la vojaĝ'ant'o'j'n.

(La serv'ant'o de'pren'as de la tabl'o kaj for'port'as la teler'o'j'n kun'e kun Osip.)

Scen'o Vi'i.

ĤLESTAKOV, post'e OSIP.

Ĥlestakov. —

Ver'e, kvazaŭ mi tut'e ne manĝ'us, mi nur ricev'is pli grand'a'n apetit'o'n. Se mi hav'us kelk'e da kopek'o'j, mi send'us al la bazar'o, por aĉet'i almenaŭ pan'et'o'n.

Osip,

en'ir'as.

Tie al'vetur'is ial la urb'estr'o, li inform'iĝ'as kaj demand'as pri vi.

Ĥlestakov,

ek'tim'int'e.

Jen vi hav'as! Kia kanajl'o est'as la mastr'o, jam li plend'is! Kio est'os, se li efektiv'e for'tren'os mi'n en la mal'liber'ej'o'n? Nu, kio'n far'i? Se en nobl'a manier'o, mi ebl'e sen'protest'e ... ne, ne, mi ne vol'as. Tie en la urb'o si'n tren'as oficir'o'j kaj popol'amas'o, kaj mi ĝust'e tie far'is al mi grav'a'n mien'o'n kaj palpebr'um'is kun ia fil'in'o de komerc'ist'o ... Ne, mi ne vol'as ... Kaj kio'n li pens'as? Kiel li kuraĝ'as, efektiv'e? Kio mi est'as por li, ĉu komerc'ist'o aŭ meti'ist'o? (Far'as al si kuraĝ'o'n kaj rekt'iĝ'as.) Sed mi rekt'e dir'os al li: “Kiel vi kuraĝ'as? Kia'n rajt'o'n vi hav'as? Kiel vi ...” (Ĉe la pord'o ek'mov'iĝ'as la ans'o; Ĥlestakov pal'iĝ'as kaj kun'tir'iĝ'as.)

Scen'o VIII.

ĤLESTAKOV, la Urb'estr'o kaj DOBĈINSKIJ.

La Urb'estr'o, en'ir'int'e halt'as. Ambaŭ tim'ig'it'e rigard'as en la daŭr'o de kelk'a'j minut'o'j unu la ali'a'n per larĝ'e mal'ferm'it'a'j okul'o'j.

Urb'estr'o,

iom trankvil'iĝ'int'e kaj streĉ'int'e la man'o'j'n laŭ'long'e de la femur'o'j.

Mi hav'as la honor'o'n salut'i!

Ĥlestakov,

salut'as.

Bon'a'n tag'o'n.

Urb'estr'o. —

Pardon'u.

Ĥlestakov. —

Ne mal'help'as.

Urb'estr'o. —

Kiel urb'estr'o de la ĉi-tie'a urb'o mi hav'as la dev'o'n zorg'i pri tio, ke al la tra'vetur'ant'o'j kaj al ĉiu'j nobl'a'j hom'o'j est'u neni'a prem'ad'o.

Ĥlestakov,

komenc'e iom balbut'as, sed en la fin'o parol'as laŭt'e.

Sed kio'n far'i? ... Mi ne est'as kulp'a ... Mi ver'e ... mi pag'os ... Oni send'os al mi el la vilaĝ'o. (Bobĉinskij en'rigard'as tra la pord'o.) Li pli est'as kulp'a: viand'o'n li don'as al mi tiel mal'mol'a'n kiel trab'o; kaj la sup'o — la diabl'o sci'as, kio'n li tie'n en'verŝ'is, mi dev'is el'ĵet'i ĝi'n tra la fenestr'o. Li turment'as mi'n per mal'sat'o tut'a'j'n tag'o'j'n ... la te'o tiel strang'a: hav'as la odor'o'n de fiŝ'o, ne de te'o. Por kio do mi... Jen interes'e!

Urb'estr'o,

ek'tim'ant'e.

Pardon'u, mi ver'e ne est'as kulp'a. En la bazar'o ĉe mi la viand'o ĉiam est'as bon'a. Al'vetur'ig'as ĝi'n ĥolmogoraj komerc'ist'o'j, hom'o'j sobr'a'j kaj de bon'a kondut'o. Mi jam ne sci'as, de kie li pren'as tia'n. Kaj se io ne est'as en ord'o, tiam ... Permes'u al mi propon'i al vi trans'iĝ'i kun mi en ali'a'n loĝ'ej'o'n.

Ĥlestakov. —

Ne, mi ne vol'as! Mi sci'as, kio'n signif'as “en ali'a'n loĝ'ej'o'n”: tio est'as — en mal'liber'ej'o'n. Sed kia'n rajt'o'n vi hav'as? Sed kiel vi kuraĝ'as? Jen mi ... Mi serv'as en Peterburgo ... (Far'as al si kuraĝ'o'n.) Mi, mi, mi ...

Urb'estr'o,

al si mem.

Ho, sankt'a mi'a Di'o, kia koler'o! Li ĉio'n ek'sci'is, ĉio'n rakont'is la mal'ben'it'a'j komerc'ist'o'j!

Ĥlestakov,

montr'ant'e si'n kuraĝ'a.

Sed ven'u vi eĉ kun vi'a tut'a help'ant'ar'o — mi ne ir'os. Mi skrib'os rekt'e al la ministr'o! (Frap'as per la pugn'o sur la tabl'o'n.) Kio'n vi pens'as? Kio'n vi pens'as?

Urb'estr'o,

streĉ'int'e si'n kaj trem'ant'e per la tut'a korp'o.

Indulg'u mi'n, ne pere'ig'u! edz'in'o, mal'grand'a'j infan'o'j ... ne mal'feliĉ'ig'u hom'o'n.

Ĥlestakov. —

Ne, mi ne vol'as. Jen ankoraŭ! Kio ĝi mi'n interes'as? Pro tio, ke vi hav'as edz'in'o'n kaj infan'o'j'n, mi dev'as ir'i en mal'liber'ej'o'n, jen bel'e! (Bobĉinskij en'rigard'as tra la pord'o kaj tim'ig'it'e si'n kaŝ'as.) Ne, mi humil'e vi'n dank'as, mi ne vol'as.

Urb'estr'o,

trem'ant'e.

Pro ne'spert'ec'o, per Di'o, pro ne'spert'ec'o. Ne'sufiĉ'ec'o de la hav'o ... Mem vol'u juĝ'i: la ofic'a salajr'o ne sufiĉ'as eĉ por te'o kaj suker'o. Kaj se est'is i'a'j sub'aĉet'o'j, kred'u, ke nur la plej bagatel'a'j: io por la tabl'o aŭ por vest'a garnitur'o. Kaj koncern'e la sub'oficir'a'n vidv'in'o'n, kiu okup'as si'n per komerc'ad'o, kaj pri kiu oni dir'as, ke mi ŝi'n verg'is, tio ĉi est'as kalumni'o, per Di'o, kalumni'o. Tio'n ĉi el'pens'is mi'a'j mal'amik'o'j; ili est'as tia'j hom'o'j, ke ili est'as pret'a'j far'i atenc'o'n kontraŭ mi'a viv'o.

Ĥlestakov. —

Sed kio? ili mi'n tut'e ne interes'as ... (medit'ant'e.) Mi tamen ne sci'as, por kio vi parol'as pri mal'amik'o'j aŭ pri ia sub'oficir'a vidv'in'o ... Sub'oficir'a edz'in'o est'as tut'e ali'a afer'o, sed mi'n vi ne hav'as la rajt'o'n verg'i, tre mal'proksim'e est'as ĝis tio ... Jen ankoraŭ! Vid'u, kia li est'as! Mi pag'os, mi pag'os la mon'o'n, sed nun mi ne hav'as. Ĝust'e tial mi tie ĉi sid'as, ke mi eĉ kopek'o'n ne hav'as.

Urb'estr'o,

al si mem.

Ho, rafin'it'a pec'o! Jen, kie'n li ĵet'is! Kia'n nebul'o'n li el'las'is! Orient'iĝ'u, kiu vol'as! Oni ne sci'as eĉ de kia flank'o al'ir'i. Nu, sed mi jam prov'os, kiel ajn ĝi ir'os! Kio est'os, tio est'os, mi prov'os traf'e-mal'traf'e. (Laŭt'e.) Se vi efektiv'e hav'as mank'o'n de mon'o aŭ de io ali'a, mi est'as pret'a serv'i tuj. Mi'a dev'o est'as help'i la tra'vetur'ant'o'j'n.

Ĥlestakov. —

Don'u, don'u al mi prunt'e! Mi tuj kvit'iĝ'os kun la mastr'o de la restoraci'o. Mi bezon'us nur ĉirkaŭ du'cent rubl'o'j'n, aŭ pov'us est'i, eĉ mal'pli.

Urb'estr'o,

don'ant'e al li paper'et'o'j'n.

Ĝust'e du'cent rubl'o'j, vi eĉ ne bezon'as kalkul'i.

Ĥlestakov,

pren'ant'e la mon'o'n.

Mi humil'e vi'n dank'as. Mi tuj send'os ĝi'n al vi el la vilaĝ'o... Mi ĉio'n far'as subit'e ... Mi vid'as, vi est'as nobl'a hom'o. Nun est'as ali'a afer'o.

Urb'estr'o,

al si mem.

Nu, dank’ al Di'o! la mon'o'n li pren'is. Ŝajn'as al mi, ke la afer'o nun ir'os en ord'o. Kaj mi lert'e, anstataŭ du'cent rubl'o'j, en'ŝov'is al li kvar'cent.

Ĥlestakov. —

He, Osip! (Osip en'ir'as.) Vok'u ĉi tie'n la restoraci'a'n serv'ant'o'n. (Al la urb'estr'o kaj Dobĉinskij.) Sed kial do vi star'as? Est'u afabl'a'j, sid'iĝ'u. (Al Dobĉinskij.) Sid'iĝ'u, mi humil'e vi'n pet'as.

Urb'estr'o. —

Ne mal'help'as, ni ankaŭ tiel pov'as star'i.

Ĥlestakov. —

Est'u afabl'a'j, sid'iĝ'u. Mi vid'as nun perfekt'e la sen'kaŝ'ec'o'n de vi'a karakter'o kaj vi'a'n bon'kor'ec'o'n; kaj antaŭ'e, mi konfes'as, mi jam pens'is, ke vi ven'is por mi'n... (Al Dobĉinskij.) Sid'iĝ'u! (La urb'estr'o kaj Dobĉinskij sid'iĝ'as. Bobĉinskij en'rigard'as tra la pord'o kaj sub'aŭskult'as.)

Urb'estr'o,

al si mem.

Oni dev'as est'i pli kuraĝ'a. Li vol'as, ke oni vid'u en li inkognit'o'n. Bon'e, ni ankaŭ ŝajn'ig'u ni'n mal'saĝ'a'j: ni ŝajn'ig'u, kvazaŭ ni tut'e ne sci'as, kia hom'o li est'as. (Laŭt'e.) Ni, promen'ant'e pro ofic'a'j afer'o'j jen kun Pjotr Ivanoviĉ Dobĉinskij, ĉi tie'a bien'hav'ant'o, en'ir'is intenc'e en la hotel'o'n, por rigard'i, ĉu la tra'vetur'ant'o'j est'as bon'e zorg'at'a'j, ĉar mi est'as ne tia, kiel ali'a urb'estr'o, kiu'n neni'o interes'as; sed mi, krom la ofic'a dev'o, ankoraŭ pro krist'an'a hom'am'o vol'as, ke al ĉiu mort'em'ul'o est'u far'at'a bon'a akcept'o, — kaj jen, kvazaŭ rekompenc'e, la okaz'o al'port'is al mi tia'n agrabl'a'n kon'at'iĝ'o'n.

Ĥlestakov. —

Mi mem ankaŭ est'as tre ĝoj'a. Sen vi mi konfes'as, mi long'e tie ĉi sid'us: mi tut'e ne sci'is, per kio pag'i.

Urb'estr'o,

al si mem.

Jes, rakont'u! ne sci'is, per kio pag'i! (Laŭt'e.) Ĉu mi pov'as kuraĝ'i demand'i vi'n: kie'n kaj al kia'j lok'o'j vi hav'as la afabl'ec'o'n vetur'i?

Ĥlestakov. —

Mi vetur'as en la Saratovan guberni'o'n, en mi'a'n propr'a'n vilaĝ'o'n.

Urb'estr'o,

al si mem, kun vizaĝ'o ironi'a.

En la Saratovan guberni'o'n! Ha! Kaj li eĉ ne ruĝ'iĝ'as! Ho, kun li oni dev'as est'i si'n'gard'a! (Laŭt'e.) Bon'a'n afer'o'n vi afabl'e entrepren'is. Jen ekzempl'e koncern'e la voj'o'n: oni dir'as, de unu flank'o, ke ekzist'as mal'agrabl'aĵ'o'j pro ne'akurat'a ricev'ad'o de ĉeval'o'j, kaj tamen de la du'a flank'o oni hav'as ja amuz'o'n por la saĝ'o. Vi ja, mi pens'as, vetur'as pli pro propr'a plezur'o?

Ĥlestakov. —

Ne, la patr'o mi'n postul'as. La mal'jun'ul'o ek'koler'is, ke mi ĝis nun neni'o'n ating'is per mi'a serv'ad'o en Peterburgo. Li pens'as, ke jen apenaŭ vi al'vetur'is, oni tuj don'as al vi la Vladimir'a'n orden'o'n en la buton'tru'o'n. Ne, mi send'us li'n mem puŝ'iĝ'ad'i en la kancelari'o.

Urb'estr'o,

al si mem.

Mi pet'as rigard'i, kia'j'n kugl'o'j'n li fand'as! Eĉ la mal'jun'a'n patr'o'n al'tren'is! (Laŭt'e.) Kaj por long'a temp'o vi afabl'e vetur'as!

Ĥlestakov. —

Ver'e, mi ne sci'as. Mi'a patr'o, la mal'jun'a ted'ul'o, est'as ja obstin'a kaj mal'saĝ'a, kiel trab'o. Mi rekt'e dir'os al li: kiel vi vol'as, sed mi ne pov'as viv'i sen Peterburgo. Kial do, efektiv'e, mi dev'as pere'ig'i mi'a'n viv'o'n kun kamp'ul'o'j? Nun la bezon'o'j est'as ali'a'j; mi'a anim'o avid'as kler'ec'o'n.

Urb'estr'o,

al si mem.

Brav'eg'e li lig'is la faden'o'n! Mensog'as, mensog'as — kaj neni'e ĝi ŝir'iĝ'as! Kaj ja tia sen'ekster'aĵ'a, mal'alt'a, ŝajn'as, ke per la ung'o oni pov'us li'n dis'prem'i. Tamen atend'u! Vi el'babil'os. Mi jam dev'ig'os vi'n rakont'i pli mult'e! (Laŭt'e.) Tut'e just'e vi afabl'e dir'is: Kio'n oni pov'as far'i en dezert'a lok'o? Jen ekzempl'e ĉi tie: vi eĉ en la nokt'o ne dorm'as, vi klopod'as pro la patr'uj'o, ŝpar'as neni'a'n labor'o'n, kaj rekompenc'o — kiu sci'as, ĉu ĝi, iam ven'os. (Ĉirkaŭ'rigard'as per la okul'o la ĉambr'o'n.) Ŝajn'as al mi, ke tiu ĉi ĉambr'o est'as iom mal'sek'a?

Ĥlestakov. —

Abomen'a ĉambr'o, kaj cim'o'j tia'j, kia'j'n mi neni'e vid'is: ili mord'as kiel hund'o'j.

Urb'estr'o. —

Nu, rigard'u, tia kler'a gast'o, kaj li sufer'as de kiu? de i'a'j sen'taŭg'a'j cim'o'j, kiu'j eĉ nask'iĝ'i en la mond'o'n ne dev'us! Ŝajn'as al mi, ke est'as eĉ mal'lum'e en tiu ĉi ĉambr'o?

Ĥlestakov. —

Jes, tut'e mal'lum'e. La mastr'o far'is al si la kutim'o'n ne don'i kandel'o'j'n. Ia'foj'e oni vol'as i'o'n far'i, iom leg'i, aŭ ven'as la fantazi'o i'o'n verk'i — mi ne pov'as: est'as mal'lum'e, mal'lum'e.

Urb'estr'o. —

Ĉu mi dev'as kuraĝ'i vi'n pet'i ... sed ne, mi ne est'as ind'a.

Ĥlestakov. —

Kio'n do?

Urb'estr'o. —

Ne, ne! mi ne est'as ind'a, ne ind'a!

Ĥlestakov. —

Sed kio'n do?

Urb'estr'o. —

Mi kuraĝ'us ... Ĉe mi en la dom'o est'as por vi bel'a ĉambr'o, lum'a, trankvil'a ... Sed ne, mi sent'as mem, ĝi est'us jam tro grand'a honor'o ... Ne koler'u — per Di'o, nur pro simpl'ec'o de mi'a kor'o mi tio'n ĉi propon'is.

Ĥlestakov. —

Kontraŭ'e, mi konsent'as, mi akcept'as kun plezur'o. Al mi est'as mult'e pli agrabl'e en privat'a dom'o, ol en tiu ĉi drink'ej'o.

Urb'estr'o. —

Kaj mi, ha kiel mi est'os ĝoj'a! Kaj kiel fort'e nun ĝoj'iĝ'os mi'a edz'in'o! Mi jam hav'as tia'n karakter'o'n: gast'am'ec'o de la plej fru'a infan'ec'o, precip'e se la gast'o est'as kler'a hom'o. Ne pens'u, ke mi ebl'e dir'as tio'n ĉi pro flat'ad'o; ne, mi hav'as tiu'n ĉi mal'virt'o'n, mi esprim'as mi'n el la profund'ec'o de mi'a kor'o.

Ĥlestakov. —

Mi humil'e vi'n dank'as. Mi mem ankaŭ — mi ne am'as hom'o'j'n du'vizaĝ'a'j'n. Al mi tre plaĉ'as vi'a sen'kaŝ'ec'o kaj bon'kor'ec'o, kaj mi, mi konfes'as, neni'o'n pli postul'us, krom ke oni montr'u al mi si'n'don'ec'o'n kaj estim'o'n, estim'o'n kaj si'n'don'ec'o'n.

Scen'o IX.

La Sam'a'j kaj la restoraci'a Serv'ant'o, akompan'at'a de OSIP. Bobĉinskij en'rigard'as tra la pord'o.

Serv'ant'o. —

Sinjor'o mi'n vok'is?

Ĥlestakov. —

Jes; don'u la kalkul'o'n.

Serv'ant'o. —

Mi jam antaŭ ne'long'e don'is al vi la du'a'n kalkul'o'n.

Ĥlestakov. —

Mi jam ne memor'as vi'a'j'n mal'saĝ'a'j'n kalkul'o'j'n. Dir'u, kiom tie est'as?

Serv'ant'o. —

La unu'a'n tag'o'n vi afabl'e postul'is tag'manĝ'o'n, la du'a'n tag'o'n vi manĝ'et'is nur salm'o'n kaj post'e vi ĉio'n pren'ad'is jam kredit'e.

Ĥlestakov. —

Mal'saĝ'ul'o! ankoraŭ komenc'is el'kalkul'ad'i. Sum'e kiom mi ŝuld'as?

Urb'estr'o. —

Sed vi hav'u la bon'ec'o'n ne zorg'i, li atend'os. (Al la serv'ant'o.) For, kanajl'o, oni send'os al vi.

Ĥlestakov. —

Efektiv'e, tio ĉi ankaŭ est'as ver'a. (Kaŝ'as la mon'o'n. La serv'ant'o for'ir'as. Tra la pord'o en'rigard'as Bobĉinskij.)

Scen'o X.

Urb'estr'o, ĤLESTAKOV, DOBĈINSKIJ, post'e BOBĈINSKIJ.

Urb'estr'o. —

Ĉu vi ne dezir'os tra'rigard'i nun kelk'a'j'n instituci'o'j'n en ni'a urb'o, nom'e la filantropi'a'j'n kaj ali'a'j'n?

Ĥlestakov. —

Kaj kio tie est'as?

Urb'estr'o. —

Nu, simpl'e, rigard'u, kia ĉe ni est'as la ir'ad'o de la afer'o'j ... Kia ord'o ...

Ĥlestakov. —

Kun grand'a plezur'o, mi est'as pret'a. (Bobĉinskij en'met'as la kap'o'n tra la pord'o.)

Urb'estr'o. —

Ankaŭ, se est'as vi'a dezir'o, de tie en la distrikt'a'n lern'ej'o'n, rigard'i la ord'o'n, en kiu ĉe ni est'as instru'at'a'j la scienc'o'j.

Ĥlestakov. —

Mi konsent'as, mi konsent'as.

Urb'estr'o. —

Post'e, se vi dezir'as, vi vizit'os la pun'labor'ej'o'n kaj la urb'a'j'n mal'liber'ej'o'j'n — vi rigard'os, kiel ĉe ni oni ten'as la krim'ul'o'j'n.

Ĥlestakov. —

Sed por kio do la mal'liber'ej'o'j'n? Jam pli bon'e ni rigard'os la instituci'o'j'n filantropi'a'j'n.

Urb'estr'o. —

Kiel vi dezir'as. Kiel vi intenc'as, ĉu en vi'a kaleŝ'o aŭ kun'e kun mi en droŝk'o?

Ĥlestakov. —

Nu, mi prefer'as vetur'i kun vi en droŝk'o.

Urb'estr'o,

al Dobĉinskij.

Nu, Pjotr Ivanoviĉ, por vi nun ne est'as lok'o.

Dobĉinskij. —

Ne mal'help'as. Mi ir'os simpl'e.

Urb'estr'o,

mal'laŭt'e al Dobĉinskij.

Aŭd'u: vi ek'kur'u, sed rapid'e, per ĉiu'j fort'o'j, kaj for'port'u du skrib'et'o'j'n: unu — en la kaduk'ul'ej'o'n, al Zemlanika, kaj la du'a'n — al mi'a edz'in'o. (Al Ĥlestakov.) Ĉu mi pov'as kuraĝ'i pet'i vi'a'n permes'o'n skrib'i ĉe vi'a al'est'o lini'et'o'n al mi'a edz'in'o, ke ŝi prepar'iĝ'u al akcept'o de la estim'ind'a gast'o?

Ĥlestakov. —

Sed por kio? ... Ceter'e, tie ĉi est'as ink'o, nur paper'o'n ... mi ne sci'as ... Ebl'e sur tiu ĉi kalkul'o?

Urb'estr'o. —

Mi tie ĉi skrib'os (Li skrib'as kaj sam'temp'e parol'as al si mem.) Nu, ni rigard'u, kiel ir'os la afer'o post la “friŝtiko” kaj post la botel'o-ventr'ul'o! Ni hav'as guberni'a'n madejr'o'n: ĝi ne impon'as per ekster'aĵ'o, sed eĉ elefant'o'n ĝi renvers'os. Mi vol'us nur ek'sci'i, kio li est'as, kaj en kia mezur'o oni dev'as li'n tim'i. (Fin'int'e la skrib'ad'o'n, li don'as la paper'o'n al Dobĉinskij, kiu ir'as al la pord'o, sed en tiu ĉi minut'o la pord'o debat'iĝ'as kaj Bobĉinskij, kiu sub'aŭskult'ad'is post ĝi, flug'as kun'e kun ĝi sur la scen'ej'o'n. Ĉiu'j ek'kri'as. Bobĉinskij si'n lev'as.)

Ĥlestakov. —

Ha, ĉu vi ne kontuz'iĝ'is ie?

Bobĉinskij. —

Neni'o, neni'o, tut'e sen ia kontuz'o, nur sur la naz'o mal'grand'a bat'aĵ'o! Mi kur'os al Ĥristian Ivanoviĉ: li hav'as tia'n plastr'o'n, ĉio tuj pas'os.

Urb'estr'o,

far'ant'e riproĉ'a'n sign'o'n al Bobĉinskij, dir'as al Ĥlestakov, invit'ant'e li'n ir'i.

Neni'o grav'a, sinjor'o. Mi pet'as vi'n humil'e, hav'u la bon'ec'o'n! Kaj al vi'a serv'ant'o mi dir'os, ke li transport'u la valiz'o'n. (Al Osip.) Mi'a bon'a, vi transport'u ĉio'n al mi, al la urb'estr'o — ĉiu al vi montr'os. Mi pet'as humil'e! (Las'as antaŭ'e'n'ir'i Ĥlestakovon kaj sekv'as post li, sed, re'turn'iĝ'int'e, dir'as riproĉ'e al Bobĉinskij.) Ha, bon'a vi est'as! Vi ne pov'is trov'i ali'a'n lok'o'n por fal'i! Kaj etend'iĝ'is, kiel la diabl'o sci'as kio. (For'ir'as; post li ir'as Bobĉinskij. La kurten'o fal'as.)

Akt'o Tri'a

La ĉambr'o de la unu'a akt'o.

Scen'o I.

ANNA ANDREJEVNA, MARJA ANTONOVNA star'as ĉe la fenestr'o en sam'a'j pozici'o'j.

Anna Andrejevna. —

Nu, jen ni jam tut'a'n hor'o'n atend'as ... Kaj en ĉio vi est'as kulp'a kun vi'a mal'saĝ'a ornam'iĝ'ad'o: jam tut'e vest'it'a, tamen ne! Ŝi dev'as ankoraŭ fos'ad'i ... Mi ne dev'us ŝi'n tut'e aŭskult'i. Kia ĉagren'o! Kvazaŭ intenc'e neni'u si'n montr'as! Kvazaŭ ĉiu'j for'mort'is!

Marja Antonovna. —

Sed mi pet'as vi'n, pa'nj'o, post du minut'o'j ni ĉio'n ek'sci'os. Baldaŭ jam Avdotja dev'as ven'i. (Atent'e rigard'as tra la fenestr'o kaj ek'kri'as.) Ha, pa'nj'o, pa'nj'o! iu ir'as, jen en la fin'o de la strat'o.

Anna Andrejevna. —

Kie ir'as? Vi ĉiam hav'as i'a'j'n fantazi'o'j'n. Nu jes, iu ir'as. Kiu do ir'as? De mal'grand'a kresk'o ... en frak'o ... Kiu do li est'as? Ha? Tamen kia ĉagren'o! Kiu do li pov'as est'i?

Marja Antonovna. —

Ĝi est'as? Dobĉinskij, pa'nj'o!

Anna Andrejevna. —

Kia Dobĉinskij! Vi ĉiam subit'e imag'as al vi i'o'n ... Tut'e ne Dobĉinskij. (Sving'as per la naz'o'tuk'o.) He, vi, ven'u ĉi tie'n! pli rapid'e!

Marja Antonovna. —

Kred'u al mi, pa'nj'o, ĝi est'as Dobĉinskij.

Anna Andrejevna. —

Nu jen, intenc'e, nur por disput'i. Mi dir'as al vi, ke ne Dobĉinskij.

Marja Antonovna. —

Nu kio, nu kio, pa'nj'o? Vi vid'as, ke Dobĉinskij.

Anna Andrejevna. —

Nu jes, Dobĉinskij, nun mi vid'as — pro kio do vi disput'as? (Kri'as tra la fenestr'o.) Pli rapid'e, pli rapid'e! Vi ir'as mal'rapid'e. Nu kio, kie ili est'as? Ha? Sed parol'u do de tie, tut'e egal'e. Kio? Tre sever'a? Ha? Kaj mi'a edz'o? la edz'o? (Iom for'ir'ant'e de la fenestr'o, kun ĉagren'o.) Tiel mal'saĝ'a: antaŭ ol li en'ir'as en la ĉambr'o'n, li neni'o'n rakont'as.

Scen'o II.

La Sam'a'j kaj DOBĈINSKIJ.

Anna Andrejevna. —

Nu, dir'u, mi vi'n pet'as: nu, ĉu vi ne hont'as? Vi'n sol'a'n mi fid'is, kiel honest'a'n hom'o'n: ĉiu'j subit'e el'kur'is, kaj vi ankaŭ kur'is post ili! kaj jen mi de neni'u ĝis nun pov'as ricev'i i'a'n klar'ig'o'n! ĉu vi ne hont'as? Mi bapt'is ĉe vi vi'a'n Johaĉjon kaj Elinjon, kaj vi — jen kiel vi ag'as kun mi.

Dobĉinskij. —

Per Di'o, mi'a bapt'an'in'o, mi tiel kur'is, por esprim'i al vi mi'a'n respekt'o'n, ke mi ne pov'as re'trov'i la spir'o'n. Mi'a'n respekt'o'n al vi, Marja Antonovna!

Marja Antonovna. —

Bon'a'n tag'o'n, Pjotr Ivanoviĉ!

Anna Andrejevna. —

Nu, kio? Nu, rakont'u: kio kaj kiel tie est'as?

Dobĉinskij. —

Anton Antonoviĉ al'send'is al vi skrib'et'o'n.

Anna Andrejevna. —

Nu, sed kiu li est'as? general'o?

Dobĉinskij. —

Ne, ne general'o, sed ne mal'pli valor'as ol general'o; tia kler'ec'o kaj grav'a'j manier'o'j.

Anna Andrejevna. —

Ha, sekv'e li est'as tiu sam'a, pri kiu oni skrib'is al mi'a edz'o?

Dobĉinskij. —

Tut'e tiu sam'a. Mi la unu'a ĝi'n mal'kovr'is kun'e kun Pjotr Ivanoviĉ.

Anna Andrejevna. —

Nu rakont'u: kio kaj kiel?

Dobĉinskij. —

Jes, dank’ al Di'o, ĉio est'as en bon'a ord'o. Komenc'e li akcept'is Anton'o'n Antonoviĉon iom sever'e, jes; li koler'is, li dir'is, ke en la hotel'o ĉio est'as mal'bon'a, ke li al li ne vetur'os, ke li ne vol'as sid'i por li en mal'liber'ej'o; sed post'e, kiam li ek'sci'is la sen'kulp'ec'o'n de Anton Antonoviĉ kaj kiam li iom pli detal'e parol'is kun li, li tuj ŝanĝ'is si'a'j'n pens'o'j'n, kaj, dank’ al Di'o, ĉio ek'ir'is bon'e. Ili nun vetur'as tra'rigard'i la filantropi'a'j'n instituci'o'j'n ... Kaj antaŭ'e, mi konfes'as, Anton Antonoviĉ jam pens'is, ĉu ne est'is ia sekret'a denunc'o; mi ankaŭ iom fal'is en tim'o'n.

Anna Andrejevna. —

Sed vi kial bezon'as tim'i? Vi ja ne serv'as.

Dobĉinskij. —

Sed ial tiel, vi sci'as, kiam grand'sinjor'o parol'as, oni sent'as tim'o'n.

Anna Andrejevna. —

Nu kio do ... Ĝi tamen ĉio est'as sen'senc'aĵ'o. Rakont'u: kia li est'as? Ĉu li est'as mal'jun'a aŭ jun'a?

Dobĉinskij. —

Jun'a, jun'a hom'o, de ĉirkaŭ du'dek-tri jar'o'j; kaj li parol'as tut'e kiel mal'jun'ul'o. “Bon'e, — li dir'as, — mi vetur'os tie'n, mi vetur'os ankaŭ tie'n ...” (Sving'as per la man'o'j.) Tiel bel'a ĝi ĉio est'as. “Mi, — li dir'as, — am'as iom skrib'i, ankaŭ iom leg'i; sed mal'help'as, ke en la ĉambr'o, — li dir'as, — est'as iom mal'lum'e.”

Anna Andrejevna. —

Kaj li'a ekster'aĵ'o kia est'as? Ĉu li est'as blond'ul'o aŭ brun'ul'o?

Dobĉinskij. —

Ne, pli kaŝtan'har'a, kaj la okul'o'j est'as tiel viv'a'j kiel best'et'o'j, tiel ke ili eĉ tut'e vi'n konfuz'as.

Anna Andrejevna. —

Kio'n li tie skrib'as al mi per la paper'et'o? (Leg'as.) “Mi rapid'as vi'n sci'ig'i, mi'a kor'o, ke mi'a stat'o est'is tre mal'ĝoj'a; tamen fid'ant'e la kompat'em'ec'o'n de Di'o, ... por du sal'it'a'j kukum'o'j apart'e kaj du'on'porci'o da kaviar'o unu rubl'o du'dek-kvin kopek'o'j ...” (Halt'as.) Mi neni'o'n kompren'as: kia'n rilat'o'n hav'as tie ĉi la sal'it'a'j kukum'o'j kaj la kaviar'o?

Dobĉinskij. —

Ha, vid'u, Anton Antonoviĉ skrib'is sur uz'it'a paper'o, por ne perd'i temp'o'n: tie est'as skrib'it'a ia kalkul'o.

Anna Andrejevna. —

Ha, jes, efektiv'e. (Leg'as plu.) “Tamen fid'ant'e la kompat'em'ec'o'n de Di'o, ŝajn'as, ke ĉio hav'os bon'a'n fin'o'n. Pret'ig'u rapid'e ĉambr'o'n por la grav'a gast'o, tiu'n, kiu est'as tapet'it'a per flav'a'j paper'et'o'j; al'don'i al la tag'manĝ'o vi ne bezon'as, ĉar ni manĝ'et'os en la kaduk'ul'ej'o, ĉe Artemij Filippoviĉ, nur da vin'o met'u pli mult'e; dir'u al la komerc'ist'o Abdulin, ke li al'send'u vin'o'n la plej bon'a'n, ali'e mi renvers'os li'a'n tut'a'n kel'o'n. Kis'ant'e, kor'o mi'a, vi'a'n man'et'o'n, mi rest'as vi'a Anton Skvoznik-Dmuĥanovskij ...” Ha, mi'a Di'o! Oni tamen dev'as tio'n ĉi far'i pli rapid'e! He, kiu tie est'as? Miŝka!

Dobĉinskij,

kur'as kaj kri'as tra la pord'o.

Miŝka! Miŝka! Miŝka! (Miŝka en'ir'as.)

Anna Andrejevna. —

Aŭd'u: kur'u al la komerc'ist'o Abdulin ... atend'u, mi don'os al vi skrib'et'o'n. (Sid'iĝ'as al la tabl'o, skrib'as not'o'n kaj dum'e parol'as.) Tiu'n ĉi skrib'o'n vi for'don'u al la vetur'ig'ist'o Sidor, ke li kur'u kun ĝi al la komerc'ist'o Abdulin kaj li al'port'u de tie vin'o'n. Kaj vi mem ir'u, tuj ord'ig'u bon'e tiu'n ĉambr'o'n por la gast'o. Tie'n met'u lit'o'n, lav'uj'o'n kaj tiel plu.

Dobĉinskij. —

Nu, Anna Andrejevna, mi kur'os nun pli rapid'e rigard'i, kiel ili tie far'as tra'rigard'o'n.

Anna Andrejevna. —

Ir'u, ir'u! mi vi'n ne ten'as.

Scen'o III

ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Anna Andrejevna. —

Nu, Manj'o, ni dev'as nun okup'i ni'n per la tualet'o. Li est'as ĉef'urb'a subjekt'o. Di'o gard'u, ke li i'o'n ne mok'u. Por vi est'as plej konven'e sur'met'i vi'a'n blu'a'n vest'o'n kun la mal'grand'a'j falbal'o'j.

Marja Antonovna. —

Fi, pa'nj'o, la blu'a! Ĝi tut'e al mi ne plaĉ'as; kaj fraŭl'in'o Ljapkin-Tjapkin port'as blu'a'n, kaj la fil'in'o de Zemlanika ankaŭ port'as blu'a'n. Ne, pli bon'e mi met'os la flor'kolor'a'n.

Anna Andrejevna. —

La flor'kolor'a'n! ... Est'as cert'e, ke vi dir'as nur por far'i spit'e. Ĝi est'os por vi mult'e pli bon'a, ĉar mi vol'as sur'met'i la pajl'o'kolor'a'n; mi tre am'us la pajl'o'kolor'a'n.

Marja Antonovna. —

Ha, pa'nj'o, por vi pajl'o'kolor'a ne est'as al'konven'a!

Anna Andrejevna. —

Por mi pajl'o'kolor'a ne est'as al'konven'a?

Marja Antonovna. —

Ne est'as; mi vet'as, kio'n vi vol'as, ke ne est'as: por tio est'as neces'e, ke la okul'o'j est'u tut'e mal'lum'a'j.

Anna Andrejevna. —

Jen bon'e! kaj ĉu mi'a'j okul'o'j ne est'as mal'lum'a'j? plej mal'lum'a'j ili est'as. Kia'n sen'senc'aĵ'o'n ŝi parol'as! Kiel do ili est'as ne mal'lum'a'j, se mi sort'o'diven'as por mi ĉiam per tref'a dam'o?

Marja Antonovna. —

Ha, pa'nj'o, vi est'as pli ĝust'e ker'a dam'o.

Anna Andrejevna. —

Absurd'o, plen'a absurd'o! Mi neniam est'is ker'a dam'o. (Rapid'e for'ir'as kun'e kun Marja Antonovna kaj parol'as post la scen'ej'o.) Kio'n ŝi subit'e imag'as! ker'a dam'o! Di'o sci'as, kio! (Post ili'a for'ir'o mal'ferm'iĝ'as la pord'o kaj Miŝka en'ĵet'as tra ĝi bala'aĵ'o'n. El ali'a pord'o en'ir'as Osip kun valiz'o sur la kap'o.)

Scen'o Iv.

MIŜKA kaj OSIP.

Osip. —

Kio'n mi dev'as port'i?

Miŝka. —

Ĉi tie'n, onkl'et'o, ĉi tie'n.

Osip, —

Atend'u, las'u mi'n antaŭ'e iom ripoz'i. Ho ve, mal'facil'a viv'o! Kiam la ventr'o est'as mal'plen'a, tiam ĉia port'aĵ'o ŝajn'as pez'a.

Miŝka. —

Kio, onkl'et'o, dir'u: ĉu la general'o baldaŭ ven'os?

Osip. —

Kia general'o?

Miŝka. —

Nu, vi'a sinjor'o.

Osip. —

La sinjor'o? sed kia general'o li est'as?

Miŝka. —

Ĉu ne general'o?

Osip. —

General'o, sed de la ali'a flank'o.

Miŝka. —

Kio do? ĉu ĝi est'as pli aŭ mal'pli ol efektiv'a general'o?

Osip. —

Pli.

Miŝka. —

Ha, vid'u! ne sen'kaŭz'e oni far'is ĉe ni tia'n tumult'o'n.

Osip. —

Aŭd'u, mi'a kar'a: mi vid'as, ke vi est'as lert'a knab'o, — pret'ig'u do tie i'o'n por manĝ'i!

Miŝka. —

Por vi, onkl'et'o, ankoraŭ neni'o est'as pret'a. Simpl'a'n manĝ'o'n vi ja ne manĝ'os, sed jen kiam vi'a sinjor'o sid'iĝ'os al la tabl'o, tiam oni ankaŭ por vi don'os tiu'n sam'a'n manĝ'o'n.

Osip. —

Nu, kaj de simpl'a'j manĝ'o'j kio'n vi hav'as?

Miŝka. —

Brasik'aĵ'o'n, kaĉ'o'n kaj kuk'o'j'n.

Osip. —

Don'u ili'n, la brasik'aĵ'o'n, kaĉ'o'n kaj kuk'o'j'n! Ne mal'help'as, ni ĉio'n manĝ'os. Nu, ni port'u la valiz'o'n! Dir'u, ĉu tie ali'a el'ir'o ekzist'as?

Miŝka. —

Ekzist'as. (Ambaŭ port'as la valiz'o'n en la flank'a'n ĉambr'o'n.)

Scen'o V.

Polic'an'o'j mal'ferm'as la ambaŭ du'on'o'j'n de la pord'o.

En'ir'as ĤLESTAKOV; post li la Urb'estr'o, post'e la Kurator'o De Kaduk'ul'ej'o'j, Inspektor'o De Lern'ej'o'j, DOBĈINSKIJ, kaj BOBĈINSKIJ, kun plastr'o sur la naz'o. La urb'estr'o montr'as al la polic'an'o'j paper'et'o'n sur la plank'o; ili kur'as kaj lev'as ĝi'n, rapid'em'e puŝ'ant'e unu ali'a'n.

Ĥlestakov. —

Bon'a'j instituci'o'j. Al mi plaĉ'as, ke ĉe vi oni montr'as al la tra'vetur'ant'o'j ĉio'n en la urb'o. En ali'a'j urb'o'j oni neni'o'n al mi montr'is.

Urb'estr'o. —

En ali'a'j urb'o'j, mi kuraĝ'as raport'i al vi, la urb'estr'o'j kaj ofic'ist'o'j zorg'as pli pri si'a propr'a util'o, por tiel dir'i; kaj ĉi tie, ni pov'as dir'i, ne ekzist'as ali'a cel'ad'o krom tio, ke per bon'ord'o kaj zorg'em'ec'o ni merit'u la atent'o'n de la supr'a estr'ar'o.

Ĥlestakov. —

La maten'manĝ'o est'is tre bon'a; mi manĝ'is sat'eg'e. Ĉu ĉiu'tag'e vi hav'as tia'n maten'manĝ'o'n?

Urb'estr'o. —

Intenc'e por tia agrabl'a gast'o.

Ĥlestakov. —

Mi am'as bon'e manĝ'i. Oni ja por tio viv'as, ke oni de'ŝir'u por si la flor'o'j'n de la plezur'o. Kia est'is la nom'o de tiu fiŝ'o?

Artemij Filippoviĉ,

al'kur'ant'e.

Laberdan'o, sinjor'o.

Ĥlestakov. —

Tre bon'gust'a. Kie do ni maten'manĝ'is? Ŝajn'as al mi, ke en la mal'san'ul'ej'o?

Artemij Filippoviĉ. —

Tut'e ver'e, en la kaduk'ul'ej'o.

Ĥlestakov. —

Mi memor'as, mi memor'as, tie star'is lit'o'j. Kaj la mal'san'ul'o'j san'iĝ'is? Ŝajn'as al mi, ke est'as tie ne mult'e da ili.

Artemij Filippoviĉ. —

Rest'as ĉirkaŭ dek person'o'j, ne pli; la ceter'a'j ĉiu'j san'iĝ'is. Est'as jam tiel aranĝ'it'e, tia ord'o. De tiu temp'o, kiam mi far'iĝ'is estr'o, — ĝi ebl'e ŝajn'os al vi eĉ ne'kred'ebl'a, — ĉiu'j san'iĝ'as kiel muŝ'o'j. Apenaŭ la mal'san'ul'o en'ir'is en la mal'san'ul'ej'o'n, li est'as jam san'a; kaj ne tiom dank’ al medikament'o'j, kiom dank’ al honest'ec'o kaj ord'o.

Urb'estr'o. —

Kiel ajn kap'romp'a'j est'as, mi kuraĝ'as raport'i, la dev'o'j de urb'estr'o! Tiom da divers'a'j klopod'o'j sol'e pri la pur'ec'o, ripar'ad'o, re'bon'ig'ad'o ... Per unu vort'o, la plej saĝ'a hom'o est'us en grand'a embaras'o, — sed, dank’ al Di'o, ĉio ir'as en bon'a ord'o. Ali'a urb'estr'o, kompren'ebl'e, zorg'us pri si'a'j profit'o'j; sed kred'u al mi, eĉ kiam mi kuŝ'iĝ'as dorm'i, mi ĉiam pens'as: Di'o, mi'a Sinjor'o, kiel aranĝ'i tia'manier'e, ke la estr'ar'o vid'u mi'a'n fervor'o'n kaj est'u kontent'a? ... Ĉu ĝi rekompenc'os aŭ ne, — tio ĉi kompren'ebl'e de'pend'as de ĝi'a vol'o, sed mi almenaŭ est'os trankvil'a en mi'a kor'o. Kiam en la urb'o ĉio est'as en ord'o, la strat'o'j est'as bala'it'a'j, la arest'it'o'j est'as bon'e zorg'at'a'j, da ebri'ul'o'j est'as mal'mult'e ... kio'n do mi pli bezon'as? Per Di'o, eĉ honor'o'j'n neni'a'j'n mi vol'as. Kompren'ebl'e, ili est'as al'log'a'j sed en kompar'o kun virt'o ĉio est'as polv'o kaj vant'aĵ'o.

Artemij Filippoviĉ,

al si mem.

Vid'u la sen'taŭg'ul'o'n, kiel elokvent'e li pentr'as! Don'is ja al li Di'o tia'n talent'o'n!

Ĥlestakov. —

Ĝi est'as ver'a. Mi konfes'as, mi mem am'as ia'foj'e filozofi'i: ia'foj'e per proz'o, kaj ali'a'n foj'o'n eĉ vers'et'o'j el'salt'as.

Bobĉinskij,

al Dobĉinskij.

Ĝust'e, tut'e ĝust'e, Pjotr Ivanoviĉ! Tia'j rimark'o'j ... oni vid'as, ke li lern'is divers'a'j'n scienc'o'j'n.

Ĥlestakov. —

Dir'u, mi pet'as, ĉu ne ekzist'as ĉe vi i'a'j amuz'o'j, societ'o'j, kie oni pov'us ekzempl'e iom lud'i kart'o'j'n?

Urb'estr'o,

al si mem.

Ehe, mi sci'as, mi'a kar'a, kie'n vi cel'as! (Laŭt'e.) Di'o ni'n gard'u! Tie ĉi oni eĉ ne kon'as la nom'o'n de tia'j societ'o'j. Mi kart'o'j'n neniam pren'is eĉ en la man'o'j'n; mi eĉ ne sci'as, kiel oni lud'as tiu'j'n kart'o'j'n. Mi neniam pov'is rigard'i ili'n trankvil'anim'e, kaj se okaz'as al mi ek'vid'i ekzempl'e i'a'n karo'a'n reĝ'o'n aŭ i'o'n simil'a'n, tiam atak'as mi'n tia abomen'o, ke mi simpl'e kraĉ'as. Unu foj'o'n iel okaz'is, ke amuz'ant'e infan'o'j'n, mi far'is dom'et'o'j'n el kart'o'j, — post'e la tut'a'n nokt'o'n mi sonĝ'is pri ili, la mal'ben'it'a'j. Ni las'u ili'n! Kiel est'as ebl'e tiel kar'a'n temp'o'n perd'i por ili?

Luka Lukiĉ,

al si mem.

Kaj de mi li, mal'nobl'ul'o, el'poent'is hieraŭ cent rubl'o'j'n.

Urb'estr'o. —

Ni prefer'as uz'i tiu'n temp'o'n por util'o de la regn'o.

Ĥlestakov. —

Nu, ne, vi tamen sen'kaŭz'e ... Ĉio de'pend'as de la flank'o, de kiu oni rigard'as la afer'o'j'n. Se vi ekzempl'e far'as ĉes'o'n tiam, kiam oni dev'as fleks'i de tri angul'o'j ... nu, tiam, kompren'ebl'e ... Ne, ne dir'u; ia'foj'e est'as tre al'log'e iom lud'i.

Scen'o Vi.

La Sam'a'j, ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Urb'estr'o. —

Mi kuraĝ'as prezent'i mi'a'n famili'o'n: mi'a edz'in'o kaj mi'a fil'in'o.

Ĥlestakov,

salut'ant'e.

Kiel feliĉ'a mi est'as, sinjor'in'o, ke mi hav'as, por tiel dir'i, plezur'o'n vid'i vi'n.

Anna Andrejevna. —

Al ni est'as ankoraŭ pli agrabl'e vid'i tia'n person'o'n.

Ĥlestakov,

afekt'e.

Kio'n vi dir'as, sinjor'in'o! Tut'e kontraŭ'e: al mi est'as ankoraŭ pli agrabl'e.

Anna Andrejevna. —

Ho, ne! vi afabl'e tio'n ĉi dir'as pro kompliment'o. Mi pet'as humil'e, vol'u sid'iĝ'i.

Ĥlestakov. —

Apud vi star'i jam est'as feliĉ'o; ceter'e, se vi tio'n ĉi nepr'e dezir'as, ni sid'iĝ'os. Kiel mi est'as feliĉ'a, ke mi fin'e sid'as apud vi.

Anna Andrejevna. —

Ho ne, sinjor'o, mi neniel kuraĝ'as rilat'ig'i al mi... Mi pens'as, post la ĉef'urb'o la vojaĝ'ad'o aper'is al vi tre mal'agrabl'a.

Ĥlestakov. —

Ekstrem'e mal'agrabl'a. Kutim'i viv'i, comprenez-vous, en la mond'o, kaj subit'e trov'iĝ'i en voj'o: mal'pur'a'j hotel'o'j, mal'lum'o de mal'kler'ec'o... Mi konfes'as, ke se ne far'iĝ'us tia okaz'o, kiu mi'n ... (ĵet'ad'as rigard'o'j'n al Anna Andrejevna kaj pen'as plaĉ'i al ŝi) tiel rekompenc'is por ĉio ...

Anna Andrejevna. —

Efektiv'e, kiel mal'agrabl'e dev'as est'i al vi.

Ĥlestakov. —

Ceter'e, sinjor'in'o, en tiu ĉi minut'o est'as al mi tre agrabl'e.

Anna Andrejevna. —

Ne ebl'e! Vi far'as al mi mult'e da honor'o. Mi tio'n ĉi ne merit'as.

Ĥlestakov. —

Kial do vi ne merit'as? Vi, sinjor'in'o, merit'as.

Anna Andrejevna. —

Mi loĝ'as en vilaĝ'o ...

Ĥlestakov. —

Jes, ceter'e vilaĝ'o hav'as ankaŭ si'a'j'n mont'et'o'j'n, river'et'o'j'n ... Nu, kompren'ebl'e, kiu kompar'os ĝi'n kun Peterburgo! Ha, Peterburgo! Kia viv'o, kred'u al mi! Vi ebl'e pens'as, ke mi tie nur trans'skrib'as paper'o'j'n? ne, la sekci'estr'o est'as amik'a al mi. Oft'e li ek'frap'as mi'n sur la ŝultr'o'n: “Ven'u, mi'a kar'a, al mi tag'manĝ'i!” Mi nur por du minut'o'j en'ir'as en la departement'o'n, nur por dir'i: tio ĉi dev'as est'i tiel, tio dev'as est'i tiel, kaj tie jam est'as ofic'ist'o por la skrib'ad'o, tia rat'o, tuj komenc'as per si'a plum'o “tr ... tr ...” kaj skrib'as kaj skrib'as. Oni vol'is eĉ far'i mi'n kolegi'a asesor'o, sed mi dir'is al mi, por kio mi tio'n ĉi bezon'as? Kaj la pord'ist'o kur'as post mi sur la ŝtup'ar'o kun bros'o: “Permes'u, Ivan Aleksandroviĉ, — li dir'as, — mi al vi pur'ig'os la bot'o'j'n.” (Al la urb'estr'o.) Kiel vi, sinjor'o'j, star'as? Mi pet'as vi'n, sid'iĝ'u!

Kun'e

Urb'estr'o. —

La rang'o est'as tia, ke ni pov'as ankoraŭ star'i.

Artemij Filippoviĉ. —

Ni star'os.

Luka Lukiĉ. —

Ne far'u al vi afabl'e zorg'o'j'n!

Ĥlestakov. —

Sen ceremoni'o'j, mi pet'as vi'n, sid'iĝ'u. (La urb'estr'o kaj ĉiu'j sid'iĝ'as.) Mi ne am'as ceremoni'o'j'n. Kontraŭ'e, mi eĉ konstant'e pen'as tra'glit'i ne'rimark'it'e. Sed mi neniel pov'as mi'n kaŝ'i, neniel pov'as! Apenaŭ mi i'e'n el'ir'as, oni jam dir'as: “Jen ir'as Ivan Aleksandroviĉ!” Kaj unu foj'o'n oni eĉ pren'is mi'n por ĉef'a milit'estr'o: la soldat'o'j el'salt'is el la soldat'ej'o kaj don'is al mi honor'o'n per la paf'il'o'j. Post'e jam la oficir'o, kiu est'as mi'a bon'a kon'at'o, dir'is al mi: “Nu, mi'a kar'a, ni tut'e serioz'e pren'is vi'n por ĉef'a milit'estr'o.”

Anna Andrejevna. —

Kiel interes'e!

Ĥlestakov. —

Mi est'as kon'at'a kun bel'et'a'j aktor'in'o'j. Mi ja ankaŭ verk'as divers'a'j'n vodevil'et'o'j'n ... Literator'o'j'n mi oft'e vid'as. Puŝkin est'as mi'a bon'a amik'o. Oft'e mi dir'ad'is al li: “Nu kio, mi'a amik'o Puŝkin?” — “Neni'o, mi'a amik'o, — li respond'ad'is, — iel tiel ĉio ir'as ...” Grand'a original'ul'o li est'as.

Anna Andrejevna. —

Sekv'e vi ankaŭ verk'as? Kiel agrabl'e kred'ebl'e est'as al verk'ist'o! Vi cert'e ankaŭ publik'ig'as en la revu'o'j?

Ĥlestakov. —

Jes, mi ankaŭ en la revu'o'j publik'ig'as. Ekzist'as ceter'e mult'e da mi'a'j verk'o'j: “Edz'iĝ'o de Figar'o”, “Roberto-Diabl'o”, “Norm'a”. Mi eĉ la nom'o'j'n jam ne memor'as. Kaj ĉio okaz'e: mi ne vol'is verk'i, sed la teatr'a direkci'o dir'as: “Ni pet'as vi'n, amik'o, verk'u i'o'n.” Kaj mi pens'as al mi: “Bon'e, mi far'os al vi la komplez'o'n, mi'a kar'a.” Kaj tuj, ŝajn'as al mi, ke en unu vesper'o, mi ĉio'n verk'is, ĉiu'j'n mir'ig'is. Mi hav'as ekster'ordinar'a'n facil'ec'o'n de pens'ad'o. Ĉio'n, kio est'is sub la nom'o de baron'o Brambeus, Fregat Nadeĵda kaj Moskovskij Telegraf... ĉio'n tio'n ĉi mi verk'is.

Anna Andrejevna. —

Kio'n mi aŭd'as! Sekv'e baron'o Brambeus est'as vi?

Ĥlestakov. —

Kompren'ebl'e, al ili ĉiu'j mi korekt'as la artikol'o'j'n. La el'don'ist'o Smirdin don'as al mi por tio ĉi kvar'dek mil rubl'o'j'n.

Anna Andrejevna. —

Cert'e ankaŭ “Jurij Miloslavskij” est'as vi'a verk'o?

Ĥlestakov. —

Jes, ĝi est'as mi'a verk'o.

Anna Andrejevna. —

Mi tuj diven'is.

Marja Antonovna. —

Ha, pa'nj'o, tie est'as skrib'it'e, ke ĝi est'as la verk'o de sinjor'o Zagoskin.

Anna Andrejevna. —

Nu, jen vi hav'as: mi sci'is, ke ankaŭ tie ĉi vi disput'os.

Ĥlestakov. —

Ha, jes, est'as ver'e: ĝi efektiv'e est'as de Zagoskin; sed ekzist'as ali'a “Jurij Miloslavskij”, tiu jam est'as mi'a.

Anna Andrejevna. —

Nu, cert'e mi leg'is la vi'a'n, kiel bon'e skrib'it'a!

Ĥlestakov. —

Mi konfes'as, mi ekzist'as per literatur'o. Mi'a dom'o est'as la unu'a en Peterburgo. Tiel oni ĝi'n jam kon'as: dom'o de Ivan Aleksandroviĉ. (Turn'as si'n al ĉiu'j.) Mi pet'as vi'n sinjor'o'j, se vi est'os en Peterburgo, mi pet'as, mi pet'as al mi. Mi ja ankaŭ bal'o'j'n don'as.

Anna Andrejevna. —

Mi pens'as, kun kia gust'o kaj bel'eg'ec'o oni tie kred'ebl'e don'as bal'o'j'n!

Ĥlestakov. —

Nu, eĉ ne parol'u. Sur la tabl'o ekzempl'e vi vid'os akv'o'melon'o'n, — ĝi kost'as sep'cent rubl'o'j'n. La sup'o en la vaz'o rekt'e ven'is per ŝip'o el Parizo; kiam oni lev'as la kovr'il'o'n, lev'iĝ'as vapor'o, simil'a'n al kiu oni ne pov'as trov'i en la natur'o. Mi est'as ĉiu'tag'e en bal'o'j. Tie ni jam hav'as eĉ ni'a'n propr'a'n kart'a'n kompani'o'n: la ministr'o de la Afer'o'j Ekster'land'a'j, la franc'a ambasador'o, la ambasador'o'j angl'a kaj german'a kaj mi. Kaj ni tiel lac'iĝ'as de la lud'ad'o, kiel vi ne pov'as prezent'i al vi. Kiam mi supr'e'n'kur'as per la ŝtup'ar'o al mi en la kvar'a'n etaĝ'o'n, mi dir'as nur al la kuir'ist'in'o: “Pren'u, Maŭrinjo, la super'vest'o'n ...” Ha, kio'n mi babil'as, — mi tut'e forges'is, ke mi loĝ'as en la bel'etaĝ'o. Mi hav'as unu ŝtup'ar'o'n ... Kaj interes'e est'as en'rigard'i en mi'a'n antaŭ'ĉambr'o'n, kiam mi ankoraŭ ne vek'iĝ'is: graf'o'j kaj princ'o'j tie si'n puŝ'as kaj zum'as, kiel burd'o'j, oni nur aŭd'as “ĵ ... ĵ ... ĵ ...” Ia'foj'e vi tie trov'os ankaŭ ministr'o'n ... (La urb'estr'o kaj la ceter'a'j kun tim'o lev'iĝ'as de si'a'j seĝ'o'j.) Al mi oni eĉ en leter'o'j skrib'as: ekscelenc'o. Unu foj'o'n mi eĉ est'is estr'o de departement'o. Strang'e: la direktor'o for'vetur'is — kie'n li for'vetur'is, oni ne sci'as. Nu, kompren'ebl'e, oni komenc'is pri'parol'ad'i: kio'n kaj kiel far'i, kiu dev'as okup'i la lok'o'n? Mult'a'j el la general'o'j hav'is dezir'o'n kaj prov'is, sed kiam ili al'ir'is pli proksim'e, — ne: tro mal'facil'e. Laŭ la unu'a rigard'o ĝi ŝajn'as eĉ facil'a, sed kiam oni komenc'as — ho, la diabl'o ĝi'n pren'u! Post'e ili vid'is, ke ili neni'o'n pov'as far'i, — nu, oni dev'as si'n turn'i al mi. Kaj tuj en la moment'o en la strat'o'j ek'kur'is kurier'o'j, kurier'o'j, kurier'o'j ... Vi pov'as prezent'i al vi, sol'e da kurier'o'j tri'dek-kvin mil'o'j! Kia situaci'o, mi demand'as? “Ivan Aleksandroviĉ, ir'u administr'i la departement'o'n?” Mi konfes'as, mi iom konfuz'iĝ'is, mi el'ir'is en mi'a nokt'a rob'o; mi vol'is rifuz'i, sed mi ek'pens'is, pri tio ĉi ek'sci'os la regn'estr'o, nu, kaj ankaŭ por mi'a list'o de serv'ad'o ... “bon'e, mi dir'as, mi akcept'as la ofic'o'n, mi akcept'as, — mi dir'as, — mi konsent'as, — mi dir'as, — mi akcept'as, sed memor'u, ke ĉe mi ĉio dev'as est'i en plej sever'a manier'o! ĉe mi atent'u bon'e! ĉe mi ...” Kaj efektiv'e: ĉiu'foj'e, kiam mi tra'ir'ad'is tra la departement'o — tut'e kiel ter'trem'o — ĉio trem'as, kiel aŭtun'a foli'o. (La urb'estr'o kaj ali'a'j trem'as de tim'o; Ĥlestakov flam'iĝ'as pli fort'e.) Ho, mi ŝerc'i ne am'as! Mi al ili ĉiu'j instru'is disciplin'o'n. Mi'n tim'as eĉ la regn'a konsil'ant'ar'o mem. Kaj kio'n efektiv'e? Mi est'as tia! Mi al neni'u don'as indulg'o'n ... mi dir'as al ĉiu'j ... Mi mem mi'n kon'as, mem. Mi est'as ĉie, ĉie. Ĉiu'n tag'o'n mi vetur'as en la imperi'estr'a'n palac'o'n. Tuj morgaŭ oni don'os al mi rang'o'n de feldmarŝ... (Ek'glit'as kaj est'as jam fal'ont'a sur la plank'o'n, sed la ofic'ist'o'j kun respekt'o li'n sub'ten'as.)

Urb'estr'o,

al'ir'ant'e kaj trem'ant'e per la tut'a korp'o, pen'as parol'i.

Ha, eks ... eks ... eksce ...

Ĥlestakov,

per rapid'a abrupt'a voĉ'o.

Kio est'as?

Urb'estr'o. —

Ha, eks ... eks ... eksce ... Vi'a ...

Ĥlestakov. —

Mi neni'o'n kompren'as, ĉio est'as sen'senc'aĵ'o.

Urb'estr'o. —

Eksce ... Vi'a ... Vi'a ... moŝt'o ... princ'a moŝt'o, ĉu vi ne bon'vol'os ripoz'i? ... Jen est'as ĉambr'o kaj ĉio, kio est'as neces'a.

Ĥlestakov. —

Ripoz'i? Sen'senc'aĵ'o! Bon'e, mi est'as pret'a ripoz'i. Vi'a maten'manĝ'o, sinjor'o'j, est'as bon'a ... mi est'as kontent'a. (Deklam'ant'e.) Laberdan'o! Laberdan'o! (Li en'ir'as en la flank'a'n ĉambr'o'n, post li la urb'estr'o.)

Scen'o Vi'i.

La Sam'a'j, krom ĤLESTAKOV kaj la Urb'estr'o.

Bobĉinskij,

al Dobĉinskij.

Jen tio ĉi, Pjotr Ivanoviĉ, est'as hom'o! Jen kio est'as hom'o! En mi'a tut'a viv'o mi neniam est'is apud'e de tia grav'a person'o, mi preskaŭ mort'is de tim'o. Kiel vi pens'as, Pjotr Ivanoviĉ, kiu li est'as en la konsider'ad'o de rang'o?

Dobĉinskij. —

Mi pens'as, ke li est'as preskaŭ general'o.

Bobĉinskij. —

Kaj mi pens'as, ke general'o ne pov'as hav'i eĉ la plej mal'grand'a'n kompar'o'n kun li; kaj se li est'as general'o, tiam li cert'e est'as la plej grand'a, generalisim'o. Vi aŭd'is, kiel li dis'prem'is la regn'a'n konsil'ant'ar'o'n? Ni ir'u, ni rakont'u plej rapid'e al Ammos Fjodoroviĉ kaj al Korobkin. Adiaŭ, Anna Andrejevna!

Dobĉinskij. —

Adiaŭ, kar'a sinjor'in'o! (Ambaŭ for'ir'as.)

Artemij Filippoviĉ,

al Luka Lukiĉ.

Est'as ver'e terur'e; kaj kial — mi eĉ mem ne sci'as. Kaj ni eĉ ne est'as en uniform'o'j. Nu, kio est'os, se li, lev'iĝ'int'e de la dorm'ad'o, for'kur'ig'os raport'o'n al Peterburgo? (For'ir'as en medit'ad'o kun'e kun la inspektor'o de lern'ej'o'j.) Adiaŭ, sinjor'in'o.

Scen'o VIII.

ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Anna Andrejevna. —

Ha, kiel agrabl'a!

Marja Antonovna. —

Ha, kia ĉarm'ul'o!

Anna Andrejevna. —

Sed kia delikat'a si'n'ten'ad'o! Oni tuj pov'as vid'i, ke li est'as ĉef'urb'a pec'o; la manier'o'j kaj ĉio est'as tia'j ... Ha, kiel bon'e! Mi terur'e am'as tia'j'n jun'a'j'n hom'o'j'n! Mi est'is tut'e rav'it'a. Tamen mi tre plaĉ'is al li: mi rimark'is — li ĉiam ĵet'ad'is rigard'o'n sur mi'n.

Marja Antonovna. —

Ha, pa'nj'o, mi'n li rigard'ad'is!

Anna Andrejevna. —

Mi pet'as vi'n, ir'u for kun vi'a absurd'aĵ'o! ĝi tie ĉi est'as tut'e ne ĝust'a'lok'a.

Marja Antonovna. —

Ne, pa'nj'o, kred'u al mi.

Anna Andrejevna. —

Nu, jen! Di'o ŝi'n gard'u, ke ŝi ne rest'u iam sen disput'ad'o! Ŝi ne pov'as, absolut'e ne pov'as! Kiel ven'us al li en la kap'o'n rigard'i vi'n? Kaj por kio li vi'n rigard'us?

Marja Antonovna. —

Kred'u al mi, pa'nj'o, li ĉiam rigard'ad'is. Kaj kiam li komenc'is parol'i pri literatur'o, li mi'n ek'rigard'is, kaj post'e, kiam li rakont'is, kiel li lud'as kart'o'j'n kun la ambasador'o'j, li ankaŭ tiam mi'n ek'rigard'is.

Anna Andrejevna. —

Nu, pov'as est'i, ke i'a'n unu foj'o'n, kaj eĉ tio'n nur simpl'e, nur por ne ofend'i vi'n. “Ha, — li dir'is al si, — mi far'os al ŝi la plezur'o'n, mi ankaŭ al ŝi ĵet'os unu rigard'o'n!”

Scen'o IX.

La Sam'a'j kaj la Urb'estr'o.

Urb'estr'o,

en'ir'as tre mal'laŭt'e per la pint'o'j de la pied'o'j.

Ŝŝ ... ŝŝ ...

Anna Andrejevna. —

Kio est'as?

Urb'estr'o. —

Mi jam eĉ bedaŭr'as, ke mi li'n drink'ig'is. Nu, kio est'os, se almenaŭ unu du'on'o de tio, kio'n li parol'is, est'as ver'o? (En'pens'iĝ'as.) Kaj kiel eĉ ĝi pov'us est'i ne'ver'o? Drink'int'e hom'o ĉio'n el'port'as ekster'e'n: kio en la kor'o, tio sur la lang'o. Kompren'ebl'e, li iom mensog'et'is; sed sen mensog'et'o ekzist'as ja neni'a parol'ad'o. Kun ministr'o'j li lud'as kaj en la imperi'estr'a'n palac'o'n li vetur'as ... Nu, efektiv'e, ju pli mi medit'as ... la diabl'o sci'as, mi ne sci'as eĉ, kio far'iĝ'as en mi'a kap'o: est'as al mi tut'e tiel, kvazaŭ aŭ mi star'as sur ia alt'a tur'o, aŭ oni vol'as mi'n pend'ig'i.

Anna Andrejevna. —

Kaj mi sent'is absolut'e neni'a'n tim'o'n; mi simpl'e vid'is en li hom'o'n kler'a'n, grand'mond'a'n, hom'o'n de pli alt'a ton'o, kaj pri li'a'j rang'o'j mi tut'e ne zorg'as.

Urb'estr'o. —

Nu, vi ja est'as ... vir'in'o'j! Ĉio est'as fin'it'a, tiu ĉi sol'a vort'o sufiĉ'as. Por vi ĉio est'as bagatel'o'j! Subit'e vi el'ĵet'as i'a'n vort'o'n nek al tekst'o nek al pretekst'o. Vi'n oni iom verg'os, kaj ĉio fin'iĝ'os kaj la edz'o'n oni tiel regal'os, ke ne rest'os de li eĉ post'e'sign'o. Vi, mi'a kor'o, ten'is vi'n kun li tiel liber'e, kvazaŭ li est'us ia Dobĉinskij.

Anna Andrejevna. —

Pri tio ĉi mi jam konsil'as al vi ne mal'trankvil'iĝ'i. Ni i'o'n sci'as ... (ĵet'as rigard'o'j'n al la fil'in'o.)

Urb'estr'o,

sol'a.

Nu, kio'n oni pov'as kun vi parol'i! Kia okaz'o efektiv'e! Ĝis nun mi ne pov'as trankvil'iĝ'i de tim'o. (Mal'ferm'as la pord'o'n kaj parol'as tra la pord'o.) Miŝka, vok'u la polic'an'o'j'n; Svistunov-on kaj Derĵimorda-n; ili est'as tie ĉi ne mal'proksim'e ie post la pord'eg'o. (Post mal'grand'a silent'o.) Mir'ind'a far'iĝ'is nun ĉio en la mond'o: se ili almenaŭ hav'us grav'a'n ekster'aĵ'o'n! Sed ili est'as mal'gras'a'j, mal'dik'a'j, — kiel vi pov'as diven'i, kio ili est'as? Se li almenaŭ est'as milit'ist'a, li tamen hav'as i'a'n ekster'aĵ'o'n; sed kiam li sur'met'os sur si'n frak'et'o'n, — nu, tiam li est'as simpl'e kiel muŝ'o kun de'tranĉ'it'a'j flug'il'o'j. Kaj li ja long'e ten'is si'n fort'e en la hotel'o, ŝpruc'ig'is tia'j'n alegori'o'j'n kaj kaŝ'it'a'j'n senc'o'j'n, ke ŝajn'is, ke oni neniam diven'os la ver'o'n. Kaj tamen jen li fin'e est'as kapt'it'a. Kaj li eĉ el'babil'is pli ol oni bezon'is. Oni tuj vid'as, ke li est'as hom'o jun'a.

Scen'o X.

La Sam'a'j kaj OSIP. Ĉiu'j kur'as al li renkont'e, far'ant'e sign'o'j'n per la fingr'o'j.

Anna Andrejevna. —

Ven'u ĉi tie'n, mi'a kar'a!

Urb'estr'o. —

Ŝŝ! ... kio? kio? dorm'as?

Osip. —

Ankoraŭ ne, li iom si'n el'tir'as.

Anna Andrejevna. —

Aŭskult'u, kiel oni vi'n nom'as?

Osip. —

Osip, sinjor'in'o.

Urb'estr'o,

al la edz'in'o kaj fil'in'o.

Sufiĉ'e, sufiĉ'e! (Al Osip.) Nu, kiel, mi'a amik'o, ĉu oni don'is al vi bon'e manĝ'i?

Osip. —

Oni don'is manĝ'i, mi dank'as humil'e; bon'e manĝ'i.

Anna Andrejevna. —

Nu, kiel, dir'u al mi: al vi'a sinjor'o. mi pens'as, vetur'as tro mult'e da graf'o'j kaj princ'o'j?

Osip,

al si mem

Kio'n dir'i? Se oni nun don'is al mi bon'e manĝ'i, sekv'e post'e oni ankoraŭ pli bon'e don'os. (Laŭt'e.) Jes, ven'as ankaŭ graf'o'j.

Marja Antonovna. —

Kar'ul'o mi'a, Osip, kia bel'ul'o est'as vi'a sinjor'o!

Anna Andrejevna. —

Kaj kiel, dir'u, Osip, mi vi'n pet'as, kiel li ...

Urb'estr'o. —

Sed ĉes'u do, mi pet'as! Per tia'j sen'en'hav'a'j parol'o'j vi nur mal'help'as mi'n. Nu, kiel, mi'a amik'o?

Anna Andrejevna. —

Kaj kia'n rang'o'n hav'as vi'a sinjor'o?

Osip. —

Rang'o'n, — kompren'ebl'e kia'n.

Urb'estr'o. —

Ha. mi'a Di'o. vi ne ĉes'as kun vi'a'j mal'saĝ'a'j demand'o'j! vi ne las'as eĉ unu vort'o'n parol'i pri afer'o pli grav'a. Nu kiel, mi'a amik'o, kia est'as vi'a sinjor'o? sever'a? am'as insult'i aŭ ne?

Osip. —

Jes, li am'as ord'o'n. Li ne indulg'as, se io est'as ne en ord'o.

Urb'estr'o. —

Kaj al mi tre plaĉ'as vi'a vizaĝ'o. Amik'o, vi cert'e est'as bon'a hom'o. Nu, kiel ...

Anna Andrejevna. —

Aŭskult'u, Osip, kaj kia'n uniform'o'n vi'a sinjor'o tie port'as? ...

Urb'estr'o. —

Ĉes'u do, mi pet'as, vi, klak'ist'in'o'j! Tie ĉi est'as afer'o grav'a: afer'o pri hom'a viv'o ... (Al Osip.) Nu, mi'a amik'o, efektiv'e vi tre plaĉ'as al mi. En la voj'o ne mal'help'as, se oni trink'as super'flu'a'n glas'o'n da te'o — est'as nun iom mal'varm'e, — pren'u do kelk'e da rubl'o'j por te'o.

Osip,

pren'ant'e la mon'o'n.

Mi humil'e vi'n dank'as, sinjor'o! Di'o don'u al vi plen'a'n san'ec'o'n! vi help'is mal'riĉ'a'n hom'o'n.

Urb'estr'o. —

Bon'e, bon'e, mi mem ankaŭ ĝoj'as. Kaj kiel, mi'a amik'o ...

Anna Andrejevna. —

Aŭskult'u, Osip, kia'j okul'o'j plej mult'e plaĉ'as al vi'a sinjor'o?

Marja Antonovna. —

Osip, mi'a kar'ul'o! kia'n mal'grand'a'n naz'et'o'n vi'a sinjor'o hav'as!

Urb'estr'o. —

Sed halt'u, las'u mi'n! ... (Al Osip.) Kaj kiel, mi'a amik'o, dir'u, mi vi'n pet'as: kio'n vi'a sinjor'o pli atent'as, t.e., kio al li pli plaĉ'as en vojaĝ'o?

Osip. —

Li am'as, laŭ la cirkonstanc'o'j, kiel ven'as la okaz'o'j. Plej mult'e li am'as, ke oni li'n bon'e akcept'u, ke la regal'ad'o est'u bon'a.

Urb'estr'o. —

Bon'a?

Osip. —

Jes, bon'a. Jen ekzempl'e eĉ pri mi, kvankam mi est'as simpl'e li'a serv'ant'o, li tamen ankaŭ rigard'as, ke ankaŭ al mi est'u bon'e. Per Di'o! Oft'e, kiam ni ie gast'as, li demand'as mi'n: “kiel, Osip, ĉu oni vi'n bon'e regal'is?” — “Mal'bon'e, vi'a moŝt'o!” — “Eh, — li dir'as, — tio ĉi, Osip, est'as mal'bon'a mastr'o. Vi, — li dir'as, — memor'ig'u mi'n, kiam mi ven'os hejm'e'n.” — “Ha, — mi dir'as al mi. (Sving'as la man'o'n.) — Di'o li'n pardon'u! mi est'as hom'o simpl'a.”

Urb'estr'o. —

Bon'e, bon'e, prav'e vi parol'as. Antaŭ'e mi don'is al vi por te'o, nun pren'u ankoraŭ, krom tio, por kraken'o'j.

Osip. —

Por kio vi est'as tiel favor'a al mi? (Kaŝ'as la mon'o'n.) Almenaŭ mi jam trink'os pro vi'a san'o.

Anna Andrejevna. —

Ven'u, Osip, al mi, vi ankaŭ ricev'os.

Marja Antonovna. —

Osip, mi'a kar'ul'o, kis'u vi'a'n sinjor'o'n!

(El la najbar'a ĉambr'o oni aŭd'as tus'et'o'n de Ĥlestakov.)

Urb'estr'o. —

Ŝŝ! (Star'iĝ'ant'e sur la pint'o'j de la pied'o'j; ĉiu'j parol'as mal'laŭt'e.) Di'o vi'n gard'u de bru'ad'o! Ir'u! sufiĉ'os al vi.

Anna Andrejevna. —

Ni ir'u, Manj'o! mi dir'os al vi kio'n mi rimark'is ĉe la gast'o kaj pri kio nur ni ambaŭ pov'as parol'i.

Urb'estr'o. —

Ho, ili jam tie parol'os! Mi pens'as: se oni nur vol'us ir'i kaj aŭd'i, oni post'e ŝtop'us al si la orel'o'j'n. (Turn'ant'e si'n al Osip.) Nu, mi'a amik'o ...

Scen'o XI.

La Sam'a'j, DERĴIMORDA kaj SVISTUNOV.

Urb'estr'o. —

Ŝŝ! he, kiel la kurb'a'krur'a'j urs'o'j frap'as per si'a'j bot'o'j! Ili paŝ'as tiel bru'e, kvazaŭ iu de'ĵet'ad'us kvar'dek pund'o'j'n de vetur'ig'il'o! Kie la diabl'o vi'n pel'as?

Derĵimorda. —

Mi est'is laŭ ordon'o...

Urb'estr'o. —

Ŝŝ! (Ferm'as al li la buŝ'o'n.) He, kiel la kornik'o ek'krak'is! (Imit'as li'n.) Mi est'is laŭ ordon'o! Kri'eg'as kvazaŭ el barel'o'j! (Al Osip.) Nu, amik'o, vi ir'u, pret'ig'u tie por la sinjor'o, kio'n oni bezon'as. Ĉio'n, kio est'as en la dom'o, postul'u. (Osip for'ir'as.) Kaj vi star'u sur la peron'o kaj ne mov'iĝ'u de la lok'o! Kaj neniu'n flank'a'n person'o'n en'las'u en la dom'o'n, precip'e komerc'ist'o'j'n! Se vi eĉ unu el ili en'las'os, tiam ... Apenaŭ vi ek'vid'os, ke ir'as iu kun pet'o'skrib'o, aŭ se eĉ sen pet'o'skrib'o, sed simil'as tia'n hom'o'n, kiu vol'as prezent'i pet'o'skrib'o'n kontraŭ mi, — pugn'u li'n rekt'e en la kol'o'n! Tia'manier'e! Fort'e! (Montr'as per la pied'o puŝ'ad'o'n.) Vi aŭd'as? Ŝŝ ... ŝŝ ... (For'ir'as per la pint'o'j de la pied'o'j post la polic'an'o'j. La kurten'o fal'as.)

Akt'o Kvar'a

La sam'a ĉambr'o en la dom'o de la urb'estr'o.

Scen'o I.

En'ir'as si'n'gard'e, preskaŭ sur la pint'o'j de la pied'o'j: AMMOS FJODOROVIĈ, ARTEMIJ FILIPPOVIĈ, Poŝt'estr'o, LUKA LUKIĈ, DOBĈINSKIJ kaj BOBĈINSKIJ, en plen'e parad'a'j uniform'o'j. La tut'a scen'o est'as parol'at'a per mal'laŭt'ig'at'a voĉ'o.

Ammos Fjodoroviĉ,

star'ig'as ĉiu'j'n du'on'rond'e.

Pro Di'o, sinjor'o'j, pli rapid'e far'u rond'o'n kaj observ'u pli da ord'o! Ni ne dev'as mal'plaĉ'i al li: li vetur'as en la palac'o'n, li komand'as nepr'e laŭ milit'a manier'o! Vi, Pjotr Ivanoviĉ, met'u vi'n je tiu ĉi flank'o, kaj vi, Pjotr Ivanoviĉ, star'iĝ'u ĉi tie. (Ambaŭ Pjotr Ivanoviĉ-oj al'kur'as sur la pint'o'j de la pied'o'j.)

Artemij Filippoviĉ. —

Kiel vi vol'as, Ammos Fjodoroviĉ, sed ni dev'us i'o'n entrepren'i.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Kaj kio'n nom'e?

Artemij Filippoviĉ. —

Nu, oni sci'as, kio'n.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Ŝov'i en la man'o'n?

Artemij Filippoviĉ. —

Nu jes, ekzempl'e ŝov'i en la man'o'n.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Est'as danĝer'e, diabl'o ĝi'n pren'u! Li far'os kri'o'n: li ja est'as regn'a hom'o. Sed ebl'e en form'o de donac'o de la flank'o de la nobel'ar'o por ia monument'o.

Poŝt'estr'o. —

Aŭ dir'i ekzempl'e: “Jen per la poŝt'o al'ven'is mon'o, pri kiu oni ne sci'as, al kiu ĝi aparten'as.”

Artemij Filippoviĉ. —

Atent'u, ke li per la poŝt'o ne for'send'u vi'n i'e'n mal'proksim'e'n. Aŭskult'u: ĉi tiu'j afer'o'j ne tia'manier'e est'as far'at'a'j en bon'ord'a regn'o. Kial ni tie ĉi est'as kvazaŭ tut'a eskadron'o? Prezent'i si'n oni dev'as unu'op'e, kaj sen atest'ant'o'j far'i ... nu, kio'n oni bezon'as, — ke eĉ la orel'o'j ne aŭd'u! Jen tiel oni far'as en societ'o bon'ord'a! Nu, jen vi, Ammos Fjodoroviĉ, komenc'u la unu'a.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Jam pli bon'e komenc'u vi! En vi'a instituci'o la eminent'a vizit'ant'o manĝ'et'is pan'o'n.

Artemij Filippoviĉ. —

Pli bon'e est'os, se tio'n far'os Luka Lukiĉ, kiel kler'ig'ant'o de la jun'ul'ar'o.

Luka Lukiĉ. —

Mi ne pov'as, mi ne pov'as, sinjor'o'j! Mi konfes'as, mi est'as tiel eduk'it'a, ke kiam ek'parol'as kun mi person'o, kiu hav'as rang'o'n per unu grad'o pli alt'a'n, mi'a anim'o tuj for'kur'as kaj mi'a lang'o en'glu'iĝ'as en kot'o'n. Ne, sinjor'o'j, liber'ig'u mi'n, mi pet'as, liber'ig'u mi'n!

Artemij Filippoviĉ. —

Nu, Ammos Fjodoroviĉ, krom vi ni neniu'n hav'as. Ĉe vi kun ĉiu vort'o kvazaŭ Ciceron'o de'flug'as de la lang'o.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Nu, nu! Ciceron'o! Vid'u, kio'n ili el'pens'is! Se mi i'a'n foj'o'n entuziasm'iĝ'as, parol'ant'e pri dorn'a hund'ar'o aŭ pri ĉas'hund'o...

Ĉiu'j,

si'n prem'as al li.

Ne, vi ne sol'e pri hund'o'j, vi ankaŭ pri la tur'o de Babelo bon'eg'e parol'as ... Ne, Ammos Fjodoroviĉ, ne for'las'u ni'n, est'u patr'o por ni! ... Ne, Ammos Fjodoroviĉ!

Ammos Fjodoroviĉ. —

Las'u mi'n trankvil'a, sinjor'o'j. (Oni aŭd'as paŝ'ad'o'n kaj tus'et'ad'o'n en la ĉambr'o de Ĥlestakov. Ĉiu'j konkur'e rapid'as al la pord'o, si'n puŝ'as kaj pen'as el'ir'i; tiu aŭ ali'a ricev'as ek'prem'o'n. Oni aŭd'as mal'laŭt'a'j'n ek'kri'o'j'n:)

Voĉ'o de Bobĉinskij. —

Oj, Pjotr Ivanoviĉ, Pjotr Ivanoviĉ. vi pied'prem'is mi'a'n pied'o'n.

Voĉ'o de Zemlanika. —

Las'u, sinjor'o'j, ke mi ne mort'u sen pent'o'far'o, — vi tut'e mi'n kun'e'prem'is!

(Oni aŭd'as ankoraŭ kelk'a'j'n ek'kri'o'j'n: aj! aj! Fin'e ĉiu'j si'n el'puŝ'as kaj la ĉambr'o rest'as mal'plen'a.)

Scen'o II.

ĤLESTAKOV, sol'a.

Ĥlestakov,

sol'a, el'ir'as kun post'dorm'a'j okul'o'j.

Ŝajn'as al mi, ke mi diligent'e ronk'is. Kie ili pren'is tia'j'n matrac'o'j'n kaj kusen'eg'o'j'n? Mi eĉ ek'ŝvit'is. Ŝajn'as al mi, ke ili hieraŭ i'o'n sub'ŝov'is al mi ĉe la maten'manĝ'o, en la kap'o ĝis nun io frap'as. Mi vid'as, ke tie ĉi oni pov'as agrabl'e pas'ig'i la temp'o'n. Mi am'as gast'am'ec'o'n, kaj mi konfes'as, al mi pli plaĉ'as, ke oni est'as komplez'a por mi el la pur'a kor'o kaj ne pro interes'o. Kaj la fil'in'o de la urb'estr'o est'as tut'e ne mal'bel'a, kaj ankaŭ la patr'in'o est'as tia, ke oni pov'us ankoraŭ ... Ne, mi ne sci'as, sed al mi efektiv'e plaĉ'as li'a viv'o.

Scen'o III.

ĤLESTAKOV kaj AMMOS FJODOROVIĈ.

Ammos Fjodoroviĉ,

en'ir'ant'e kaj halt'ant'e, al si mem —

Di'o, mi'a Di'o! el'port'u mi'n feliĉ'e; mi'a'j genu'o'j tut'e fleks'iĝ'as. (Laŭt'e, streĉ'int'e si'n kaj sub'ten'ant'e la spad'o'n per la man'o.) Mi hav'as la honor'o'n prezent'i mi'n: juĝ'ist'o de la ĉi tie'a juĝ'ej'o, kolegi'a asesor'o Ljapkin-Tjapkin.

Ĥlestakov. —

Mi pet'as, sid'iĝ'u. Vi do tie ĉi est'as juĝ'ist'o?

Ammos Fjodoroviĉ. —

De la jar'o 1816 mi est'is elekt'it'a por tri jar'o'j laŭ la vol'o de la nobel'ar'o kaj mi daŭr'ig'as mi'a'n ofic'o'n ĝis la nun'a temp'o.

Ĥlestakov. —

Est'as tamen profit'a afer'o est'i juĝ'ist'o?

Ammos Fjodoroviĉ. —

Por tri tri'jar'a'j seri'o'j mi est'as rekomend'it'a por la orden'o de Vladimir'o de kvar'a grad'o pro aprob'o de la estr'ar'o. (Al si mem.) Kaj la mon'o est'as en la pugn'o, sed la pugn'o est'as tut'a en fajr'o.

Ĥlestakov. —

Ha, al mi plaĉ'as Vladimir'o. Jen Anno de la tri'a grad'o jam ne tiel plaĉ'as al mi.

Ammos Fjodoroviĉ,

el'ŝov'ant'e iom post iom antaŭ'e'n la ferm'it'a'n pugn'o'n. Al si mem.

Mi'a Di'o! mi ne sci'as, kie mi sid'as! Kvazaŭ brul'ant'a'j karb'o'j est'as sub mi.

Ĥlestakov. —

Kio'n vi tie hav'as en la man'o?

Ammos Fjodoroviĉ,

konfuz'iĝ'int'e kaj fal'ig'ant'e la bank'not'o'j'n sur la plank'o'n.

Neni'o'n, sinjor'o.

Ĥlestakov. —

Kiel neni'o'n? Mi vid'as, ke mon'o el'fal'is el vi'a man'o.

Ammos Fjodoroviĉ,

trem'ant'e per la tut'a korp'o.

Tut'e ne, sinjor'o! (Al si mem.) Ho, mi'a Di'o! Jen mi jam est'as trans'don'it'a al la juĝ'o! Oni jam al'send'is vetur'il'et'o'n, por kapt'i mi'n!

Ĥlestakov,

lev'ant'e la mon'o'n.

Jes, ĝi est'as mon'o.

Ammos Fjodoroviĉ,

al si mem.

Nu, ĉio est'as fin'it'a, — mi pere'is.

Ĥlestakov. —

Ĉu vi sci'as? don'u ĝi'n al mi prunt'e.

Ammos Fjodoroviĉ,

rapid'e.

Cert'e, cert'e ... kun grand'a plezur'o. (Al si mem.) Nu, pli kuraĝ'e, pli kuraĝ'e! Sav'u mi'n, Sankt'a Di-patr'in'o!

Ĥlestakov. —

Vid'u, mi en la voj'o tro mult'e el'spez'is: tio kaj ali'o ... Ceter'e, mi el la bien'o tuj re'send'os al vi la mon'o'n.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Ha, mi pet'as vi'n, kio'n vi dir'as! Jam sen tio ĝi est'as tia honor'o ... Kompren'ebl'e, per mi'a mal'fort'a pov'o, per diligent'ec'o kaj fervor'o rilat'e la estr'ar'o'n ... mi pen'os merit'i ... (Lev'iĝ'as de la seĝ'o, si'n streĉ'as kaj ten'as la man'o'j'n laŭ'long'e de la krur'o'j.) Mi ne kuraĝ'as pli ted'i vi'n per mi'a al'est'ad'o. Ĉu vi ne don'os i'a'n ordon'o'n?

Ĥlestakov. —

Kia'n ordon'o'n?

Ammos Fjodoroviĉ. —

Mi vol'is dir'i, ĉu vi ne don'os i'a'n ordon'o'n al la ĉi tie'a distrikt'a juĝ'ej'o?

Ĥlestakov. —

Por kio do? Mi ja nun ĝi'n tut'e ne bezon'as; ne, neni'o'n. Mi profund'e vi'n dank'as.

Ammos Fjodoroviĉ,

salut'ant'e kaj for'ir'ant'e, al si mem.

Nu, la urb'o est'as ni'a!

Ĥlestakov,

post la for'ir'o de la juĝ'ist'o.

La juĝ'ist'o est'as bon'a hom'o!

Scen'o Iv.

ĤLESTAKOV kaj la Poŝt'estr'o, en'ir'as streĉ'iĝ'int'e, en uniform'o, sub'ten'ant'e la spad'o'n.

Poŝt'estr'o. —

Mi hav'as la honor'o'n mi'n prezent'i: poŝt'estr'o, kort'eg'a konsil'ant'o Ŝpekin.

Ĥlestakov. —

Ha, mi vi'n pet'as! Mi tre am'as agrabl'a'n societ'o'n. Sid'iĝ'u. Vi ja ĉiam tie ĉi loĝ'as?

Poŝt'estr'o. —

Tut'e ver'e.

Ĥlestakov. —

Al mi plaĉ'as la ĉi tie'a urb'et'o. Kompren'ebl'e, ĝi ne est'as tre mult'e'hom'a — sed tio ĉi ne est'as grav'a. Ĝi ja ne est'as ĉef'urb'o. Ĉu ne ver'e, ĝi ja ne est'as ĉef'urb'o?

Poŝt'estr'o. —

Absolut'e ver'e.

Ĥlestakov. —

Nur en la ĉef'urb'o ekzist'as ja bon-ton'o kaj ne ekzist'as provinc'a'j anser'o'j. Kia est'as vi'a opini'o, ĉu ne ver'e?

Poŝt'estr'o. —

Tut'e ver'e. (Al si mem.) Li tamen tut'e ne est'as fier'a; pri ĉio li demand'as.

Ĥlestakov. —

Kaj tamen ja konfes'u, oni ja ankaŭ en mal'grand'a urb'et'o pov'as pas'ig'i la viv'o'n feliĉ'e?

Poŝt'estr'o. —

Tut'e ver'e.

Ĥlestakov. —

Laŭ mi'a opini'o, kio'n oni bezon'as? Ni bezon'as nur, ke oni ni'n estim'u, sincer'e am'u, — ĉu ne ver'e?

Poŝt'estr'o. —

Tut'e ĝust'e.

Ĥlestakov. —

Mi konfes'as, mi ĝoj'as, ke vi hav'as tia'n sam'a'n opini'o'n, kiel mi. Oni, kompren'ebl'e, nom'os mi'n strang'a, sed mi hav'as tia'n karakter'o'n. (Rigard'ant'e al li en la okul'o'j'n, dir'as al si mem.) Nu, mi prov'u pet'i de tiu ĉi poŝt'estr'o prunt'e'don'o'n. (Laŭt'e.) Kia'n strang'a'n okaz'o'n mi hav'is: en la voj'o mi el'spez'is mi'a'n tut'a'n mon'o'n. Ĉu vi ne pov'as don'i al mi prunt'e tri'cent rubl'o'j'n?

Poŝt'estr'o —

Kial do ne? Mi rigard'os ĝi'n kiel la plej grand'a'n feliĉ'o'n. Jen, mi pet'as. El la tut'a kor'o mi est'as pret'a serv'i al vi.

Ĥlestakov. —

Mi vi'n tre dank'as. Kaj mi, mi konfes'as, terur'e ne am'as rifuz'i al mi i'o'n en la vojaĝ'o; kaj eĉ por kio tio'n far'i? Ĉu ne ver'e?

Poŝt'estr'o. —

Tut'e ĝust'e. (Lev'iĝ'as, streĉ'iĝ'as kaj sub'ten'as la spad'o'n.) Mi ne kuraĝ'as plu ted'i per mi'a al'est'ad'o ... Ĉu vi ne far'os i'a'n rimark'ig'o'n pri la afer'o'j de la poŝt'a administr'ad'o?

Ĥlestakov. —

Ne, neni'o'n.

(La poŝt'estr'o salut'as kaj for'ir'as.)

Ĥlestakov,

ek'fum'ant'e cigared'o'n.

La poŝt'estr'o, ŝajn'as al mi, est'as ankaŭ tre bon'a hom'o; almenaŭ komplez'em'a li est'as. Mi am'as tia'j'n hom'o'j'n.

Scen'o V.

ĤLESTAKOV kaj LUKA LUKIĈ, kiu est'as preskaŭ en'puŝ'at'a tra la pord'o. Post li oni aŭd'as voĉ'o'n preskaŭ laŭt'e: “Kio'n vi tim'as?”

Luka Lukiĉ,

streĉ'iĝ'ant'e kun trem'o kaj sub'ten'ant'e la spad'o'n.

Mi hav'as la honor'o'n mi'n prezent'i: inspektor'o de lern'ej'o'j, titol'a konsil'ant'o Ĥlopov.

Ĥlestakov. —

Ha, mi pet'as! Sid'iĝ'u, sid'iĝ'u! Ĉu vi ne dezir'as cigared'o'n? (Don'as al li cigared'o'n.)

Luka Lukiĉ,

al si mem, ŝancel'iĝ'ant'e.

Jen vi hav'as! Tio'n ĉi mi jam tut'e ne atend'is. Ĉu pren'i aŭ ne pren'i?

Ĥlestakov. —

Pren'u, pren'u; ĝi est'as bon'a cigared'o. Kompren'ebl'e, ne tia kiel en Peterburgo. Tie, mi'a sinjor'o, mi fum'ad'is cigared'o'j'n po du'dek-kvin rubl'o'j por cent'o — oni post'e simpl'e kis'as al si la man'o'n, kiam oni ĝi'n el'fum'is. Jen est'as fajr'o, ek'fum'u. (Don'as al li kandel'o'n.)

Luka Lukiĉ, prov'as ek'fum'i kaj tut'e trem'as.

Ĥlestakov. —

Sed ne de tiu ĉi fin'o!

Luka Lukiĉ,

de tim'o el'fal'ig'as la cigared'o'n, ek'kraĉ'as kaj, sving'int'e per la man'o, dir'as al si mem.

La diabl'o ĉio'n pren'u! pere'ig'is la mal'ben'it'a tim'em'ec'o!

Ĥlestakov. —

Mi vid'as, vi ne est'as am'ant'o de cigared'o'j. Kaj mi konfes'as, ili est'as mi'a mal'fort'a flank'o. Jen ankaŭ rilat'e la vir'in'a'n seks'o'n, mi neniel pov'as est'i indiferent'a. Kiel vi? Kia'j pli plaĉ'as al vi — brun'ul'in'o'j aŭ blond'ul'in'o'j?

Luka Lukiĉ, est'as en plen'a embaras'o, kio'n li dev'as respond'i.

Ĥlestakov. —

Ne, dir'u mal'kaŝ'e: brun'ul'in'o'j aŭ blond'ul'in'o'j?

Luka Lukiĉ. —

Mi ne kuraĝ'as sci'i.

Ĥlestakov. —

Ne, ne, ne el'turn'u vi'n! Mi vol'as nepr'e ek'sci'i vi'a'n gust'o'n.

Luka Lukiĉ. —

Mi kuraĝ'as raport'i ... (Al si mem.) Nu, mi mem ne sci'as, kio'n mi parol'as.

Ĥlestakov. —

Ha, ha! Vi ne vol'as dir'i. Cert'e jam ia brun'ul'in'o en'bat'is al vi najl'et'o'n. Konfes'u, ŝi en'bat'is?

Luka Lukiĉ, silent'as.

Ĥlestakov. —

Ha, ha? Vi ruĝ'iĝ'is! Vi vid'as, vi vid'as! Kial do vi ne parol'as?

Luka Lukiĉ. —

Mi tim'iĝ'is. Vi'a moŝ ... ekscel ... pri'n ... (Al si mem.) Vend'is mi'n la mal'ben'it'a lang'o, vend'is!

Ĥlestakov. —

Vi tim'iĝ'is? En mi'a'j okul'o'j efektiv'e est'as io, kio inspir'as sen'kuraĝ'ec'o'n. Almenaŭ mi sci'as, ke neni'u vir'in'o pov'as ili'n el'ten'i, ĉu ne ver'e?

Luka Lukiĉ. —

Tut'e ver'e.

Ĥlestakov. —

Jen strang'a okaz'o mi'n traf'is: en la voj'o mi el'spez'is mi'a'n tut'a'n mon'o'n. Ĉu vi ne pov'as don'i al mi prunt'e tri'cent rubl'o'j'n?

Luka Lukiĉ,

kapt'ant'e si'a'n poŝ'o'n, al si mem.

Nun est'os bel'a afer'o, se mi ne hav'as! Est'as, est'as! (El'pren'as kaj don'as trem'ant'e la bank'not'o'j'n.)

Ĥlestakov. —

Mi dank'as vi'n humil'e.

Luka Lukiĉ,

streĉ'iĝ'ant'e kaj sub'ten'ant'e la spad'o'n.

Mi ne kuraĝ'as plu ted'i per mi'a al'est'ad'o.

Ĥlestakov. —

Adiaŭ.

Luka Lukiĉ,

el'kur'as rapid'e kaj dir'as al si mem.

Nu, dank’ al Di'o! Ebl'e li ne en'rigard'os en la klas'o'j'n.

Scen'o Vi.

ĤLESTAKOV kaj ARTEMIJ FILIPPOVIĈ, streĉ'iĝ'int'e kaj sub'ten'ant'e la spad'o'n.

Artemij Filippoviĉ. —

Mi hav'as la honor'o'n mi'n prezent'i: kurator'o de kaduk'ul'ej'o'j, kort'eg'a konsil'ant'o Zemlanika.

Ĥlestakov. —

Bon'a'n tag'o'n, mi pet'as vi'n, vol'u sid'iĝ'i.

Artemij Filippoviĉ. —

Mi hav'is la honor'o'n akompan'i vi'n kaj akcept'i vi'n person'e en la kaduk'ul'ej'o'j konfid'it'a'j al mi'a administr'ad'o.

Ĥlestakov. —

Ha, jes! mi memor'as. Vi tre bon'e ni'n regal'is per maten'manĝ'o.

Artemij Filippoviĉ. —

Mi ĉiam est'as pret'a fervor'i en serv'ad'o al la patr'uj'o.

Ĥlestakov. —

Mi konfes'as, ke ĝi est'as mi'a mal'fort'a flank'o, — mi am'as bon'a'n kuir'ej'o'n. Dir'u, mi pet'as, ŝajn'as al mi, kvazaŭ hieraŭ vi est'is de iom pli mal'alt'a kresk'o, ĉu ne ver'e?

Artemij Filippoviĉ. —

Tre pov'as est'i. (Post kelk'a silent'o.) Mi pov'as dir'i, ke mi neni'o'n domaĝ'as kaj mi fervor'e plen'um'as mi'a'n serv'ad'o'n. (Al'ŝov'as si'n pli proksim'e kun si'a seĝ'o kaj parol'as mal'laŭt'e.) Jen la ĉi tie'a poŝt'estr'o absolut'e neni'o'n far'as; ĉiu'j afer'o'j est'as en grand'a mal'ord'o: la send'aĵ'o'j est'as re'ten'at'a'j ... vol'u mem intenc'e esplor'i. Ankaŭ la juĝ'ist'o, kiu ĵus est'is antaŭ mi'a ven'o, okup'as si'n nur per ĉas'ad'o de lepor'o'j, en la ofic'ej'o'j li ten'as hund'o'j'n, kaj li'a kondut'o, se mi dev'as konfes'i antaŭ vi, — kompren'ebl'e, pro la util'o de la patr'uj'o, mi dev'as tio'n ĉi far'i, kvankam li est'as mi'a parenc'o kaj amik'o, — li'a kondut'o est'as la plej kondamn'ind'a. Ekzist'as tie ĉi unu bien'hav'ant'o Dobĉinskij, kiu'n plaĉ'is al vi vid'i; kaj apenaŭ tiu ĉi Dobĉinskij i'e'n el'ir'as el la dom'o, la juĝ'ist'o jam tie sid'as ĉe li'a edz'in'o, mi pov'as ĵur'i ... kaj intenc'e rigard'u la infan'o'j'n: neni'u el ili simil'as Dobĉinskij-n, sed ĉiu'j, eĉ la mal'grand'a knab'in'et'o, est'as ver'a'j portret'o'j de la juĝ'ist'o.

Ĥlestakov. —

Kio'n mi aŭd'as! kaj mi neniel pens'us, ke tiel est'as.

Artemij Filippoviĉ. —

Jen ankaŭ la inspektor'o de la ĉi tie'a lern'ej'o ... Mi ne sci'as, kiel la estr'ar'o pov'is konfid'i al li tia'n ofic'o'n: li est'as pli mal'bon'a ol jakoben'o, kaj li inspir'as al la jun'ul'ar'o tia'j'n mal'bon'tendenc'a'j'n regul'o'j'n, ke est'as eĉ mal'facil'e tio'n ĉi esprim'i. Ĉu vi ne ordon'os, mi ĉio'n tio'n ĉi raport'os pli bon'e sur paper'o?

Ĥlestakov. —

Bon'e, vi pov'as raport'i eĉ sur paper'o. Al mi est'os tre agrabl'e. Mi iom am'as en enu'a temp'o tra'leg'i iom amuz'a'n ... Kiel est'as vi'a nom'o? Mi ĉiam forges'as.

Artemij Filippoviĉ. —

Zemlanika.

Ĥlestakov. —

Ha jes! Zemlanika. Kaj kiel, dir'u, mi pet'as, ĉu vi hav'as infan'et'o'j'n?

Artemij Filippoviĉ. —

Sen'dub'e! kvin; du est'as jam grand'aĝ'a'j.

Ĥlestakov. —

Ha, grand'aĝ'a'j! Kaj kiel ili ... kiel ili tio'n? ...

Artemij Filippoviĉ. —

Tio est'as, ĉu ne plaĉ'as al vi demand'i, kiel oni ili'n nom'as?

Ĥlestakov. —

Jes, kiel oni ili'n nom'as?

Artemij Filippoviĉ. —

Nikolao, Ivan'o, Elizabeto, Mario kaj Perpetu'o.

Ĥlestakov. —

Tre bon'e.

Artemij Filippoviĉ. —

Mi ne kuraĝ'as ted'i per mi'a al'est'ad'o, for'pren'i temp'o'n, destin'it'a'n por sankt'a'j dev'o'j ... (Salut'as kaj intenc'as for'ir'i.)

Ĥlestakov,

akompan'ant'e.

Ne, neni'o'n mal'help'as. Ĉi ĉio est'as tre rid'ind'a, kio'n vi parol'is. Mi pet'as vi'n, ankaŭ en ali'a temp'o ... Mi tio'n ĉi tre am'as. (Re'ir'as kaj mal'ferm'int'e la pord'o'n, kri'as al la for'ir'int'o.) He, vi! kiel oni vi'n ... mi ĉiam forges'as, kiel est'as vi'a nom'o kaj patr'o'nom'o.

Artemij Filippoviĉ. —

Artemij Filippoviĉ.

Ĥlestakov. —

Est'u tiel bon'a, Artemij Filippoviĉ. Strang'a okaz'o mi'n traf'is: en la voj'o mi el'spez'is mi'a'n tut'a'n mon'o'n. Ĉu vi ne hav'as iom da mon'o por prunt'e'don'i al mi, ekzempl'e kvar'cent rubl'o'j'n?

Artemij Filippoviĉ. —

Mi hav'as.

Ĥlestakov. —

Ha, kiel bon'okaz'e. Mi humil'e vi'n dank'as.

Scen'o Vi'i.

ĤLESTAKOV, BOBĈINSKIJ kaj DOBĈINSKIJ.

Bobĉinskij. —

Mi hav'as la honor'o'n prezent'i mi'n: loĝ'ant'o de la ĉi tie'a urb'o, Pjotr, fil'o de Ivan'o, Bobĉinskij.

Dobĉinskij. —

Bien'hav'ant'o Pjotr, fil'o de Ivan'o, Dobĉinskij.

Ĥlestakov. —

Ha, sed mi vi'n jam vid'is. ŝajn'as al mi, ke vi tiam fal'is? Nu, kiel fart'as vi'a naz'o?

Bobĉinskij. —

Dank’ al Di'o! Ne vol'u mal'trankvil'iĝ'i: ĝi kovr'iĝ'is, tut'e kovr'iĝ'is.

Ĥlestakov. —

Est'as bon'e, ke ĝi kovr'iĝ'is. Mi ĝoj'as ... (Subit'e kaj abrupt'e.) Mon'o'n vi ne hav'as?

Dobĉinskij. —

Mon'o'n? Kiel mon'o'n?

Ĥlestakov. —

Prunt'e'don'i ekzempl'e mil rubl'o'j'n.

Bobĉinskij. —

Tia'n sum'o'n, per Di'o, mi ne hav'as. Ĉu ne hav'as vi, Pjotr Ivanoviĉ?

Dobĉinskij. —

Kun mi, mi ne hav'as, ĉar mi'a mon'o, se vi sci'as, est'as depon'it'a en la ofic'ej'o de la komun'a pri'zorg'ad'o.

Ĥlestakov. —

Nu, se vi ne hav'as mil, mi pet'as cent rubl'o'j'n.

Bobĉinskij,

serĉ'ant'e en la poŝ'o'j.

Ĉu vi, Pjotr Ivanoviĉ, ne hav'as cent rubl'o'j'n? Mi hav'as nur kvar'dek per bank'not'o'j.

Dobĉinskij,

rigard'ant'e en la paper'uj'o'n.

Mi hav'as en'tut'e nur du'dek-kvin rubl'o'j'n.

Bobĉinskij. —

Sed vi serĉ'u pli bon'e, Pjotr Ivanoviĉ! Mi sci'as, vi hav'as tie en la poŝ'o de la dekstr'a flank'o tra'ŝir'o'n, kaj la mon'o kred'ebl'e iel en'fal'is en la tra'ŝir'o'n.

Dobĉinskij. —

Ne, kred'u al mi, ankaŭ en la tra'ŝir'o ne est'as.

Ĥlestakov. —

Nu, tut'e egal'e. Mi ja nur simpl'e tiel dir'is. Bon'e, est'u ses'dek-kvin rubl'o'j ... Tut'e egal'e. (Li pren'as la mon'o'n.)

Dobĉinskij. —

Mi kuraĝ'as pet'i vi'n pri unu tre delikat'a cirkonstanc'o.

Ĥlestakov. —

Pri kio?

Dobĉinskij. —

Afer'o de tre delikat'a ec'o: mi'a plej mal'jun'a fil'o, vol'u vid'i, est'as nask'it'a de mi ankoraŭ antaŭ la edz'iĝ'o.

Ĥlestakov. —

Jes?

Dobĉinskij. —

Tio est'as, oni nur tiel dir'as, sed efektiv'e mi nask'is li'n tut'e tiel kvazaŭ en edz'ec'o, kaj ĉio'n tio'n mi post'e dec'e fortik'ig'is per leĝ'a lig'o de edz'ec'o. Sekv'e, vol'u vid'i, mi vol'as, ke li nun est'u jam tut'e, tio est'as mi'a leĝ'a fil'o, kaj ke li est'u nom'at'a tiel, kiel mi, Dobĉinskij.

Ĥlestakov. —

Bon'e, li est'u nom'at'a; mi konsent'as.

Dobĉinskij. —

Mi eĉ ne mal'trankvil'ig'us vi'n, sed est'as domaĝ'e pro li'a'j kapabl'o'j. La bub'o est'as tia ... li don'as grand'a'j'n esper'o'j'n: parker'e li rakont'as divers'a'j'n vers'aĵ'o'j'n, kaj se li ie trov'as tranĉ'il'et'o'n, li tuj far'as mal'grand'a'n droŝk'et'o'n tiel art'e, kiel artifik'ist'o. Jen ankaŭ Pjotr Ivanoviĉ sci'as.

Bobĉinskij. —

Jes, grand'a'j'n kapabl'o'j'n li hav'as.

Ĥlestakov. —

Bon'e, bon'e! Mi zorg'os pri tio ĉi, mi parol'os ... mi esper'as ... ĉio ĉi tio est'os far'it'a, jes, jes ... (Turn'ant'e si'n al Bobĉinskij.) Ĉu vi ne hav'as ankaŭ i'o'n por dir'i al mi?

Bobĉinskij. —

Cert'e, mi hav'as tre humil'eg'a'n pet'o'n.

Ĥlestakov. —

Nom'e kio'n, pri kio?

Bobĉinskij. —

Mi pet'as vi'n plej humil'e, kiam vi vetur'os Peterburgon, dir'u tie al ĉiu'j divers'a'j eminent'ul'o'j, senat'an'o'j kaj admiral'o'j, ke jen vi'a Ekscelenc'o, aŭ Princ'a Moŝt'o, en tiu kaj tiu urb'o loĝ'as Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij. Simpl'e tiel dir'u: loĝ'as Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij.

Ĥlestakov. —

Tre bon'e.

Bobĉinskij. —

Kaj se iel vi hav'os okaz'o'n al la regn'estr'o, tiam vi ankaŭ al la regn'estr'o dir'u, ke jen vi'a Imperi'estr'a Moŝt'o, en tiu kaj tiu urb'o loĝ'as Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij.

Ĥlestakov. —

Tre bon'e.

Dobĉinskij. —

Pardon'u, ke ni tiel ted'is vi'n per ni'a al'est'ad'o.

Bobĉinskij. —

Pardon'u, ke ni tiel ted'is vi'n per ni'a al'est'ad'o.

Ĥlestakov. —

Neni'o grav'a, neni'o grav'a! Al mi est'as tre agrabl'e. (El'akompan'as ili'n.)

Scen'o VIII.

ĤLESTAKOV, sol'a.

Ĥlestakov,

sol'a.

Tie ĉi est'as mult'e da ofic'ist'o'j. ŝajn'as al mi tamen, ke ili mi'n pren'as por regn'a hom'o. Kred'ebl'e mi hieraŭ ek'ŝut'is al ili iom da polv'o en la okul'o'j'n. Kia mal'saĝ'ul'ar'o! Mi ek'skrib'os pri ĉio al Trjapiĉkin en Peterburgo: li skrib'ad'as artikol'et'o'j'n, — nu, li ili'n bon'e pri'frap'u per la plum'o. He, Osip, don'u al mi paper'o'n kaj ink'o'n! (Osip en'rigard'as tra la pord'o kaj dir'as: “Tuj”.) Kaj cert'e, se iu traf'os sur la dent'o'n de Trjapiĉkin, — tiam gard'u vi'n: pro sprit'a vort'o li eĉ propr'a'n patr'o'n ne indulg'us, kaj mon'o'n li ankaŭ am'as. Ceter'e, ĉi tiu'j ofic'ist'o'j est'as bon'a'j hom'o'j; ĝi est'as de ili'a flank'o bon'a trajt'o, ke ili don'is al mi prunt'e. Mi intenc'e tra'rigard'os, kiom da mon'o mi hav'as. Jen de la juĝ'ist'o tri'cent; jen de la poŝt'estr'o tri'cent, ses'cent, sep'cent, ok'cent ... — kia mal'pur'a bank'not'o! — ok'cent, naŭ'cent ... Oho! trans'paŝ'as mil'o'n ... Nu, ven'u nun, kapitan'o, mi vol'us vi'n traf'i nun! ni rigard'u, kiu kiu'n bat'os!

Scen'o IX.

ĤLESTAKOV kaj OSIP, kun ink'o kaj paper'o.

Ĥlestakov. —

Nu, kiel? vi vid'as, mal'saĝ'ul'o, kiel oni mi'n regal'as kaj akcept'as? (Komenc'as skrib'i.)

Osip. —

Jes, dank’ al Di'o. Sed vi sci'as, Ivan Aleksandroviĉ, kio'n mi dir'os al vi?

Ĥlestakov. —

Kio'n do?

Osip. —

For'vetur'u de ĉi tie! Per Di'o, est'as jam temp'o.

Ĥlestakov,

skrib'as.

Jen sen'senc'aĵ'o! Por kio?

Osip. —

Ial'e. Las'u ili'n ĉiu'j'n al Di'o! Vi amuz'iĝ'is tie ĉi du tag'o'j'n, — nu, est'as sufiĉ'e. Por kio lig'iĝ'i kun ili por long'e? Kraĉ'u sur ili'n! Oni ne pov'as antaŭ'vid'i: ebl'e iu ali'a al'vetur'os ... Per Di'o, Ivan Aleksandroviĉ! Kaj ĉeval'o'j'n ili tie ĉi hav'as tre bon'a'j'n, — ni tiel bon'eg'e ek'rul'iĝ'us!. ..

Ĥlestakov,

skrib'as.

Ne, mi vol'as ankoraŭ iom loĝ'i ĉi tie. Ni las'u ĝis morgaŭ.

Osip. —

Kial morgaŭ! Per Di'o, ni for'vetur'u, Ivan Aleksandroviĉ! Kvankam oni akcept'as vi'n kun grand'a'j honor'o'j, tamen vid'u, est'as pli bon'e for'vetur'i plej baldaŭ'e; kred'u al mi, oni ja pren'is vi'n por iu ali'a ... Kaj ankaŭ la patr'o koler'os, ke vi tiel long'e rest'is en la voj'o. Kred'u al mi, ni ja tiel bon'eg'e ek'rul'iĝ'us! Kaj ĉeval'o'j'n oni don'us tie ĉi bon'eg'a'j'n.

Ĥlestakov,

skrib'as.

Nu, bon'e. For'port'u nur antaŭ'e tiu'n ĉi leter'o'n; se vi vol'as, pren'u sam'temp'e ankaŭ poŝt'o'vetur'a'n bilet'o'n. Sed por tio rigard'u, ke la ĉeval'o'j est'u bon'a'j! Al la vetur'ig'ist'o'j dir'u, ke mi don'ad'os po rubl'o, ke ili rul'ig'u mi'n kiel kort'eg'a'n kurier'o'n kaj ili kant'u kant'o'j'n! (Daŭr'ig'as skrib'i.) Mi prezent'as al mi, Trjapiĉkin mort'os de rid'ad'o ...

Osip. —

Mi send'os, sinjor'o, la leter'o'n per ĉi tie'a serv'ant'o, kaj mi mem pli bon'e en'pak'os vi'a'j'n aĵ'o'j'n, por ke temp'o ne est'u van'e perd'at'a.

Ĥlestakov,

skrib'as.

Bon'e, al'port'u nur kandel'o'n.

Osip,

el'ir'as kaj parol'as mal'antaŭ la scen'ej'o.

He, aŭskult'u, mi'a kar'a! For'port'u la leter'o'n al la poŝt'o kaj dir'u al la poŝt'estr'o, ke li akcept'u sen mon'o, kaj dir'u, ke oni tuj al'ven'ig'u al la sinjor'o la plej bon'a'n tri'ĉeval'a'n vetur'il'o'n, kurier'a'n; kaj la kost'o'n de vetur'ad'o, dir'u, la sinjor'o ne pag'as: la vetur'ad'o, dir'u. est'as regn'o'kas'a. Kaj ke ĉio far'iĝ'u plej rapid'e, ĉar ali'e, dir'u, la sinjor'o koler'os. Atend'u, ankoraŭ la leter'o ne est'as pret'a.

Ĥlestakov,

daŭr'ig'as skrib'i.

Est'us interes'e sci'i, kie li nun loĝ'as — en la strat'o Poŝt'ofic'ej'a aŭ en la Goroĥova? Li ja ankaŭ am'as oft'e ŝanĝ'i la loĝ'ej'o'j'n kaj ne pag'i. Mi adres'os diven'prov'e strat'o Poŝt'ofic'ej'a. (Fald'as la leter'o'n kaj sur'skrib'as.)

Osip, al'port'as kandel'o'n, Ĥlestakov sigel'as. Oni aŭd'as la voĉ'o'n de Derĵimorda: “— Kie'n vi vi'n ŝov'as, barb'ul'o? Oni dir'as al vi, ke est'as ordon'it'e neniu'n las'i!”

Ĥlestakov,

don'as al Osip la leter'o'n.

Pren'u, for'port'u.

Voĉ'o'j de komerc'ist'o'j. —

Las'u ni'n, ni'a kar'a! Vi ne pov'as ne las'i: ni ven'is pro serioz'a afer'o.

Voĉ'o de Derĵimorda. —

For, for! Li ne akcept'as, li dorm'as. (La bru'o pli'grand'iĝ'as.)

Ĥlestakov. —

Kio tie est'as, Osip? Rigard'u, pro kio est'as la bru'o.

Osip,

rigard'ant'e tra la fenestr'o.

I'a'j komerc'ist'o'j vol'as en'ir'i, sed la polic'an'o ili'n ne las'as. Ili sving'as per paper'o'j: kred'ebl'e ili vi'n vol'as vid'i.

Ĥlestakov,

al'ir'ant'e al la fenestr'o.

Kio'n vi dezir'as, mi'a'j kar'a'j?

Voĉ'o de komerc'ist'o'j. —

Al vi'a afabl'a moŝt'o ni vol'as ni'n turn'i. Ordon'u, reg'ant'o ni'a, akcept'i pet'o'skrib'o'n.

Ĥlestakov. —

En'las'u ili'n, en'las'u! Ili ven'u. Osip, dir'u al ili, ke ili ven'u. (Osip for'ir'as.)

Ĥlestakov,

akcept'as tra la fenestr'o pet'o'skrib'o'j'n, dis'volv'as unu el ili kaj leg'as.

“Al li'a alt'a'moŝt'a ekscelenc'a moŝt'a sinjor'o financ'estr'o, de la komerc'ist'o Abdulin ...” Diabl'o sci'as, kio'n li skrib'is: eĉ ne ekzist'as tia titol'o!

Scen'o X.

ĤLESTAKOV kaj Komerc'ist'o'j, kun korb'o da vin'o kaj kun konus'o'j da suker'o.

Ĥlestakov. —

Kio est'as al vi, mi'a'j kar'a'j?

Komerc'ist'o'j. —

Kun plej humil'a pet'o ni ven'as al vi'a afabl'a moŝt'o.

Ĥlestakov. —

Kaj kio'n vi dezir'as?

Komerc'ist'o'j. —

Ne pere'ig'u ni'n, reg'ant'o ni'a! Mal'just'ec'o est'as far'at'a al ni tut'e sen ia kaŭz'o.

Ĥlestakov. —

De kiu?

Unu el la komerc'ist'o'j. —

Nu, ĉio de la ĉi tie'a urb'estr'o. Tia urb'estr'o, ho, reg'ant'o mi'a, neniam ankoraŭ ekzist'is en la mond'o. Tia'j'n ofend'o'j'n li far'as, ke eĉ pri'skrib'i ne est'as ebl'e. Per sen'ĉes'a en'loĝ'ig'ad'o de soldat'o'j li tut'e ni'n el'turment'is, ni ne sci'as jam kiel ni'n sav'i. Ne laŭ dec'a'j ag'o'j li ag'as. Li ek'kapt'as per la barb'o kaj dir'as: “Ha, vi, tatar'o!” Per Di'o! Nu, se ni, por tiel dir'i, ne far'us dec'a'n respekt'o'n al li, — sed ni ja ĉiam plen'um'as la ord'o'n: kio'n oni dev'as don'i por vest'o al li'a edz'in'o kaj fil'in'o, — ni kontraŭ tio ne disput'as. Sed ne, vid'u, al li ĉio ĉi tio ne sufiĉ'as, — per Di'o! Li ven'as en la magazen'o'n, kaj kio'n li trov'as, li ĉio'n pren'as. Li ek'vid'as pec'o'n da drap'o, li tuj dir'as: “He, mi'a kar'a, tio ĉi est'as bon'a drap'o: for'port'u ĝi'n al mi.” Kaj ni vol'e-ne-vol'e port'as, kaj la pec'o ja en'hav'as ĉirkaŭ kvin'dek arŝin'o'j'n.

Ĥlestakov. —

Ĉu ver'e! Ha, kia fripon'o li do est'as!

Komerc'ist'o'j. —

Per Di'o! Tia'n urb'estr'o'n neni'u memor'as, simpl'e ni dev'as ĉio'n kaŝ'i en la magazen'o, kiam ni li'n ek'vid'as. Tio est'as ne sol'e, por tiel dir'i, i'a'n delikat'aĵ'o'n, sed eĉ ĉi'a'n abomen'aĵ'o'n, li pren'as: sek'ig'it'a'j prun'o'j, kiu'j jam de sep jar'o'j kuŝ'as en la barel'o, ĉe mi eĉ komiz'o ĝi'n ne vol'us manĝ'i, — kaj li la tut'a'n.man'o'n tie'n en'ŝov'as. Li'a nom'fest'o est'as en la tag'o de la sankt'a Anton'o, kaj ŝajn'as al ni, ni tiam port'as jam al li en grand'a amas'o ĉio'n, kio'n oni nur pov'as, neni'o mank'as al li; sed ne, don'u al li ankoraŭ, li dir'as ke ankaŭ la tag'o de la sankt'a Onufrio est'as li'a nom'fest'o. Kio'n far'i? Ankaŭ en la Onufria tag'o ni port'as.

Ĥlestakov. —

Sed tio ĉi ja est'as simpl'e rab'ist'o!

Komerc'ist'o'j. —

Per Di'o, ver'e. Kaj prov'u nur dir'i unu vort'o'n de protest'o, li tuj send'os al vi en vi'a'n dom'o'n tut'a'n regiment'o'n por en'loĝ'ig'i. Kaj se vi nur per io li'n koler'ig'is, li ordon'as ferm'i la pord'o'n: “Mi vi'n, — li dir'as, — ne sub'met'os, — li dir'as, — al korp'a pun'o aŭ al tortur'o: tio'n ĉi, — li dir'as, — la leĝ'o mal'permes'as, sed jen, mi'a kar'a, vi manĝ'os ĉe mi haring'o'n!”

Ĥlestakov. —

Ha, kia mal'nobl'ul'o! Sed por tio ĉi li dev'as ja est'i send'it'a rekt'e Siberion.

Komerc'ist'o'j. —

Nu, kie'n ajn vi'a afabl'a moŝt'o li'n for'send'os — ĉio est'os bon'a, nur, por tiel dir'i, pli mal'proksim'e'n de ni. Ne rifuz'u, ni'a patr'o, akcept'i ni'a'n regal'o'n de bon'dezir'o: ni salut'as vi'n per iom da suker'o kaj per korb'et'o da vin'o.

Ĥlestakov. —

Ne, vi tio'n ĉi ne pens'u; mi pren'as absolut'e neni'a'j'n sub'aĉet'o'j'n. Jen ekzempl'e, se vi propon'us al mi prunt'e tri cent'o'j'n da rubl'o'j, — nu, tio est'us tut'e ali'a afer'o: pren'i prunt'e mi pov'as.

Komerc'ist'o'j. —

Kun plezur'o, ni'a patr'o! (Ili el'pren'as mon'o'n.) Sed kio est'as tri'cent! jam pli bon'e pren'u kvin'cent, nur help'u.

Ĥlestakov. —

Bon'e: prunt'e — mi neni'o'n dir'os, mi pren'os.

Komerc'ist'o'j,

trans'don'as al li sur arĝent'a plet'o la mon'o'n.

Nu, far'u al ni la komplez'o'n, pren'u jam ankaŭ la plet'et'o'n.

Ĥlestakov. —

Bon'e, mi pov'as pren'i ankaŭ la plet'o'n.

Komerc'ist'o'j,

salut'ant'e.

Nu, vol'u pren'i jam kun'e ankaŭ iom da suker'o.

Ĥlestakov. —

Ho, ne, sub'aĉet'o'j'n mi pren'as neni'a'j'n...

Osip. —

Vi'a moŝt'o! kial vi ne pren'as? Pren'u! En la voj'o ĉio taŭg'os. Don'u la konus'o'j'n kaj la korb'et'o'n. Don'u ĉio'n, ĉio est'os util'a. Kio tie est'as? ŝnur'et'o? Don'u ankaŭ la ŝnur'et'o'n, — en la voj'o ankaŭ ŝnur'et'o est'os util'a; se la vetur'il'et'o ie romp'iĝ'os aŭ io simil'a, oni pov'os lig'i.

Komerc'ist'o'j. —

Far'u do jam tia'n favor'o'n, vi'a graf'a moŝt'o! Se jam vi, por tiel dir'i, ne help'os en ni'a pet'o, tiam ni jam ne sci'as, kio'n far'i; rest'os al ni nur pend'ig'i ni'n.

Ĥlestakov. —

Nepr'e, nepr'e! Mi pen'os. (La komerc'ist'o'j for'ir'as.)

Voĉ'o de vir'in'o. —

Ne, vi ne hav'as la rajt'o'n ne al'las'i mi'n! Mi plend'os kontraŭ vi al li mem. Vi ne puŝ'u tiel dolor'e!

Ĥlestakov. —

Kiu tie est'as? (Al'ir'as al la fenestr'o.) Kio'n vi dezir'as, mi'a vir'in'o?

Voĉ'o'j de du vir'in'o'j. —

Vi'a'n favor'o'n mi pet'as, patr'o mi'a. Ordon'u aŭskult'i mi'n, reg'ant'o mi'a.

Ĥlestakov,

tra la fenestr'o.

En'las'u ŝi'n.

Scen'o XI.

ĤLESTAKOV, Serur'ist'edz'in'o kaj Sub'oficir'edz'in'o

Serur'ist'edz'in'o,

salut'ant'e ĝis la plank'o.

Favor'o'n mi pet'as...

Sub'oficir'edz'in'o. —

Favor'o'n mi pet'as...

Ĥlestakov. —

Sed kia'j vir'in'o'j vi est'as?

Sub'oficir'edz'in'o. —

Sub'oficir'a edz'in'o Ivanova.

Serur'ist'edz'in'o. —

Serur'ist'edz'in'o, ĉi tie'a urb'an'in'o, Fevronja Petrova Poŝljopkina, mi'a patr'o...

Ĥlestakov. —

Halt'u, antaŭ'e unu parol'u. Kio'n vi bezon'as?

Serur'ist'edz'in'o. —

Favor'o'n vi'a'n mi pet'as, kontraŭ la urb'estr'o mi al'port'as mi'a'n plej humil'a'n pet'o'n! Di'o don'u al li ĉi'a'n ebl'a'n mal'bon'o'n! Nek li'a'j infan'o'j, nek li, fripon'o, nek li'a'j onkl'o'j, nek li'a'j onkl'in'o'j hav'u en io i'a'n profit'o'n!

Ĥlestakov. —

Kio est'as?

Serur'ist'edz'in'o. —

Li ja ordon'is pren'i mi'a'n edz'o'n en la soldat'ar'o'n, kvankam tut'e ne est'is ni'a vic'o, — tia fripon'o! eĉ laŭ la leĝ'o ne est'as permes'it'e: li est'as ja edz'ig'it'a.

Ĥlestakov. —

Kiel do li pov'is tio'n ĉi far'i?

Serur'ist'edz'in'o. —

Li far'is, fripon'o, li far'is, — Di'o li'n bat'u en tiu mond'o kaj en ĉi tiu! ke li, se li hav'as onkl'in'o'n, ankaŭ al la onkl'in'o ven'u ĉia mal'bon'o, kaj se li'a patr'o viv'as, ankaŭ la patr'o, kanajl'o, mort'u kiel hund'o aŭ sufok'iĝ'u por ĉiam, fripon'o mal'ben'it'a! Oni dev'is pren'i la fil'o'n de la tajlor'o, li ja est'is ankaŭ drink'em'ul'o, sed la ge'patr'o'j don'is riĉ'a'n donac'o'n, tiam li al'kroĉ'iĝ'is al la fil'o de la komerc'ist'in'o Pantelejeva, sed Pantelejeva ankaŭ send'is al li'a edz'in'o tri pec'o'j'n da tol'o, — tiam li turn'is si'n al mi. “Por kio, — li dir'as, — vi bezon'as edz'o'n? li jam ne taŭg'as por vi.” Sed tio'n mi sci'as, ĉu li taŭg'as aŭ ne taŭg'as; ĝi est'as mi'a afer'o, fripon'o mal'ben'it'a! “Li est'as, — li dir'as, — ŝtel'ist'o; kvankam li nun ne ŝtel'is, sed tut'e egal'e, — li dir'as, — li post'e ŝtel'os, oni li'n ankaŭ sen tio en la ven'ont'a jar'o pren'os en la soldat'ar'o'n.” Sed mi, kiel mi pov'as est'i sen edz'o, fripon'o mal'ben'it'a! Mi est'as mal'fort'a hom'o, vi mal'nobl'ul'o tiel'a! Vi'a tut'a parenc'ar'o neniam vid'u la lum'o'n de Di'o! kaj se vi hav'as bo'patr'in'o'n, tiam ankaŭ la bo'patr'in'o...

Ĥlestakov. —

Bon'e, bon'e. Nu, kaj vi? (El'konduk'as la mal'jun'ul'in'o'n.)

Serur'ist'edz'in'o,

for'ir'ant'e.

Ne forges'u, ni'a patr'o! Est'u favor'a!

Sub'oficir'edz'in'o. —

Kontraŭ la urb'estr'o mi ven'is, patr'o mi'a...

Ĥlestakov. —

Nu, kio, pri kio? Dir'u en mal'long'a'j vort'o'j.

Sub'oficir'edz'in'o. —

Li verg'is mi'n, patr'o mi'a!

Ĥlestakov. —

Kiel?

Sub'oficir'edz'in'o. —

Per erar'o, mi'a patr'o! Ni'a'j vir'in'o'j en la bazar'o inter'bat'iĝ'is, sed la polic'o ven'is tro mal'fru'e, tiam ĝi kapt'is mi'n, kaj ĝi tiel mi'n regal'is per verg'o'j, ke mi du tag'o'j'n ne pov'is sid'i.

Ĥlestakov. —

Kio'n do oni pov'as nun far'i?

Sub'oficir'edz'in'o. —

Far'i oni kompren'ebl'e neni'o'n pov'as. Sed por la erar'o ordon'u, ke li pag'u pun'mon'o'n. For'ĵet'i mem mi'a'n feliĉ'o'n mi ja ne bezon'as, kaj mon'o est'as nun por mi tre util'a.

Ĥlestakov. —

Bon'e, bon'e! Ir'u, ir'u! Mi far'os dispon'o'n. (Tra la fenestr'o en'ŝov'iĝ'as man'o'j kun pet'o'skrib'o'j.) Nu, kiu tie est'as ankoraŭ? (Al'ir'as al la fenestr'o.) Mi ne vol'as, mi ne vol'as! Ne est'as bezon'e, ne bezon'e! (For'ir'ant'e.) Ili jam tro ted'is mi'n, diabl'o ili'n pren'u! Ne en'las'u, Osip!

Osip,

kri'as tra la fenestr'o.

For, for! Nun ne est'as temp'o, ven'u morgaŭ! (La pord'o mal'ferm'iĝ'as kaj el tie el'star'iĝ'as ia figur'o en fris'a super'vest'o, kun ne'raz'it'a barb'o, ŝvel'iĝ'int'a lip'o kaj ĉirkaŭ'lig'it'a vang'o; post ĝi en la perspektiv'o montr'iĝ'as kelk'a'j ali'a'j.)

Osip. —

For, for! Kie'n vi vi'n ŝov'as? (Li apog'as si'n kontraŭ la unu'a per la man'o'j al li'a ventr'o kaj el'puŝ'ig'as si'n kun'e kun li en la vestibl'o'n, puŝ'ferm'int'e post si la pord'o'n.)

Scen'o XII.

ĤLESTAKOV kaj MARJA ANTONOVNA.

Marja Antonovna. —

Ha!

Ĥlestakov. —

Kial vi tiel ek'tim'is, sinjor'in'o?

Marja Antonovna. —

Ne, mi ne ek'tim'is.

Ĥlestakov,

poz'ant'e.

Mi pet'as vi'n, sinjor'in'o, al mi est'as tre agrabl'e, ke vi pren'is mi'n por tia hom'o, kiu ... Ĉu mi pov'as kuraĝ'i demand'i vi'n, kie'n vi intenc'is ir'i?

Marja Antonovna. —

Cert'e, mi neni'e'n ir'is.

Ĥlestakov. —

Kial do ekzempl'e vi neni'e'n ir'is?

Marja Antonovna. —

Mi pens'is, ebl'e ĉi tie est'as la patr'in'o...

Ĥlestakov. —

Ne, mi vol'us sci'i, kial vi neni'e'n ir'is? Marja Antonovna. — Mi mal'help'is vi'n. Vi est'is okup'at'a de grav'a'j afer'o'j.

Ĥlestakov,

poz'ant'e.

Sed vi'a'j okul'o'j est'as pli bon'a'j ol grav'a'j afer'o'j ... Vi neniel pov'as mal'help'i mi'n, en neni'a manier'o; kontraŭ'e, vi pov'as far'i plezur'o'n.

Marja Antonovna. —

Vi parol'as en manier'o ĉef'urb'a.

Ĥlestakov. —

Por tia bel'a person'o, kiel vi, ĉu mi pov'as kuraĝ'i est'i tiel feliĉ'a kaj propon'i al vi seĝ'o'n? Sed ne, al vi dec'as ne seĝ'o, sed tron'o.

Marja Antonovna. —

Efektiv'e, mi ne sci'as ... mi tiel bezon'is ir'i. (Sid'iĝ'as.)

Ĥlestakov. —

Kia'n bel'a'n tuk'et'o'n vi hav'as!

Marja Antonovna. —

Vi est'as mok'ist'o, vi dezir'as nur mok'i provinc'an'o'j'n.

Ĥlestakov. —

Kiel mi dezir'us, sinjor'in'o, est'i vi'a tuk'et'o, por ĉirkaŭ'pren'i vi'a'n lili'a'n kol'et'o'n.

Marja Antonovna. —

Mi tut'e ne kompren'as, pri kio vi parol'as: ia tuk'et'o ... Kia strang'a veter'o est'as hodiaŭ.

Ĥlestakov. —

Sed vi'a'j lip'et'o'j, sinjor'in'o, est'as pli bon'a'j ol ĉiu veter'o.

Marja Antonovna. —

Vi ĉiam parol'as i'o'n tia'n ... Mi pet'us vi'n, ke vi pli bon'e skrib'u al mi pro memor'o i'a'j'n vers'o'j'n en la album'o'n. Vi kred'ebl'e sci'as mult'e da ili.

Ĥlestakov. —

Por vi, sinjor'in'o, ĉio'n, kio'n vi vol'as. Postul'u, kia'j'n vers'o'j'n vi dezir'as?

Marja Antonovna. —

I'a'j'n tia'j'n bon'a'j'n, nov'a'j'n.

Ĥlestakov. —

Nu, kia grav'aĵ'o est'as vers'o'j! Mi sci'as mult'e da ili.

Marja Antonovna. —

Nu, dir'u do, kia'j'n do vi skrib'os al mi?

Ĥlestakov. —

Sed por kio dir'i? Mi ja sen tio ili'n sci'as.

Marja Antonovna. —

Mi ili'n tre am'as...

Ĥlestakov. —

Sed mi hav'as mult'e da ili kaj plej divers'a'j'n. Nu, ekzempl'e, mi skrib'os al vi jen'o'n: “Vi, hom'o mult'e sufer'ant'a, ne plend'u van'e kontraŭ Di'o! ...” aŭ, ankaŭ ali'a'j'n ... nun mi ne pov'as ili'n re'memor'i; ceter'e, ĉio est'as ne grav'a. Pli bon'e mi anstataŭ tio prezent'os al vi mi'a'n am'o'n, kiu de vi'a rigard'o ... (Li al'ŝov'as la seĝ'o'n.)

Marja Antonovna. —

Am'o! Mi ne kompren'as am'o'n ... Mi neniam eĉ sci'is, kio ... am'o ... (De'ŝov'as la seĝ'o'n.)

Ĥlestakov. —

Kial do vi de'ŝov'as vi'a'n seĝ'o'n? Al ni est'os pli bon'e sid'i proksim'e unu de la ali'a.

Marja Antonovna,

de'ŝov'ant'e si'n.

Kial do proksim'e? Egal'e est'os se mal'proksim'e.

Ĥlestakov,

al'ŝov'ant'e si'n.

Kial do mal'proksim'e? Egal'e est'os se proksim'e.

Marja Antonovna,

de'ŝov'ant'e si'n.

Sed por kio do?

Ĥlestakov,

al'ŝov'ant'e si'n.

Sed ĝi ja nur ŝajn'as al vi, ke est'as proksim'e; vi imag'u al vi, ke est'as mal'proksim'e. Kiel mi est'us feliĉ'a, sinjor'in'o, se mi pov'us prem'i vi'n en mi'a'j brak'o'j.

Marja Antonovna,

rigard'as al la fenestr'o.

Kio ĝi tie est'as, kvazaŭ preter'flug'is? Pig'o aŭ ia ali'a bird'o?

Ĥlestakov,

kis'as ŝi'n sur la ŝultr'o kaj rigard'as al la fenestr'o.

Ĝi est'as pig'o.

Marja Antonovna,

lev'iĝ'as kun indign'o.

Ne, tio ĉi est'as jam tro ... Tia arogant'ec'o! ...

Ĥlestakov,

re'ten'ant'e ŝi'n.

Pardon'u, sinjor'in'o, mi far'is tio'n ĉi de am'o, efektiv'e de am'o.

Marja Antonovna. —

Vi rigard'as mi'n kiel tia'n provinc'an'in'o'n ... (Pen'eg'as for'ir'i.)

Ĥlestakov,

plu'e re'ten'ant'e ŝi'n.

De am'o, kred'u al mi, ke de am'o. Mi nur simpl'e ŝerc'is: Marja Antonovna, ne koler'u! Mi est'as pret'a sur la genu'o'j pet'i pardon'o'n de vi. (Met'as si'n genu'e.) Pardon'u do, pardon'u! Vi vid'as, mi est'as genu'e!

Scen'o XIII.

La Sam'a'j kaj ANNA ANDREJEVNA.

Anna Andrejevna,

ek'vid'int'e Ĥlestakovon genu'e.

Ha kia pas'aĵ'o!

Ĥlestakov,

lev'iĝ'ant'e.

Ha, diabl'o pren'u!

Anna Andrejevna,

al la fil'in'o.

Kio'n tio ĉi signif'as, sinjor'in'o? Kia'j ag'o'j tio ĉi est'as?

Marja Antonovna. —

Mi, patr'in'et'o...

Anna Andrejevna. —

Ir'u for de ĉi tie! Vi aŭd'as? for, for! Ne kuraĝ'u eĉ montr'i vi'n al mi'a'j okul'o'j. (Marja Antonovna for'ir'as kun larm'o'j.) Pardon'u, mi konfes'as, mi est'as tiel mir'ig'it'a...

Ĥlestakov,

al si mem.

Kaj ŝi ankaŭ est'as tre apetit'a, tut'e ne mal'bel'a. (Met'as si'n genu'e.) Sinjor'in'o, vi vid'as, mi brul'as de am'o.

Anna Andrejevna. —

Kiel, vi est'as genu'e? Ha, lev'iĝ'u, lev'iĝ'u! Tie ĉi la plank'o est'as tut'e ne pur'a.

Ĥlestakov. —

Ne, genu'e, nepr'e genu'e, mi vol'as sci'i, kio'n la sort'o don'as al mi, viv'o'n aŭ mort'o'n.

Anna Andrejevna. —

Sed, permes'u, mi ne kompren'as ankoraŭ plen'e la signif'o'n de la vort'o'j. Se mi ne erar'as, vi far'as deklaraci'o'n pri mi'a fil'in'o?

Ĥlestakov. —

Ne, mi am'as vi'n mem. Mi'a viv'o est'as sur har'et'o. Se vi ne kron'os mi'a'n konstant'a'n am'o'n, tiam mi ne valor'os la ter'a'n ekzist'ad'o'n. Kun flam'o en la brust'o mi pet'as vi'a'n man'o'n.

Anna Andrejevna. —

Sed permes'u rimark'ig'i: mi est'as en cert'a grad'o ... mi est'as edz'in'ig'it'a.

Ĥlestakov. —

Tio ĉi neni'o'n far'as? Por la am'o ne ekzist'as diferenc'o; eĉ Karamzin dir'is: “La leĝ'o'j kondamn'as.” Ni for'ir'os sub la ombr'o'n de river'et'o'j ... Vi'a'n man'o'n, vi'a'n man'o'n mi pet'as.

Scen'o XIV.

La Sam'a'j kaj MARJA ANTONOVNA, subit'e en'kur'as.

Marja Antonovna. —

Pa'nj'o, pa'ĉj'o dir'is, ke vi ... (Ek'vid'int'e Ĥlestakovon genu'e, ek'kri'as.) Ha, kia pas'aĵ'o!

Anna Andrejevna. —

Nu, kio'n vi bezon'as? Por kio? Kial? Kia facil'anim'ec'o! Subit'e en'kur'is kiel haladz'iĝ'int'a kat'in'o. Nu, kio'n mir'ind'a'n vi trov'is? Nu, kio ven'is al vi en la kap'o'n? Efektiv'e, kiel ia tri'jar'a infan'o. Oni ne kred'us, ne kred'us, tut'e ne kred'us, ke ŝi hav'as jam la aĝ'o'n de dek'ok jar'o'j. Mi ne sci'as, kiam vi est'os pli saĝ'a, kiam vi kondut'os, kiel dec'as al bon'eduk'it'a fraŭl'in'o, kiam vi sci'os, kio est'as bon'a'j regul'o'j kaj serioz'ec'o en la ag'ad'o.

Marja Antonovna,

kun larm'o'j.

Mi ... kred'u al mi, pa'nj'o ... mi ne sci'is ...

Anna Andrejevna. —

Ĉe vi ĉiam ia tra'blov'a vent'o promen'ad'as en la kap'o; vi pren'as ekzempl'o'n de la fil'in'o'j de Ljapkin-Tjapkin. Kio'n vi rigard'as ili'n? Vi ne bezon'as rigard'i ili'n. Vi hav'as ekzempl'o'j'n ali'a'j'n — antaŭ vi est'as vi'a patr'in'o. Jen tia'j'n ekzempl'o'j'n vi dev'as sekv'i.

Ĥlestakov,

kapt'ant'e la man'o'n de la fil'in'o.

Anna Andrejevna, ne kontraŭ'iĝ'u al ni'a feliĉ'o, ben'u la konstant'a'n am'o'n!

Anna Andrejevna,

kun mir'eg'o.

Sekv'e ŝi est'as la objekt'o de vi'a ...

Ĥlestakov. —

Decid'u: viv'o aŭ mort'o?

Anna Andrejevna. —

Nu, jen vi vid'as, mal'saĝ'ul'in'o, vi vid'as: pro vi tia abomen'aĵ'o, la gast'o afabl'e star'is genu'e; kaj vi subit'e en'kur'is, kiel frenez'ul'in'o. Nu, jen, efektiv'e vi merit'as, ke mi intenc'e rifuz'u: vi ne valor'as tia'n feliĉ'o'n.

Marja Antonovna. —

Mi jam ne far'os, pa'nj'o, mi jam plu ne far'os.

Scen'o XV.

la Sam'a'j kaj la Urb'estr'o, en'kur'as, mal'facil'e spirant'e.

Urb'estr'o. —

Ekscelenc'o! Ne pere'ig'u mi'n!

Ĥlestakov. —

Kio est'as al vi?

Urb'estr'o. —

Ĵus la komerc'ist'o'j plend'is al vi'a ekscelenc'o. Mi cert'ig'as vi'n per mi'a honor'o, ne est'as ver'a eĉ du'on'o de tio, kio'n ili dir'as. Ili mem tromp'as kaj pri'fripon'as la popol'o'n. La sub'oficir'edz'in'o mensog'is ankaŭ al vi, kvazaŭ mi ŝi'n el'verg'is; ŝi mensog'as, per Di'o, ŝi mensog'as. Ŝi mem si'n el'verg'is.

Ĥlestakov. —

Al la diabl'o la sub'oficir'edz'in'o'n; ne pri ŝi mi nun pens'as!

Urb'estr'o. —

Ne kred'u, ne kred'u! Ili est'as tia'j mensog'ist'o'j... al ili eĉ mal'grand'a infan'o ne kred'as. Ili jam en la tut'a urb'o est'as kon'at'a'j kiel mensog'ist'o'j. Kaj pri fripon'ec'o mi kuraĝ'as raport'i al vi: ili est'as tia'j fripon'o'j, kia'j'n la mond'o neniam ankoraŭ nask'is.

Anna Andrejevna. —

Ĉu vi sci'as, kia'n grand'a'n honor'o'n far'as al ni Ivan Aleksandroviĉ? Li pet'as la man'o'n de ni'a fil'in'o.

Urb'estr'o. —

Halt'u, halt'u!... Vi frenez'iĝ'is, mi'a kar'a! Ne koler'u, vi'a general'a moŝt'o, — ŝi hav'as ne tut'e normal'a'n cerb'o'n: tia sam'a est'is ankaŭ ŝi'a patr'in'o.

Ĥlestakov. —

Sed mi efektiv'e pet'as la man'o'n. Mi en'am'iĝ'is.

Urb'estr'o. —

Mi ne pov'as kred'i, vi'a general'a moŝt'o!

Anna Andrejevna. —

Sed oni ja dir'as al vi!

Ĥlestakov. —

Mi dir'as al vi sen'ŝerc'e ... Mi pov'as frenez'iĝ'i de am'o.

Urb'estr'o. —

Mi ne arog'as al mi kred'i, mi ne valor'as tia'n honor'o'n.

Ĥlestakov. —

Sed se vi ne konsent'os don'i al mi la man'o'n de Marja Antonovna, tiam mi est'as pret'a far'i diabl'o sci'as kio'n ...

Urb'estr'o. —

Mi ne pov'as kred'i: plaĉ'as al vi ŝerc'i, vi'a general'a moŝt'o!

Anna Andrejevna. —

Ha, kia ŝtip'o, efektiv'e! Sed se oni ripet'as al vi?

Urb'estr'o. —

Mi ne pov'as kred'i.

Ĥlestakov. —

Don'u, don'u! Mi est'as hom'o furioz'a, mi decid'iĝ'os al ĉio: kiam mi mi'n paf'mort'ig'os, oni vi'n trans'don'os al la juĝ'o.

Urb'estr'o. —

Ha, mi'a Di'o! Mi, per Di'o, ne est'as kulp'a, nek anim'e, nek korp'e! Ne vol'u koler'i! Vol'u ag'i tiel, kiel plaĉ'as al vi'a afabl'a moŝt'o! Kred'u al mi, en mi'a kap'o nun est'as ... Mi eĉ mem ne sci'as, kio far'iĝ'as. Mi far'iĝ'is nun tia mal'saĝ'ul'o, kia mi neniam ankoraŭ est'is.

Anna Andrejevna. —

Nu, ben'u!

(Ĥlestakov al'ir'as kun Marja Antonovna.)

Urb'estr'o. —

Di'o vi'n ben'u! sed mi ne est'as kulp'a! (Ĥlestakov kaj Marja Antonovna si'n kis'as, la urb'estr'o ili'n rigard'as.) Kia diabl'o! efektiv'e! (Frot'as al si la okul'o'j'n.) Ili si'n kis'as! Ha, mi'a Di'o, ili si'n kis'as! Efektiv'a fianĉ'o. (Ek'kri'as, salt'ant'e de ĝoj'o.) Aj, Anton'o! Aj, Anton'o! Aj, urb'estr'o! Vid'u, kiel la afer'o ek'ir'is!

Scen'o XVI.

La Sam'a'j kaj OSIP.

Osip. —

La ĉeval'o'j est'as pret'a'j.

Ĥlestakov. —

Ha, bon'e ... Mi tuj ir'os.

Urb'estr'o. —

Kiel? Plaĉ'as al vi for'vetur'i?

Ĥlestakov. —

Jes, mi for'vetur'as.

Urb'estr'o. —

Kaj kiam do, tio est'as ... vi bon'vol'is mem alud'i pri ... ŝajn'as al mi, pri edz'iĝ'o? ...

Ĥlestakov. —

Ha, tio ... Mi nur por unu minut'o, por unu tag'o al la onkl'o, — li est'as riĉ'a mal'jun'ul'o; kaj morgaŭ mi tuj ven'os re'turn'e.

Urb'estr'o. —

Ni neniel kuraĝ'as re'ten'i vi'n, esperant'e vi'a'n feliĉ'a'n re'ven'o'n.

Ĥlestakov. —

Cert'e, cert'e, mi en minut'o ĉio'n far'as. Adiaŭ, mi'a am'o... ne, simpl'e, mi ne pov'as esprim'i! Adiaŭ, mi'a kor'o! (Kis'as la man'o'n de Marja Antonovna.)

Urb'estr'o. —

Sed ĉu vi ne bezon'as i'o'n en la voj'o? Ŝajn'as al mi, ke vi bon'vol'is hav'i mank'o'n de mon'o?

Ĥlestakov. —

Ho, ne, por kio? (Iom pri'pens'int'e.) Nu, ceter'e, mi pov'as akcept'i.

Urb'estr'o. —

Kiom vi dezir'as?

Ĥlestakov. —

Nu jen, tiam vi don'is du'cent, t.e. ne du'cent, sed kvar'cent, — mi ne vol'as tir'i profit'o'n el vi'a erar'o, — oni pov'as sekv'e ankaŭ nun tiom sam'e, por ke est'u ja ĝust'e ok'cent.

Urb'estr'o. —

Tuj! (El'pren'as el la mon'paper'uj'o.) Mi hav'as ĝust'e tut'e nov'a'j'n paper'et'o'j'n.

Ĥlestakov. —

Ha, jes! (Li pren'as kaj tra'rigard'as la bank'not'o'j'n.) Bon'e! Oni ja dir'as, ke ĝi signif'as nov'a'n feliĉ'o'n, kiam la bank'not'o'j est'as nov'a'j.

Urb'estr'o. —

Tut'e ver'e.

Ĥlestakov. —

Adiaŭ, Anton Antonoviĉ! Mi mult'e dank'as vi'n por vi'a gast'am'ec'o. El mi'a tut'a kor'o mi konfes'as: neni'e mi hav'is tia'n bon'a'n akcept'o'n. Adiaŭ, Anna Andrejevna! Adiaŭ, mi'a kor'o, Marja Antonovna! (El'ir'as.)

(Mal'antaŭ la scen'ej'o.)

Voĉ'o de Ĥlestakov. —

Adiaŭ, anĝel'o de mi'a anim'o, Marja Antonovna!

Voĉ'o de la urb'estr'o. —

Kiel do vi far'as? Vi vetur'as sur simpl'a vetur'il'o?

Voĉ'o de Ĥlestakov. —

Jes, mi kutim'is. Mi ricev'as kap'dolor'o'n de risort'o'j.

Voĉ'o de la vetur'ig'ist'o. —

Tpr ...

Voĉ'o de la urb'estr'o. —

Tiam oni dev'as almenaŭ per io kovr'i, ekzempl'e per tapiŝ'et'o. Ĉu vi dezir'as, mi las'os al'port'i tapiŝ'et'o'n?

Voĉ'o de Ĥlestakov. —

Ne, por kio? Neni'o grav'a; ceter'e, bon'e, oni don'u tapiŝ'et'o'n.

Voĉ'o de la urb'estr'o. —

He, Avdotja! Ir'u en la proviz'ej'o'n, el'pren'u tapiŝ'o'n la plej bon'a'n, — tiu'n kun la blu'a ton'o, la pers'an — plej rapid'e!

Voĉ'o de la vetur'ig'ist'o. —

Tpr ...

Voĉ'o de la urb'estr'o. —

Kiam do vi ordon'as atend'i vi'n?

Voĉ'o de Ĥlestakov. —

Morgaŭ aŭ post'morgaŭ.

Voĉ'o de Osip. —

Ha, ĝi est'as tapiŝ'o? Don'u ĝi'n ĉi tie'n, met'u iel! Nun don'u de tiu ĉi flank'o fojn'o'n.

Voĉ'o de la vetur'ig'ist'o. —

Tpr ...

Voĉ'o de Osip. —

Jen de tiu ĉi flank'o! ĉi tie'n! ankoraŭ! bon'e! est'os bon'eg'e! (Bat'as per la man'o la tapiŝ'o'n.) Nun sid'iĝ'u, vi'a moŝt'o!

Voĉ'o de Ĥlestakov. —

Adiaŭ, Anton Antonoviĉ!

Voĉ'o de la urb'estr'o. —

Adiaŭ, vi'a general'a moŝt'o!

Vir'in'a'j voĉ'o'j. —

Adiaŭ, Ivan Aleksandroviĉ!

Voĉ'o de Ĥlestakov. —

Adiaŭ, patr'in'et'o!

Voĉ'o de la vetur'ig'ist'o. —

He, vi, mi'a'j bird'et'o'j? (La sonor'il'et'o sonor'as; la kurten'o fal'as.)

Akt'o Kvin'a

La sam'a ĉambr'o.

Scen'o I.

La Urb'estr'o, ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Urb'estr'o. —

Kiel, Anna Andrejevna? He? Ĉu vi pens'is iom pri ĉi tio? Jen, kia riĉ'a akir'o, kanajl'aĵ'o! Nu, konfes'u mal'kaŝ'e: vi ja eĉ ne sonĝ'is pri tio — simpl'e el ia urb'estr'edz'in'o subit'e far'iĝ'i ... fi, kanajl'aĵ'o! ... Kun kia diabl'o vi parenc'iĝ'is!

Anna Andrejevna. —

Tut'e ne; mi de long'e ĉi tio'n sci'is. Por vi ĝi est'as mir'ind'aĵ'o, ĉar vi est'as simpl'a hom'o, vi neniam vid'is bon'ord'a'j'n hom'o'j'n.

Urb'estr'o. —

Mi mem, mi'a kar'a, est'as bon'ord'a hom'o. Tamen efektiv'e, kiam mi ek'pens'as, Anna Andrejevna, pri tio, kia'j bird'o'j ni ambaŭ far'iĝ'is! He, Anna Andrejevna! Ni alt'e ek'flug'is, diabl'o'j ĝi'n pren'u! Nu, atend'u, nun mi instru'os ĉiu'j'n tiu'j'n am'ant'o'j'n de pet'o'skrib'o'j kaj denunc'o'j! He, kiu tie est'as? (En'ir'as super'polic'an'o.) Ha, ĝi est'as vi, Iv'a'n Karpoviĉ! Vok'u, mi'a kar'a, ĉi tie'n la komerc'ist'o'j'n. Nun mi ili'n pri'labor'os, la kanajl'o'j'n! Plend'i kontraŭ mi! Vid'u ili'n, la mal'ben'it'a'n jud'a'n popol'o'n! Atend'u do, mi'a'j kolomb'et'o'j! Antaŭ'e mi regal'ad'is vi'n nur ĝis la lip'har'o'j, sed nun mi vi'n regal'os ĝis la barb'o. En'skrib'u ĉiu'j'n, kiu'j ir'is plend'i kontraŭ mi, kaj antaŭ ĉio tiu'j'n skrib'ist'o'j'n, skrib'ist'o'j'n, kiu'j artifik'ad'is por ili pet'o'skrib'o'j'n, Kaj anonc'u al ĉiu'j, ke oni sci'u: jen, dir'u, kia'n honor'o'n Di'o send'is al la urb'estr'o, ke li edz'in'ig'as si'a'n fil'in'o'n ne kun ia simpl'a hom'o, sed kun tia, kia ĝis nun neniam ankoraŭ ekzist'is en la mond'o, kun tia, kiu pov'as ĉio'n far'i, ĉio'n, ĉio'n, ĉio'n! Al ĉiu'j anonc'u, ke ĉiu'j sci'u. Kri'u al la tut'a popol'o, bat'u la sonor'il'o'j'n, diabl'o ĝi'n pren'u! Jam se est'as solen'o, ĝi est'u solen'o! (La super'polic'an'o for'ir'as.) Sekv'e jen, kiel est'as, Anna Andrejevna, he? Kiel do nun, kie ni loĝ'os? Ĉi tie aŭ en Peterburgo?

Anna Andrejevna. —

Kompren'ebl'e, en Peterburgo. Kiel oni pov'as rest'i ĉi tie!

Urb'estr'o. —

Nu, se en Peterburgo, ĝi est'u en Peterburgo; tamen est'us bon'e ankaŭ ĉi tie. Nu, mi opini'as, la urb'estr'ec'o'n ni dev'as nun ĵet'i al la diabl'o? Jes, Anna Andrejevna?

Anna Andrejevna. —

Kompren'ebl'e, kiel oni pov'as nun parol'i pri urb'estr'ec'o!

Urb'estr'o. —

Nun'e ja, kiel vi pens'as, Anna Andrejevna, nun oni pov'as kapt'i grand'a'n rang'o'n, ĉar li est'as frat'o-kamarad'o kun ĉiu'j ministr'o'j kaj li vetur'as en la palac'o'n de la regn'estr'o, tial li pov'as aranĝ'i tia'n antaŭ'e'n'ŝov'o'n, ke post'e mi pov'us eĉ en'ramp'i inter la general'o'j'n. Kiel vi opini'as, Anna Andrejevna, ĉu mi pov'as en'ramp'i inter la general'o'j'n?

Anna Andrejevna. —

Ankaŭ demand'o! kompren'ebl'e, vi pov'as.

Urb'estr'o. —

Kaj, diabl'o ĝi'n pren'u, bel'eg'e est'as est'i general'o! kavalir'aĵ'o'n oni met'as al vi trans la ŝultr'o'n ... kaj kia kavalir'aĵ'o est'as prefer'ind'a, Anna Andrejevna, ruĝ'a aŭ blu'a?

Anna Andrejevna. —

Kompren'ebl'e, blu'a est'as pli bon'a.

Urb'estr'o. —

He? vid'u, kio'n ŝi ek'vol'is! Bon'a est'us ankaŭ ruĝ'a. Efektiv'e ja kial mi vol'us est'i general'o? Ĉar se ekzempl'e vi dev'as i'e'n vetur'i, — kurier'o'j kaj adjutant'o'j ĉiam rapid'as antaŭ'e: “ĉeval'o'j'n!” Kaj tiam en la staci'o'j oni al neni'u don'as, ĉiu'j dev'as atend'i: ĉiu'j tiu'j titol'a'j konsil'ant'o'j, kapitan'o'j, urb'estr'o'j ... kaj vi al neni'u don'as eĉ la plej mal'grand'a'n atent'o'n. Vi tag'manĝ'as ie ĉe la guberni'estr'o, kaj tie la urb'estr'o star'u kaj atend'u! he, he, he. (Fort'e rid'eg'as.) Jen kanajl'aĵ'o, kio est'as al'log'a!

Anna Andrejevna. —

Al vi nur ĉio mal'delikat'a plaĉ'as Vi dev'as memor'i, ke la viv'o'n ni dev'as tut'e ŝanĝ'i, ke vi'a'j kon'at'o'j de nun est'os ne ia juĝ'ist'o-hund'ist'o, kun kiu vi vetur'as ĉas'i lepor'o'j'n, aŭ Zemlanika: kontraŭ'e, vi'a'j kon'at'o'j est'os hom'o'j kun la plej aristokrat'a kondut'o: graf'o'j kaj ĉiu'j salon'ul'o'j... Sed efektiv'e mi tre tim'as pro vi: ia'foj'e vi subit'e el'parol'as tia'n vort'o'n, kia'n oni en bon'a societ'o neniam aŭd'as.

Urb'estr'o. —

Nu, kio do? Vort'o ja ne mal'util'as.

Anna Andrejevna. —

Jes, bon'a ĝi est'is, dum vi est'is urb'estr'o; sed tie la viv'o est'os ja tut'e ali'a.

Urb'estr'o. —

Jes, tie, oni dir'as, ekzist'as du fiŝ'et'o'j: muren'o kaj trut'o, tiel bon'gust'a'j, ke oni lek'as al si la fingr'o'j'n, kiam oni ili'n manĝ'as.

Anna Andrejevna. —

Li ĉiam nur pri fiŝ'et'o'j rev'as! Mi vol'as nepr'e, ke ni'a dom'o est'u la unu'a en la ĉef'urb'o kaj ke en mi'a ĉambr'o est'u tia parfum'o, ke oni ne facil'e pov'u en'ir'i kaj oni dev'u ferm'et'i al si la okul'o'j'n. (Ferm'et'as la okul'o'j'n kaj flar'as.) Ha, kiel bon'e!

Scen'o II.

La Sam'a'j kaj Komerc'ist'o'j.

Urb'estr'o. —

Ha, bon'a'n tag'o'n, mi'a'j plej am'at'a'j!

Komerc'ist'o'j,

salut'ant'e.

Ni dezir'as al vi san'o'n, ni'a patr'o!

Urb'estr'o. —

Nu, mi'a'j kolomb'et'o'j, kiel vi fart'as? Kiel ir'as vi'a komerc'aĵ'o? Kio, samovar'ist'o'j, arŝin'ist'o'j, plend'i vi ek'vol'is? Arĥi'fripon'o'j, proto'kanajl'o'j, mar'a'j tromp'ist'o'j! Plend'i? Nu, mult'e vi ating'is? Jen, ili pens'as, oni tuj met'os li'n en mal'liber'ej'o'n! ... Ĉu vi sci'as, sep diabl'o'j kaj unu diabl'in'o bat'u al vi la dent'o'j'n, ke ...

Anna Andrejevna. —

Ha, mi'a Di'o, kia'j'n vort'o'j'n, Antoĉjo, vi ŝut'as!

Urb'estr'o,

mal'kontent'e.

Ha, ne est'as nun la temp'o por pens'i pri vort'o'j! Ĉu vi sci'as, ke tiu sam'a ofic'ist'o, al kiu vi plend'is, edz'iĝ'as nun kun mi'a fil'in'o? Kio? Ha? Kio'n vi nun dir'os? Nun mi vi'n! ... Vi tromp'as la popol'o'n ... Vi far'as kontrakt'o'n kun la regn'a kas'o — pri cent'mil rubl'o'j vi ĝi'n tromp'as, don'ant'e putr'a'n drap'o'n, kaj post'e vi ofer'don'as du'dek arŝin'o'j'n, kaj vi postul'as ankoraŭ, ke oni don'u al vi rekompenc'o'n por ĉi tio! Ja se oni sci'us, oni vi'n ... Kaj li ŝov'as ankoraŭ antaŭ'e'n si'a'n ventr'o'n: li est'as komerc'ist'o, li'n ne tuŝ'u. “Ni, — li dir'as, — ne star'as pli mal'alt'e ol la nobel'o'j.” Jes, nobel'o ... ha, vi, abomen'a best'o! Nobel'o lern'as scienc'o'j'n; li'n oni eĉ verg'as en la lern'ej'o, sed pro afer'o bon'a, por ke li sci'u ĉio'n util'a'n. Kaj vi kio est'as? Vi komenc'as per fripon'aĵ'o'j, vi'n la mastr'o bat'as por tio, ke vi ne sci'as tromp'i. Kiam vi est'as ankoraŭ bub'et'o, ne sci'as ankoraŭ “Patr'o'n ni'a'n”, vi jam tromp'as; kaj kiam vi'a ventr'o barel'iĝ'as kaj vi plen'e ŝtop'as al vi la poŝ'o'j'n, tiam vi lev'as la naz'o'n! Vid'u, kia grav'a person'o! Tial ke vi el'trink'as dek'ses samovar'o'j'n en tag'o, tiel vi lev'as la naz'o'n? Sed mi kraĉ'as al vi'a kap'o kaj al vi'a grav'ec'o!

Komerc'ist'o'j,

salut'ant'e.

Pardon'u ni'n, Anton Antonoviĉ!

Urb'estr'o. —

Plend'i? Kaj kiu help'is vi'n fripon'i, kiam vi konstru'is pont'o'n kaj kalkul'e en'skrib'is lign'o'n por du'dek mil rubl'o'j, dum en efektiv'ec'o vi ne don'is eĉ por cent rubl'o'j? Mi vi'n help'is, vi, kapr'a barb'o! Vi tio'n ĉi forges'is? Se mi raport'us pri tio ĉi, mi pov'us vi'n for'send'ig'i Siberion! Kio'n vi dir'os? Ha?

Unu el la komerc'ist'o'j. —

Ni konfes'as ni'a'n kulp'o'n. Anton Antonoviĉ! Satan'o ni'n tent'is. Jam neniam en la tut'a viv'o ni plend'os. Postul'u kontent'ig'o'n kia'n ajn vi vol'as, nur ne koler'u!

Urb'estr'o. —

Ne koler'u! Jen vi nun kuŝ'as antaŭ mi'a'j pied'o'j. Kial? Ĉar la sort'o mi'n favor'is; sed, se la venk'o est'us eĉ iom'et'e sur vi'a flank'o, tiam vi, kanajl'o, en'prem'us mi'n profund'e en kot'o'n kaj vi eĉ pez'a'n trab'o'n met'us sur mi'n.

Komerc'ist'o'j,

klin'iĝ'as al la pied'o'j de la urb'estr'o.

Ne pere'ig'u ni'n, Anton Antonoviĉ!

Urb'estr'o. —

“Ne pere'ig'u!” Nun vi pet'eg'as “ne pere'ig'u”, kaj antaŭ'e kio est'is? Mi pov'us vi'n ... (Sving'int'e la man'o'n.) Nu, sed Di'o vi'n pardon'u! Sufiĉ'e! Mi ne memor'as long'e la mal'bon'o'n; sed nun rigard'u, atent'u bon'e! Mi edz'in'ig'as mi'a'n fil'in'o'n ne kun ia simpl'a nobel'o: rigard'u, ke la gratul'o est'u ... vi kompren'as? Ne esper'u kviet'iĝ'i per ia sek'ig'it'a sturg'et'o aŭ per konus'o da suker'o ... Nu, ir'u kun Di'o! (La komerc'ist'o'j for'ir'as.)

Scen'o III.

La Sam'a'j, AMMOS FJODOROVIĈ, ARTEMIJ FILIPPOVIĈ, post'e RASTAKOVSKIJ.

Ammos Fjodoroviĉ,

ankoraŭ en la pord'o.

Ĉu mi pov'as kred'i al la fam'o, Anton Antonoviĉ? La sort'o send'is al vi ekster'ordinar'a'n feliĉ'o'n?

Artemij Filippoviĉ. —

Mi hav'as la honor'o'n gratul'i vi'n pro la ekster'ordinar'a feliĉ'o. Mi kor'e ek'ĝoj'is, kiam mi aŭd'is. (Li kis'as la man'o'n de Anna Andrejevna.) Anna Andrejevna! (Kis'ant'e la man'o'n de Marja Antonovna.) Marja Antonovna!

Rastakovskij,

en'ir'as.

Al Anton Antonoviĉ mi'a'n gratul'o'n! Di'o long'ig'u vi'a'n viv'o'n kaj la viv'o'n de la nov'a par'o kaj Li don'u al vi id'ar'o'n grand'nombr'a'n, nep'o'j'n kaj pra'nep'o'j'n! Anna Andrejevna! (Kis'as la man'o'n de Anna Andrejevna.) Marja Antonovna! (Kis'as la man'o'n de Marja Antonovna.)

Scen'o Iv.

La Sam'a'j, KOROBKIN kun la Edz'in'o, LULUKOV.

Korobkin. —

Mi hav'as la honor'o'n gratul'i Anton'o'n Antonoviĉon! Anna Andrejevna! (Kis'as la man'o'n de Anna Andrejevna.) Marja Antonovna! (Kis'as ŝi'a'n man'o'n.)

Edz'in'o de Korobkin. —

Mi kor'e vi'n gratul'as, Anna Andrejevna, pro la nov'a feliĉ'o.

Lulukov. —

Mi hav'as la honor'o'n gratul'i, Anna Andrejevna! (Kis'as ŝi'a'n man'o'n kaj post'e, turn'int'e si'n al la rigard'ant'o'j, klak'as per la lang'o kun mien'o de brav'ec'o.) Marja Antonovna! Mi hav'as la honor'o'n gratul'i. (Kis'as ŝi'a'n man'o'n kaj turn'as si'n al la rigard'ant'o'j kun tia sam'a brav'ec'o.)

Scen'o V.

Mult'o Da Gast'o'j en nigr'a'j surtut'o'j kaj frak'o'j al'ir'as antaŭ'e al la man'o de Anna Andrejevna, dir'ant'e: “Anna Andrejevna!” post'e al Marja Antonovna, dir'ant'e: “Marja Antonovna!” BOBĈINSKIJ kaj DOBĈINSKIJ si'n tra'puŝ'as.

Bobĉinskij. —

Mi hav'as la honor'o'n gratul'i!

Dobĉinskij. —

Anton Antonoviĉ! Mi hav'as la honor'o'n gratul'i.

Bobĉinskij. —

Ni gratul'as pro la feliĉ'a far'iĝ'o!

Dobĉinskij. —

Anna Andrejevna!

Bobĉinskij. —

Anna Andrejevna! (Ambaŭ al'ir'as sam'temp'e kaj kun'puŝ'iĝ'as per la frunt'o'j.)

Dobĉinskij. —

Marja Antonovna! (Kis'as ŝi'a'n man'o'n.) Mi hav'as la honor'o'n gratul'i. Vi hav'os grand'a'n, grand'a'n bon'stat'o'n, vi port'os or'a'n vest'o'n kaj vi manĝ'os divers'a'j'n delikat'a'j'n sup'o'j'n, tre amuz'e vi pas'ig'os la temp'o'n ...

Bobĉinskij,

inter'romp'ant'e. —

Marja Antonovna, mi hav'as la honor'o'n gratul'i! Di'o don'u al vi ĉiu'spec'a'n riĉ'ec'o'n, mult'e da mon'o kaj fil'et'o'n tia'n mal'grand'a'n, jen tia'n! (Montr'as per la man'o.) Ke oni pov'u sid'ig'i li'n sur la man'plat'o'n, jes! Ĉiam la bub'et'o kri'as: ŭa! ŭa! ŭa!

Scen'o Vi.

Ankoraŭ Kelk'e Da Gast'o'j, kiu'j ir'as kis'i la man'o'j'n, LUKA LUKIĈ kun si'a Edz'in'o.

Luka Lukiĉ. —

Ni hav'as la honor'o'n ...

Edz'in'o de Luka Lukiĉ,

kur'as antaŭ'e'n. —

Mi gratul'as vi'n, Anna Andrejevna! (Ili si'n kis'as.) Kaj mi efektiv'e tiel ek'ĝoj'is. Oni dir'as al mi: “Anna Andrejevna edz'in'ig'is si'a'n fil'in'o'n.” — “Ha, mi'a Di'o”, mi ek'pens'is, kaj mi tiel ek'ĝoj'is, ke mi dir'as al la edz'o: “Aŭd'u, Lukĉjo, jen kia'n feliĉ'o'n ricev'is Anna Andrejevna!” “Nu, — mi dir'as al mi mem, — dank’ al Di'o!” Kaj mi dir'as al li: “Mi est'as tiel rav'it'a, ke mi brul'as de sen'pacienc'o esprim'i person'e al Anna Andrejevna”... “Ha, mi'a Di'o, — mi pens'as en mi, — Anna Andrejevna efektiv'e atend'is bon'a'n parti'o'n por si'a fil'in'o, kaj jen nun tia sort'o: ĝust'e tiel far'iĝ'is, kiel ŝi vol'is”, — kaj efektiv'e mi tiel ek'ĝoj'is, ke mi ne pov'is parol'i. Mi plor'as, plor'as, nu, mi simpl'e plor'eg'as. Jam Luka Lukiĉ dir'as: “Kial vi, Nanjo, plor'as?” — “Lukĉjo, — mi dir'as, — mi eĉ mem ne sci'as, la larm'o'j jen simpl'e flu'as river'e.”

Urb'estr'o. —

Mi pet'as vi'n, sid'iĝ'u, sinjor'o'j! He! Miŝka, al'port'u ĉi tie'n pli da seĝ'o'j! (La gast'o'j sid'iĝ'as.)

Scen'o Vi'i.

La Sam'a'j, Kvartal'estr'o, kaj Polic'an'o'j.

Kvartal'estr'o. —

Mi hav'as la honor'o'n gratul'i vi'n, vi'a moŝt'o, kaj dezir'i al vi feliĉ'o'n por mult'a'j jar'o'j.

Urb'estr'o. —

Mi dank'as, mi dank'as! Mi pet'as vi'n sid'iĝ'i, sinjor'o'j! (La gast'o'j sid'iĝ'as.)

Ammos Fjodoroviĉ. —

Sed dir'u, mi pet'as, Anton Antonoviĉ, kia'manier'e ĉio ĉi tio komenc'iĝ'is, t.e., la tut'a'n iom-post-iom'a'n ir'o'n de la afer'o.

Urb'estr'o. —

La ir'o de la afer'o est'is ekster'ordinar'a: plaĉ'is al li propr'a'person'e far'i la propon'o'n.

Anna Andrejevna. —

En tre respekt'a kaj plej aristokrat'a manier'o. Ĉio'n li dir'is tre'eg'e bon'e. Li dir'is: “Mi, Anna Andrejevna, sol'e pro estim'o al la valor'o'j de vi'a person'o.” Kaj tia bel'a, eduk'it'a hom'o, kun la plej nobl'a'j princip'o'j! — “Mi'a viv'o, kred'u al mi, Anna Andrejevna, ne valor'as por mi eĉ kopek'o'n; mi far'as nur tial, ĉar mi estim'as vi'a'j'n ekster'ordinar'a'j'n ec'o'j'n.”

Marja Antonovna. —

Ha, pa'nj'o! Tio'n ĉi li dir'is ja al mi.

Anna Andrejevna. —

Ĉes'u, vi neni'o'n sci'as, kaj ne miks'u vi'n en afer'o'n ne vi'a'n! “Mi, Anna Andrejevna, mir'as ...” Tia'j'n flat'a'j'n vort'o'j'n li ŝut'is ... kaj kiam mi vol'is dir'i: “Ni neniel pov'as esper'i tia'n honor'o'n”, — li subit'e ĵet'is si'n genu'e kaj en tia plej nobl'a manier'o: “Anna Andrejevna! ne far'u mi'n plej mal'feliĉ'a hom'o! konsent'u respond'i al mi'a'j sent'o'j, ali'e mi fin'os mi'a'n viv'o'n per mort'o.”

Marja Antonovna. —

Sed, mi'a pa'nj'o, li ja pri mi tio'n ĉi dir'is.

Anna Andrejevna. —

Jes, kompren'ebl'e ... ankaŭ pri vi li parol'is, mi tio'n ĉi ne ne'as.

Urb'estr'o. —

Kaj li eĉ ek'tim'ig'is mi'n: li dir'is, ke li si'n mort'paf'os. “Mi mi'n paf'os, mi'n paf'os!” — li dir'is.

Mult'a'j el la gast'o'j. —

Kio'n vi dir'as!

Ammos Fjodoroviĉ. —

Kiel original'e!

Luka Lukiĉ. —

Jen efektiv'e, tiel destin'is la sort'o.

Artemij Filippoviĉ. —

Ne la sort'o, mi'a sinjor'o — la sort'o mem ne reg'as: la merit'o'j tio'n ĉi al'port'is. (Al si mem.) Al tia pork'o ĉiam la feliĉ'o ramp'as en la buŝ'o'n!

Ammos Fjodoroviĉ. —

Mi est'as pret'a, Anton Antonoviĉ vend'i al vi tiu'n ĉas'hund'o'n, pri kiu vi marĉand'is.

Urb'estr'o. —

Ne, ne pri hund'o'j mi nun pens'as.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Nu, se vi ne vol'as, ni inter'konsent'os pri ali'a hund'o.

Edz'in'o de Korobkin. —

Ha, Anna Andrejevna, kiel mi ĝoj'as pri vi'a feliĉ'o! vi ne pov'as prezent'i al vi!

Korobkin. —

Kie do, permes'u demand'i, trov'iĝ'as nun la eminent'a gast'o? Mi aŭd'is, ke li pro io for'vetur'is.

Urb'estr'o. —

Jes, li for'vetur'is por unu tag'o pro tre grav'a afer'o.

Anna Andrejevna. —

Al si'a onkl'o, por pet'i li'a'n ben'o'n.

Urb'estr'o. —

Pet'i li'a'n ben'o'n; sed tuj morgaŭ ... (Li tern'as; ĉiu'j gratul'as per bru'a ĥor'o.) Mi tre dank'as! Sed tuj morgaŭ li ven'os re'turn'e ... (Li tern'as; bru'o de gratul'o'j; el ĉiu'j voĉ'o'j oni aŭd'as la plej klar'e jen'a'j'n:)

Voĉ'o de la kvartal'estr'o. —

Mi dezir'as san'o'n al vi'a moŝt'o!

Voĉ'o de Bobĉinskij. —

Cent'o'n da jar'o'j kaj sak'o'n da or'o!

Voĉ'o de Dobĉinskij. —

Long'ig'u Di'o la viv'o'n ĝis ekster'mezur'o!

Voĉ'o de Artemij Filippoviĉ. —

Krev'u kaj pere'u!

Voĉ'o de la edz'in'o de Korobkin. —

La diabl'o vi'n pren'u!

Urb'estr'o. —

Mi humil'e vi'n dank'as! Ankaŭ al vi mi tio'n sam'a'n dezir'as.

Anna Andrejevna. —

Ni intenc'as nun loĝ'i en Peterburgo. Ĉar tie ĉi, mi konfes'as, est'as tia aer'o ... jam tro vilaĝ'a! ... Mi konfes'as, grand'a mal'agrabl'aĵ'o ... Jen ankaŭ mi'a edz'o ... Li tie ricev'os general'a'n rang'o'n.

Urb'estr'o. —

Jes, mi konfes'as, sinjor'o'j, diabl'o'j pren'u, mi tre vol'as est'i general'o.

Luka Lukiĉ. —

Kaj Di'o al vi don'os!

Rastakovskij. —

Hom'o ne pov'as, sed Di'o ĉio'n pov'as.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Grand'a ŝip'o bezon'as grand'a'n akv'o'n.

Artemij Filippoviĉ. —

Kiel la merit'o'j, tiel la honor'o.

Ammos Fjodoroviĉ,

al si mem. —

Jen est'os bel'e, se li efektiv'e far'iĝ'os general'o. Jen al li jam cert'e general'ec'o konven'us, kiel sel'o al bov'in'o! Nu, ne, ĝis tio est'as ankoraŭ mal'proksim'e. Tie ĉi est'as pli grav'a'j ol vi, kaj tamen ili ĝis nun ankoraŭ ne est'as general'o'j.

Artemij Filippoviĉ,

al si mem. —

Vid'u li'n, diabl'o li'n pren'u, li jam eĉ al general'ec'o si'n puŝ'as! Kiu sci'as, ebl'e li efektiv'e ankoraŭ far'iĝ'os general'o. Fier'ec'o'n, diabl'o li'n pren'u, li ja hav'as sufiĉ'e. (Al la urb'estr'o.) Tiam, Anton Antonoviĉ, ankaŭ ni'n ne forges'u.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Kaj se io okaz'os, ekzempl'e ia bezon'o en la afer'o'j, ne rifuz'u al ni vi'a'n protekt'ad'o'n!

Korobkin. —

En la ven'ont'a jar'o mi vetur'ig'os mi'a'n fil'et'o'n al la ĉef'urb'o, por ke li est'u util'a al la regn'o; tiam est'u bon'a, komplez'u al li per vi'a protekt'ad'o, anstataŭ patr'o al la orf'o.

Urb'estr'o. —

Mi est'as pret'a, de mi'a flank'o mi volont'e pen'os.

Anna Andrejevna. —

Vi, Antoĉjo, ĉiam rapid'as kun la promes'o'j. Unu'e, vi tut'e ne hav'os temp'o'n, por pens'i pri ĉi tio. Kaj kiel oni pov'as kaj por kio oni dev'as ŝarĝ'i si'n per tia'j promes'o'j?

Urb'estr'o. —

Kial do, mi'a kor'o? Ia'foj'e oni pov'as.

Anna Andrejevna. —

Kompren'ebl'e, ia'foj'e oni pov'as, sed ne al ĉiu sen'valor'ul'o oni ja pov'as don'i si'a'n protekt'ad'o'n.

Edz'in'o de Korobkin. —

Vi aŭd'is, kiel ŝi nun trakt'as?

Gast'in'o. —

Jes, ŝi ĉiam est'is tia; mi ŝi'n kon'as: se vi sid'ig'os ŝi'n al la tabl'o, ŝi tuj ankaŭ la pied'o'j'n...

Scen'o VIII.

La Sam'a'j kaj la Poŝt'estr'o, en'kur'as rapid'eg'e kun dis'sigel'it'a leter'o en la man'o.

Poŝt'estr'o. —

Mir'ind'a afer'o, sinjor'o'j! La ofic'ist'o, kiu'n ni pren'is por revizor'o, est'is ne revizor'o.

Ĉiu'j. —

Kiel, ne revizor'o?

Poŝt'estr'o. —

Tut'e ne revizor'o, — mi ek'sci'is tio'n ĉi el leter'o.

Urb'estr'o. —

Kio'n, kio'n vi dir'as? El kiu leter'o?

Poŝt'estr'o. —

Nu, el li'a propr'a leter'o. Oni al'port'is al mi al la poŝt'o leter'o'n. Mi ek'rigard'is la adres'o'n kaj mi vid'as: “en la strat'o'n Poŝt'ofic'ej'a'n.” Mi preskaŭ sven'is de konstern'iĝ'o. “Nu, — mi ek'pens'is en mi, — cert'e li trov'is mal'ord'o'n en la poŝt'a part'o kaj li nun raport'as al la estr'ar'o.” Mi pren'is kaj dis'sigel'is.

Urb'estr'o. —

Kiel do vi ...?

Poŝt'estr'o. —

Mi mem ne sci'as. Ne'natur'a fort'o mi'n ig'is. Jam mi est'is vok'int'a la kurier'o'n, por for'send'i la leter'o'n per ekspres'o, sed tia sci'vol'o mi'n atak'is, kia'n mi ankoraŭ neniam sent'is. Mi ne pov'as, ne pov'as, mi sent'as, ke mi ne pov'as! Ĝi tir'as mi'n, simpl'e mi'n tir'as! En unu orel'o mi kvazaŭ aŭd'as: “He, ne dis'sigel'u, vi pere'os kiel kok'in'o”, kaj en la du'a orel'o kvazaŭ ia demon'o murmur'as: “Dis'sigel'u, dis'sigel'u, dis'sigel'u!” Kaj kiam mi ek'pren'is la sigel'vaks'o'n — fajr'o ek'kur'is tra mi'a'j membr'o'j, kaj kiam mi dis'sigel'is — mi ek'sent'is frost'o'n, ver'a'n frost'o'n. La man'o'j trem'as kaj ĉio nebul'iĝ'is antaŭ mi'a'j okul'o'j.

Urb'estr'o. —

Sed kiel do vi permes'is al vi dis'sigel'i la leter'o'n de tia rajt'ig'it'a person'o.

Poŝt'estr'o. —

Tio ja est'as la tut'a afer'o, ke li ne est'as rajt'ig'it'a kaj li ne est'as person'o!

Urb'estr'o. —

Kio do li est'as laŭ vi'a opini'o?

Poŝt'estr'o. —

Nek io nek ali'o; diabl'o sci'as, kio!

Urb'estr'o,

flam'iĝ'e.

Kiel nek io nek ali'o? Kiel vi kuraĝ'as nom'i li'n nek io nek ali'o kaj eĉ ankoraŭ diabl'o sci'as kio? Mi vi'n arest'ig'os ...

Poŝt'estr'o, —

Kiu? Vi?

Urb'estr'o. —

Jes, mi!

Poŝt'estr'o. —

Por tio ĉi vi'a'j man'o'j est'as tro mal'long'a'j.

Urb'estr'o. —

Ĉu vi sci'as, ke li edz'iĝ'as kun mi'a fil'in'o, ke mi mem est'os grand'rang'ul'o, ke mi for'send'ig'os rekt'e en Siberion?

Poŝt'estr'o. —

He, Anton Antonoviĉ! Kial parol'i pri Siberio? Siberio est'as mal'proksim'a. Jen, pli bon'e mi leg'os al vi, sinjor'o'j, vi permes'as leg'i la leter'o'n?

Ĉiu'j. —

Leg'u, leg'u!

Poŝt'estr'o,

leg'as. —

“Mi rapid'as raport'i al vi, mi'a kar'a Trjapiĉkin, kia'j mir'ind'aĵ'o'j al mi far'iĝ'as. En la voj'o tut'e sen'mon'ig'is mi'n infanteri'a kapitan'o, tiel, ke la hotel'mastr'o vol'is jam met'i mi'n en mal'liber'ej'o'n; subit'e, laŭ mi'a peterburga fizionomi'o kaj laŭ mi'a'j vest'o'j, la tut'a urb'o pren'is mi'n por general-gubernator'o. Kaj mi loĝ'as nun ĉe la urb'estr'o, ĝu'as bon'a'n viv'o'n, am'ind'um'as sen'lim'e li'a'n edz'in'o'n kaj fil'in'o'n; mi nur ne decid'is ankoraŭ, de kiu el ili mi dev'as komenc'i, — mi pens'as, ke mi komenc'os de la patr'in'o, ĉar ŝajn'as al mi, ke ŝi est'as tuj pret'a por ĉiu'j komplez'o'j. Ĉu vi memor'as, kiel ni kun'e sufer'is mizer'o'n, tag'manĝ'ad'is per fripon'aĵ'o'j, kaj kiel unu foj'o'n la suker'aĵ'ist'o kapt'is mi'n per la kol'um'o pro la kuk'et'o'j, kiu'j'n mi for'manĝ'is je la kalkul'o de la en'spez'o'j de la angl'a reĝ'o? Nun est'as tut'e ali'a afer'o. Ĉiu'j don'as al mi prunt'e, kiom mi vol'as. Terur'a'j original'o'j! Vi mort'us de rid'ad'o. Mi sci'as, ke vi skrib'as ia'foj'e artikol'et'o'j'n, — en'met'u ili'n en vi'a'n literatur'o'n. Unu'e: la urb'estr'o — mal'saĝ'a kiel mal'jun'a ĉeval'o ...”

Urb'estr'o. —

Ne pov'as est'i! ĝi tie ne est'as!

Poŝt'estr'o,

montr'as la leter'o'n.

Leg'u mem.

Urb'estr'o,

leg'as.

“Kiel mal'jun'a ĉeval'o.” — Ne pov'as est'i! Vi mem tio'n ĉi skrib'is.

Poŝt'estr'o. —

Kial do mi skrib'us?

Artemij Filippoviĉ. —

Leg'u!

Luka Lukiĉ. —

Leg'u!

Poŝt'estr'o,

leg'as plu'e.

“La urb'estr'o — mal'saĝ'a, kiel mal'jun'a ĉeval'o ...”

Urb'estr'o. —

Ho! diabl'o ĝi'n pren'u! Oni dev'as ankoraŭ ripet'i! kvazaŭ ĝi sen tio jam tie ne star'us.

Poŝt'estr'o,

leg'ant'e plu'e.

Hm ... hm ... hm ... “mal'jun'a ĉeval'o. — La poŝt'estr'o est'as ankaŭ bon'a hom'o ...” (Ĉes'ant'e leg'i.) Nu, tie ĉi li ankaŭ pri mi mal'konven'e si'n esprim'is.

Urb'estr'o. —

Ne, leg'u!

Poŝt'estr'o. —

Sed por kio do?

Urb'estr'o. —

Ne, diabl'o ĝi'n pren'u, kiam oni komenc'is jam leg'i, tiam, oni leg'u! Leg'u ĉio'n!

Artemij Filippoviĉ. —

Permes'u, mi leg'os. (Li sur'met'as okul'vitr'o'j'n kaj leg'as.) “La poŝt'estr'o est'as ver'a portret'o de la departement'a pord'ist'o Miĥejev; kred'ebl'e li, kanajl'o, ankaŭ drink'as brand'o'n.”

Poŝt'estr'o,

al la rigard'ant'o'j.

Nu, sen'taŭg'a bub'o, kiu'n oni dev'as verg'i: neni'o pli!

Artemij Filippoviĉ,

leg'ant'e plu'e.

“La kurator'o de kaduk'u ... i ... i ... i” (Balbut'as.)

Korobkin. —

Kial do vi halt'is?

Artemij Filippoviĉ. —

Nu, ne'leg'ebl'e skrib'it'e ... ceter'e oni vid'as, ke sen'taŭg'ul'o.

Korobkin. —

Don'u al mi! Mi pens'as, ke mi'a'j okul'o'j est'as pli bon'a'j. (Li pren'as la leter'o'n.)

Artemij Filippoviĉ,

ne don'ant'e la leter'o'n.

Ne, tiu'n ĉi lok'o'n oni pov'as for'las'i, post'e ĉio est'as jam leg'ebl'a.

Korobkin. —

Sed permes'u, mi jam sci'as.

Artemij Filippoviĉ. —

Tra'leg'i mi eĉ mem pov'us: plu'e efektiv'e ĉio est'as bon'e leg'ebl'a.

Poŝt'estr'o. —

Ne, ĉio'n leg'u! antaŭ'e oni ja ĉio'n leg'is.

Ĉiu'j. —

For'don'u, Artemij Filippoviĉ, for'don'u la leter'o'n! (Al Korobkin.) leg'u.

Artemij Filippoviĉ. —

Tuj. (For'don'as la leter'o'n.) Jen, mi pet'as ... (Kovr'as per la fingr'o.) Jen de tie ĉi leg'u. (Ĉiu'j atak'as li'n.)

Poŝt'estr'o. —

Leg'u, leg'u! Sen'senc'aĵ'o, ĉio'n leg'u!

Korobkin,

leg'as.

“La kurator'o de kaduk'ul'ej'o'j Zemlanika — tut'e kiel pork'o en la nokt'o'ĉap'o.”

Artemij Filippoviĉ,

al la rigard'ant'o'j.

Eĉ ne sprit'e! Pork'o en nokt'o'ĉap'o! Kiel do pork'o pov'as est'i en nokt'o'ĉap'o?

Korobkin,

leg'ant'e plu'e.

“La inspektor'o de lern'ej'o'j tut'e mal'bon'odor'as per bulb'o.”

Luka Lukiĉ,

al la rigard'ant'o'j.

Por Di'o, eĉ neniam mi pren'is bulb'o'n en la buŝ'o'n.

Ammos Fjodoroviĉ,

al si mem.

Dank’ al Di'o, almenaŭ pri mi neni'o est'as dir'it'a!

Korobkin,

leg'as.

“La juĝ'ist'o...”

Ammos Fjodoroviĉ. —

Jen vi hav'as! (Laŭt'e.) Sinjor'o'j, mi pens'as, ke la leter'o est'as long'a. Kaj kiu'n diabl'o'n ni en ĝi bezon'as: leg'i tia'n abomen'aĵ'o'n!

Luka Lukiĉ. —

Ne!

Poŝt'estr'o. —

Ne, leg'u!

Artemij Filippoviĉ. —

Ne, vi dev'as leg'i!

Korobkin,

daŭr'ig'as.

“La juĝ'ist'o Ljapkin-Tjapkin est'as en plej alt'a grad'o movetono...” (Halt'as.) Kred'ebl'e franc'a vort'o.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Diabl'o ĝi'n sci'as, kio'n ĝi signif'as! Ankoraŭ bon'e, se nur fripon'o; pov'as est'i, ke eĉ io pli mal'bon'a.

Korobkin,

leg'ant'e plu'e.

“Ceter'e, ili est'as hom'o'j gast'am'a'j kaj bon'kor'a'j. Adiaŭ, mi'a kor'o Trjapiĉkin. Mi mem, laŭ vi'a ekzempl'o, vol'as okup'i mi'n per literatur'o. Enu'e est'as, mi'a kar'a, tiel viv'i, oni vol'as fin'e i'a'n nutr'aĵ'o'n por la anim'o. Mi vid'as, mi dev'as efektiv'e okup'i mi'n per io alt'a. Skrib'u al mi en la Saratovan guberni'o'n, kaj de tie en la vilaĝ'o'n Podkatilovka.” (Li turn'as la leter'o'n kaj leg'as la adres'o'n.) “Al li'a moŝt'o, sinjor'o Ivan Vasiljeviĉ Trjapiĉkin, en Sankt-Peterburgo, strat'o Poŝt'ofic'ej'a, dom'o numer'o naŭ'dek-sep, en la kort'o, tri'a etaĝ'o, dekstr'e.”

Unu el la sinjor'in'o'j. —

Kia skandal'o ne'atend'it'a!

Urb'estr'o. —

Jen, kiam li buĉ'is, efektiv'e buĉ'is! Mi est'as mort'ig'it'a, mort'ig'it'a, tut'e mort'ig'it'a! Neni'o'n mi vid'as: mi vid'as nur i'a'j'n pork'a'j'n buŝ'eg'o'j'n anstataŭ vizaĝ'o'j, neni'o'n pli ... Re'ven'ig'u, re'ven'ig'u li'n! (Sving'as la man'o'n.)

Poŝt'estr'o. —

Kiel re'ven'ig'i! Ĝust'e al la mal'feliĉ'o oni ordon'is al la administr'ant'o don'i la plej bon'a'n ĉeval'tri'o'n; la diabl'o mi'n puŝ'is don'i ordon'o'j'n eĉ por la plu'a voj'o.

Edz'in'o de Korobkin. —

Jen efektiv'e, jen sen'ekzempl'a konfuz'o!

Ammos Fjodoroviĉ. —

Tamen, diabl'o'j ĝi'n pren'u, sinjor'o'j! Li pren'is de mi prunt'e tri'cent rubl'o'j'n.

Artemij Filippoviĉ. —

De mi ankaŭ tri'cent rubl'o'j'n.

Poŝt'estr'o,

ĝem'as.

Ho! ankaŭ de mi tri'cent rubl'o'j'n.

Bobĉinskij. —

De mi kun'e kun Pjotr Ivanoviĉ ses'dek-kvin per bank'not'o'j, jes, sinjor'o'j.

Ammos Fjodoroviĉ,

embaras'e dis'ŝov'as la brak'o'j'n.

Kiel do, sinjor'o'j? Kiel do, efektiv'e, ni tiel en'fal'is?

Urb'estr'o,

bat'as si'n en la frunt'o'n.

Kia'manier'e mi ... ne, kia'manier'e mi, mal'jun'a mal'saĝ'ul'o...? Mi perd'is, mal'saĝ'a ŝaf'o, mi'a'n tut'a'n saĝ'o'n! ... Tri'dek jar'o'j'n mi est'as en la serv'ad'o; neni'u komerc'ist'o, neni'u entrepren'ist'o pov'is mi'n tromp'i; fripon'o'j'n plej fripon'a'j'n mi tromp'ad'is, ruz'ul'o'j'n kaj kanajl'o'j'n tia'j'n, kiu'j la tut'a'n mond'o'n pov'us pri'ŝtel'i, mi kapt'ad'is sur hok'o'n. Tri guberni'estr'o'j'n mi tromp'is! ... Kio'n mi dir'as, guberni'estr'o'j'n! (Sving'as la man'o'n.) Eĉ ne valor'as parol'i pri guberni'estr'o'j...

Anna Andrejevna. —

Sed ĝi ne pov'as est'i, Antoĉjo; li fianĉ'iĝ'is kun Manj'o ...

Urb'estr'o,

koler'e.

Fianĉ'iĝ'is! Fig'o kun buter'o, jen est'os al vi fianĉ'iĝ'o! Ŝov'as si'n al mi en la okul'o'j'n kun fianĉ'iĝ'o! ... (Furioz'e.) Jen, rigard'u, rigard'u, la tut'a mond'o, la tut'a krist'an'ar'o, ĉiu'j rigard'u, kiel azen'ig'it'a est'as la urb'estr'o! Mal'saĝ'ul'o vi nom'u li'n, mal'saĝ'ul'o, la mal'jun'a'n kanajl'o'n! (Minac'as al si mem per la pugn'o.) He, vi, dik'naz'ul'o! Ŝtop'il'et'o'n, ĉifon'o'n li pren'is por grav'a hom'o! Jen li nun tra la tut'a voj'o tint'as per sonor'il'et'o! Tra la tut'a mond'o li dis'port'os la histori'o'n. Ne sufiĉ'e ke vi far'iĝ'os objekt'o de mok'ad'o — trov'iĝ'os plum'knar'ist'o, paper'ŝmir'ist'o, kiu eĉ en komedi'o'n vi'n en'met'os. Jen tio est'as dolor'a! Li ne indulg'os vi'a'n rang'o'n nek ofic'o'n, kaj ĉiu'j nud'ig'os la dent'o'j'n kaj aplaŭd'os. Kio'n vi rid'as? Pri vi mem vi rid'as! He, vi! ... (De koler'o li bat'as per la pied'o'j la plank'o'n.) Mi ĉiu'j'n tiu'j'n paper'ŝmir'ist'o'j'n ... Hu, plum'knar'ist'o'j, liberal'ul'o'j mal'ben'it'a'j! Sem'o de la diabl'o! Mi lig'us vi'n ĉiu'j'n en unu pak'o'n, mi frot'us vi'n ĉiu'j'n al farun'o kaj al la diabl'o mi don'us vi'n ĉiu'j'n por sub'ŝtof'o! En li'a'n ĉap'o'n mi ŝut'us vi'n, tie'n! ... (Li sku'as la pugn'o'n kaj bat'as per la kalkan'um'o la plank'o'n. Post kelk'a silent'o:) Ĝis nun mi ne pov'as re'ven'i al normal'a stat'o. Jen, efektiv'e, se Di'o vol'as iu'n pun'i, li antaŭ'e for'pren'as de li la saĝ'o'n. Nu, kio en tiu vent'kap'ul'o est'as simil'a al revizor'o? Neni'o est'is! Ne est'is simpl'e eĉ du'on'fingr'o da simil'ec'o — kaj subit'e ĉiu'j ek'kri'is: revizor'o! revizor'o! Nu, kiu la unu'a ek'trumpet'is, ke li est'as revizor'o? Respond'u!

Artemij Filippoviĉ,

dis'puŝ'ant'e la brak'o'j'n.

Kiel ĝi far'iĝ'is — eĉ se vi mort'ig'os mi'n, mi ne pov'us klar'ig'i. Kvazaŭ ia nebul'o atak'is, diabl'o konfuz'is.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Kiu el'trumpet'is? Jen, kiu el'trumpet'is: tiu'j ĉi brav'ul'o'j (Montr'as Dobĉinskij-n kaj Bobĉinskij-n.)

Bobĉinskij. —

Per Di'o, ne mi! mi eĉ ne intenc'is...

Dobĉinskij. —

Mi neni'o'n, tut'e neni'o'n...

Artemij Filippoviĉ. —

Kompren'ebl'e, vi.

Luka Lukiĉ. —

Sen'dub'e. Ili al'kur'is el la hotel'o kiel frenez'ul'o'j: “Li al'vetur'is, li al'vetur'is, kaj mon'o'n li ne pag'as...” Ili trov'is grav'a'n bird'o'n!

Urb'estr'o. —

Kompren'ebl'e, vi! ĉikan'ist'o'j de la urb'o, mensog'ist'o'j mal'ben'it'a'j!

Artemij Filippoviĉ. —

Diabl'o vi'n pren'u kun vi'a revizor'o kaj vi'a'j rakont'o'j.

Urb'estr'o. —

Vi nur kur'ad'as tra la urb'o kaj konfuz'as ĉiu'j'n, vi, krak'il'o'j mal'ben'it'a'j. Mal'ver'a'j'n fam'o'j'n vi sem'as, pig'o'j mal'long'vost'a'j.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Ŝmir'ist'o'j mal'ben'it'a'j!

Luka Lukiĉ. —

Nokt'o'ĉap'o'j!

Artemij Filippoviĉ. —

Naz'o'flu'ul'o'j mal'long'ventr'a'j! (ĉiu'j ĉirkaŭ'as ili'n.)

Bobĉinskij. —

Per Di'o, ĝi ne est'is mi, ĝi est'is Pjotr Ivanoviĉ.

Dobĉinskij. —

He, ne Pjotr Ivanoviĉ, vi ja la unu'a tio'n...

Bobĉinskij. —

Nu, ne; la unu'a est'is vi.

Last'a scen'o.

La Sam'a'j kaj Ĝendarm'o.

Ĝendarm'o. —

Ofic'ist'o el Peterburgo, kiu al'vetur'is laŭ imperi'estr'a ordon'o, postul'as, ke vi tuj ven'u al li. Li en'loĝ'iĝ'is en la hotel'o. (La el'parol'it'a'j vort'o'j frap'as ĉiu'j'n kiel tondr'o. Son'o de surpriz'iĝ'o el'flug'as ĥor'e el la buŝ'o'j de la sinjor'in'o'j; la tut'a grup'o, subit'e ŝanĝ'int'e la situaci'o'n, rest'as kvazaŭ ŝton'ig'it'a.)

Mut'a scen'o.

La urb'estr'o en la mez'o, en form'o de kolon'o, kun etend'it'a'j brak'o'j kaj kun kap'o klin'it'a mal'antaŭ'e'n. Dekstr'e de li li'a edz'in'o kaj fil'in'o ek'mov'int'e al li si'a'n tut'a'n korp'o'n; post ili la poŝt'estr'o, ricev'int'e la form'o'n de demand'a sign'o, turn'it'a al la rigard'ant'o'j; post li Luka Lukiĉ, konfuz'eg'it'a en plej sen'kulp'a manier'o; post li, ĉe la bord'o de la scen'ej'o, tri sinjor'in'o'j, gast'in'o'j, apog'iĝ'int'e unu al ali'a kun la plej satir'a vizaĝ'esprim'o, rilat'ant'a rekt'e al la famili'o de la urb'estr'o. Mal'dekstr'e de la urb'estr'o: Zemlanika, klin'int'e la kap'o'n iom flank'e'n, kvazaŭ li i'o'n aŭskult'as; post li la juĝ'ist'o kun dis'ŝov'it'a'j brak'o'j, sid'fleks'iĝ'int'e preskaŭ ĝis la plank'o kaj far'int'e per la lip'o'j tia'n mov'o'n, kvazaŭ li vol'us ek'fajf'i, aŭ el'parol'i: “Jen vi hav'as!” Post li Korobkin, turn'int'e si'n al la rigard'ant'o'j kun ferm'et'it'a okul'o kaj satir'a alud'o pri la urb'estr'o; post li, ĉe la bord'o, Dobĉinskij kaj Bobĉinskij kun reciprok'e al'direkt'it'a mov'o de la man'o'j kaj mal'ferm'it'a'j buŝ'o'j kaj reciprok'e si'n rigard'ant'e per larĝ'e mal'ferm'it'a'j okul'o'j. La ceter'a'j gast'o'j rest'as simpl'e kiel kolon'o'j. Preskaŭ unu kaj du'on'o'n da minut'o'j la rigid'iĝ'int'a grup'o konserv'as si'a'n situaci'o'n.

(La kurten'o fal'as.)